Libido estas psikaenergio, fontanta el instinktoj (en la Freŭda teorio, el la seksa) kaj aliiĝanta dum la psika disvolviĝo, jen per orientiĝo al novaj objektoj, jen per ŝanĝo en la maniero manifestiĝi.
« …dum mi strebas subigi rezistantan objekton al mia volo, mia tuta esto poiomete engaĝiĝas je rilato al la objekto, sekve de kio pro forta okupado de libido, kio tiel dirite, entiras parton de mia esto en la objekton. Tio kaŭzas partan identigon de mi kun la objekto, surbaze de simileco inter iuj elementoj de mia persono kaj de esenco de la objekto. Tia identigo tuj translokas konflikton en mian propran animon. »
« …malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinajdioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn. »
« [pri libido] … ĝi signifas la energion de la viva procezo mem. Leĝoj de libido estas laŭsence leĝoj de la viva energio. Libido kiel nocio pri energio estas kvanta formulo por fenomenoj de la vivo, kiuj kiel sciate, havas malsamajn gradojn de intenseco. »
« Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem. »