Artisto estas tiu, kiu praktikadas unu el la belartoj.

Artisto
Artisto
Artisto
Aliaj projektoj
Artisto en Vikipedio
Artisto en Komuneja kategorio
Artisto en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Marshall McLuhan

redakti
 
« Artisto kaptas sencon de kultura kaj teknologia trarompo jardekojn antaŭ reale manifestiĝo ĝia transforma influo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …en la elektra epoko ne plu havas sencojn paroli ke la artisto marŝas antaŭ sia tempo. Nia teknologio ankaŭ marŝas antaŭ sia tempo, necesas nur sukcesi ekvidi en ĝi nome tion, kio ĝi estas. Nun por ne okazu troa katastrofo en la socio, la artisto emas forlasi sian eburan turon por translokiĝi al la turo de socia regado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Disponante enormajn buĝetojn, komercaj artistoj iris direkte al transformado de la reklama anonco je ikono… Do en la reklamaj anoncoj manifestiĝas tendenco foriri de konsumista bildo de la produkto direkte al la krea imago de la procezo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« [pri artistoj] Ili sciis ke estas okupitaj de kreado de vivaj modeloj de situacioj, kiuj en la socio ĝenerale ankoraŭ ne maturiĝis. En sia arta ludo ili malkovradis, kio efektive okazas kaj nome tiel ili “avancis la epokon”. Ne-artistoj ja ĉiam rigardas nuntempon tra okulvitroj de antaŭa epko. Ĝeneralaj staboj ĉiam perfekte pretas venki en la pasinta milito»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Ne eblas ignori kompletan aŭtonomecon de la spirita sfero. Ne permesindas pridubi ekzistadon de dio pro tio ke la kredo estiĝis el timo de prahomo antaŭ nekompreneblaj fortoj de la naturo; ankaŭ el tio ke artisto suferas mensan malsanon aŭ, kiel ni diras, troviĝas en psika epizodo de malsano, ne eblas konkludi pri arta valoro de lia kreado. Kaj eĉ se iu vere spirita atingo de la homaro aŭ kultura fenomeno poste, tiel diri, sekundare estus uzita por fremdaj motivoj kaj interesoj, do uzita ne laŭcele, tio per si mem ne devas dubigi valoron de spirita kreaĵo, kiu estis tiel misuzita. Nei originan valoron kaj internan signifon de kreaĵo de artisto aŭ de religia sperto pro ĝia potenciala aŭ reala distordo signifas elverŝi kune kun akvo ankaŭ la bebon. Kiu agas tiel, similas al homo, kiu vidinte cikonion kun miro ekkriis: “Mi opiniis ke la cikonioj estas elpensaĵo”. Se la cikonio ekzistas en konata kredo “de kie la infanoj aperas”, el tio neniel sekvas ke la birdo ne apartenas ankaŭ al la reala mondo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Ĉio vere revolucia (veraj arto kaj scienco) aperas sur natura, biologia bazo de la personeco. Eĉ ne unu vera revoluciulo, artisto kaj sciencisto ankoraŭ sukcesis ricevi subtenon de la popolaj amasoj kaj iĝi ilia gvidanto; kaj eĉ se iu sukcesis, li ne povis deteni ilian intereson pri vive grava sfero dum sufiĉe longa tempo»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
 
« Tamen pozicio de artisto estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la historio la saman pozicion kiel revoluciulo: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ne necesas talento por esti artisto, nur audaco» « No se require talento para ser artista, sólo audacia. »
— Isabel Allende
 
« Artisto ĉiam estas okupita je verkado de detala historio de estonteco, ĉar nur li konscias naturon de nuntempo»
— Wyndham Lewis

Vidu ankaŭ

redakti