Sonĝo estas serio da bildoj k scenoj, aperantaj al dormanta persono.
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, riveliĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo riveliĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »