Infano

ne plene kreskinta homo

Infano estas homido kontraste kun plenkreskinta homo (ĝis la 12—13 jaroj).

Infano
Infano
Infano
Aliaj projektoj
Infano en Vikipedio
Infano en Komunejo
Infano en Komuneja kategorio
Infano en Vikivortaro
Infano en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

Sigmund Freud

redakti
 
« Infana imago pri la morto estas tiom malgranda, ke ĝi ne similas al la nia. “Morti” signifas por infano, kiu komplete estas senigita je la vido de antaŭmortaj suferoj, estas same kiel “foriri”. Li ne diferencigas kiamaniere okazas tiu ĉi foriro — ĉu per forveturo aŭ morto. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Tio, ke sekskuniĝoj de plenkreskuloj kaŭzas timon ĉe infanoj rimarkintaj ilin, ni povas observi ĉie. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« La unua intereso de la infano al fekaĵoj, al la funkcio de la fekado, ĝiaj organoj kaj produktoj estas anstataŭata dum plenkreskiĝo per grupo da karakterologiaj trajtoj, konataj kiel avideco, ordemo kaj puremo. Tiuj ĉi trajtoj, per si mem valoraj kaj dezirindaj, povas iĝi tiom dominantaj en la psiko, ke fine ni ricevas la tiel nomatan anusan karakteron. Ni ne scias kiel tio okazas, sed ĝusteco de la observoj ne lasas dubojn»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Puremo venas de deziro forigi la fekaĵojn, fariĝintajn malagrablaj por la sensa percepto. Ni scias ke en nia infanĉambro estas alie: ĉe la infanoj ili kaŭzas neniun abomenon, estas rigardataj kiel apartiĝintaj, sed plenvaloraj partoj de la propra korpo. Necesas energia edukado por akceli evoluon kaj fari la fekaĵojn io mizera, naŭza, abomena kaj malbona por la infano. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Sperto instruas ke severeco de la evoluinta ĉe la infano Supermio neniel transdonas severecon de la traktado kiun li mem spertis. Ĉe tre milda edukado ĉe la infano povas formiĝi sufiĉe severa konscienco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [ Franz Alexander en sia libroPsikanalizo kaj tuteca personeco” konkludas] “Tro milda kaj indulgema” patro kontribuas al formiĝo ĉe la infano de tro forta Supermio, ĉar sub influo de ĉirkaŭanta lin amo li ne havas alian eliron krom turni la agresemon internen. Ĉe senhejma infano, kreskinta sen amo, falas nivelo de streĉiteco inter Mio kaj Supermio kaj lia tuta agresemo povas esti direktita eksteren. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Sentomovoj de la infano estas en tute alia grado ol ĉe plenkreskuloj intencaj kaj neelĉerpeble profundaj, nur religia ekstazo povas renaski tion. Do entuziasmo de fideleco al dio estas la plej proksima reago al reveno de la granda patro. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Erich Fromm

redakti

Fuĝo for de libereco [1941]

redakti
 
« Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” adaptiĝon. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu karaktero de la homo restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj kutimoj, ekzemple transiro de la ĉina manĝmaniero per bastonetoj al la eŭropa — per forko kaj tranĉilo… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam infano subiĝas al severa, rigora patro; li tro timas la patron por konduti alie kaj iĝas “obeema”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Infano ne povas fizike reveni en la patrinan sinon; same ne eblas renversi ankaŭ psikologian procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter potenco kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. Konscie infano povas konsideri sin kontentigita, sed subkonscie li sentas, ke li pagas senton de sekureco per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli danĝeraj, ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ofte tio okazas interalie en rilatoj de gepatroj kun infanoj. Ĉi tie rilato de dominado (kaj posedado) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda timo antaŭ amo, ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ni komencu de tio, ke ĉe plejparto de la infanoj estiĝas certa malamikeco kaj ribelemo: rezulto de iliaj konfliktoj kun ĉirkaŭa mondo, limiganta ilian ekspansiecon, ĉar ili — la malforta flanko — devas subiĝi. Unu el la ĉefaj taskoj de la eduka procezo konsistas en likvidado de tiu antagonisma reago. Metodoj ĉe tio estas malsamaj: de minacoj kaj punoj, timigantaj infanon, ĝis subaĉetoj kaj “klarigoj”, kiuj hezitigas lin kaj devigas rezigni je malamikeco. Unue la infano rezignas je esprimo de siaj sentoj, kaj fine — de la sentoj mem…
Tia reago baldaŭ malakriĝas; ne tro multe da tempo necesas por ke infano atingu “maturecon” de averaĝa plenkreskulo kaj perdu kapablon diferencigi dignan homon de aĉulo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alia ekzemplo de spontaneeco estas etaj infanoj. Ili kapablas senti kaj pensi efektive propramaniere: tiu senpereco manifestiĝas en tio, kion ili parolas, kiel ili kondutas. Mi certas, ke tiu allogeco, kiun havas infanoj por plejparto de plenkreskuloj (krom diversaj sentimentalaj kialoj) klarigeblas nome per spontaneeco de la infanoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

redakti
 
« [pri malapero de la komenca narcisismo ĉe la infano] Tiu ŝanĝo okazas unue je la nivelo de la senta perceptado, kiam la homoj kaj aĵoj estas perceptataj kiel malsamaj kaj apartigitaj unue de la aliaj objektoj — tia rekonado kreas fundamenton, sur kiu povas evolui la parolo; nomado de la aĵoj supozigas rekonadon de ili kiel individuaj kaj apartaj objektoj. Oble pli da tempo necesas por emocia superado de la stato de narcisismo. Por la infano ĝis 7-8 jaroj la aliaj homoj ekzistas ĉefe kiel rimedo de kontentigo de liaj bezonoj. Ili estas reciproke anstataŭeblaj en tiu grado, en kiu ili plenumas la funkcion de la kontentigo de tiuj ĉi bezonoj; nur je la aĝo 8-9 jaroj la infano komencas percepti la alian homon tiel ke li povas ekami, do, uzante la vortumon de H. S. Sullivan, eksenti ke bezonoj de la alia homo same gravas kiel liaj propraj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Afablan penson pri tio ke la infanoj “amas” siajn gepatrojn antaŭ ol illi ekamos iun alian necesas konsideri kiel unu el sennombraj iluzioj, kaŭzataj de akceptado de dezirata kiel reala. Por infano en tia aĝo la patro kaj patrino estas objektoj pli de dependeco kaj timo ol de la amo, kiu laŭ sia naturo baziĝas sur egaleco kaj sendependeco. La amo al gepatroj (se ni disdividas la amon unuflanke kaj fortan, sed pasivan ligitecon, incestan fiksiĝon, bonkondutan kaj estiman obeemon aliflanke) evoluas — se tio entute okazas — plej verŝajne ne en infanaĝo, sed pli malfrue, kvankam ĉe bonaj kondiĉoj ĝiaj unuaj burĝonoj povas esti trovataj ankaŭ en pli frua aĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Al ĉiu patrino facilas ami la bebon antaŭ komenciĝis la procezo de apartiĝo, sed ami la bebon kaj ĉe tio lasi lin foriri, kaj voli lasi lin — pri tiu tasko plejparto ne sukcesas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Familio kaj gento, kaj poste la ŝtato, nacio kaj eklezio prenas je si la funkciojn, kiujn origine plenumis por sia bebo la patrino mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Apenaŭ la bebo povas ion fari por influi la amon de la patrino aŭ manipuli ĝin. La patrina amo similas al la dia favoro: se ĝi haveblas, ĝi estas benita donaco, se ĝi mankas, oni ne povas preni ĝin de ie ajn. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La eta bebo, sentanta ke li kun la patrino estas la unueca tuto, ankoraŭ ne povas diri “mi”, kaj li ankaŭ havas neniun bezonon pri tio. Nur post kiam la bebo komprenis, ke la ekstera mondo estas io aparta kaj malsama ol li, li venas al la konsciado de si mem kiel aparta estaĵo. Unu el lastaj vortoj, kiujn li lernas uzi, estas la vorto “mi” rilate sin mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉar karaktero de plejparto de la gepatroj servas kiel riveliĝo de la sociala karaktero, ili tiamaniere transdonas al la bebo ĉefajn trajtojn de la dezirinda de la socia vidpunkto karaktero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti

redakti
 
« …la familio el du anoj estas la plej kompatinda verko de la homaro. Sed eĉ kiam infanoj haveblas, ili ofte estas nura ŝirmilo, ŝirmanta la plej senhontan egoismon. Oni ŝparas “por siaj infanoj”, lasante la aliajn malsati. Efektive oni konservas, dum oni vivas, por si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« De kiuj demandoj komencas la infano? La plej fruaj estas ligitaj al loko: “kie…?” La aliaj komencaj demandoj: “Kio estas tio?” kaj “Kio?” Videblas, kian rolon ludas en tiu ĉi periodo loko kaj identeco. Ili estas la unua, pri kio interesiĝas la infano. Nur fine de la tria jaro aperas demandoj kun “kial”, kaj eĉ pli poste — kun “kiam”, “kiom longe”, do la demandoj ligitaj al tempo. La infano tre malrapide alproprigas imagojn pri la tempo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiun oni turmentas per la ordonoj plej forte, tio estas la infanoj. Mirindas, ke ili entute ne rompiĝas sub la jugo de la ordonoj kaj sukcesas postvivi ardecon de la edukistoj. Tio, ke poste ili repdotuktas la samon kaj kun ne malpli granda kruelo rilate proprajn infanojn, estas same nature kiel mordi kaj paroli… Rekonstruado de tiaj fruaj situacioj, sed kun kontraŭa rezulto, alivorte, renversigo de tiuj situacioj, estas la plej granda fonto de la spirita energio en la homa vivo. Kiam oni diras pri “emo” al la nova, ankoraŭ ne atingita, malantaŭ tio sin kaŝas nenio alia ol strebo liberiĝi je iam ricevita ordono. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Jean Baudrillard

redakti
 
« [pri Disneyland] Tiu ĉi mondo pretendas esti infana por konvinki ke la plenkreskuloj troviĝas en alia loko — en la “reala” mondo — kaj kaŝi ke vera infaneco estas ĉie, speciale inter tiuj plenkreskuloj, kiuj venas ĉi tien por ludimiti infanojn por erarigi sin mem rilate sian propran infanecon. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La frenezuloj, iam mutaj, hodiaŭ estas aŭditaj de ĉiuj: danke al tio ke oni trovis la vojon malĉifri iliajn mesaĝojn, kiuj estis konsiderataj antaŭe kiel absurdaj kaj nekompreneblaj. La infanoj ankaŭ akiris la voĉon, ili ne plu estas tiuj strangaj kaj samtempe malgravaj estaĵoj en la mondo de la plenkreskuloj — la infanoj havas signifon, ili transformiĝis je signanto ne danke al iu “liberiĝo” de ilia “parolado”, sed ĉar racio de la plenkreskuloj ricevis pli fajnajn rimedojn por preventi minacon de ilia silentado. Estis aŭditaj ankaŭ la praaj homoj, al ili oni turnas sin, aŭskultas atente, ili ne plu estas bestoj kaj Levi-Strauss estis prava, kiam diris, ke ilia mentala organizado estis la sama kiel la nia, psikanalizo ligis ilin al la Edipa komplekso kaj libido — ekfunkciis ĉiuj niaj kodoj kaj ili respondis al ili. Ili estis entombigitaj en silento, nun ili estas entombigitaj en “parolado”, “alia” certe, sed sub devizo de unueco de la Racio — ne necesas erari — tio estas la sama ordo de supereco: imperiismo de racio, novimperiismo de malsameco. Plej gravas ĉe tio ke nenio evitas superecon de la senco, de ŝarĝado per la senco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Rigardu Michael Jackson. Li estas soleca mutanto, antaŭulo de la totala kaj pro tio majesta miksiĝo de la rasoj, reprezentanto de nova raso. Al la nunaj infanoj mankas iuj ajn obstakloj survoje al socio de miksitaj rasoj: ĝi estas ilia universo kaj Michael Jackson aŭguras tion, kion ili imagas kiel idealan estontecon. Al tio necesas aldoni, ke Michael Jackson transformis sian vizaĝon, kaj rektigis la harojn, kaj heligis la haŭton — do li tre skrupule kreis sin mem. Tio transformis lin je inocenta, pura infano, je artefarita, fabela dugenra persono, kiu pli verŝajne ol Kristo kapablos ekregi la mondon kaj pacigi ĝin, ĉar li estas pli valora ol la infano-dio: tio estas infano-protezo, embrio de ĉiuj eblaj formoj de la mutacio, kiuj verŝajne liberigos nin je aparteno al certaj raso kaj genro»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
 
« La patrinojn superas iliaj infanoj, la virojn — iliaj kreaĵoj. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
 
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
 
« ...en normalaj kondiĉoj la infano ne havas realajn proprajn problemojn. Ja dubi pri si kaj esti en konflikto kun si mem povas nur plenkreskulo»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
 
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas eduki individuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« Nia problemo pri edukado kutime suferas pro unuflanka interesiĝo pri la aŭspiciata infano kaj same unuflanka malaltento al la needukiteco de la plenkreska edukisto. Ĉiu finlerninto estas apriore konsiderata esti tute edukita, do plenkreska. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« ...nian nuntempan pedagogian kaj psikologian ekscitiĝon pri la infano mi suspektas je senhonesta komploto: oni parolas pri la infano, sed evidente supozas la infanon en la plenkreskulo. En la plenkreskulo fiksiĝis nome la infano, eterna infano; io ankoraŭ evoluanta, neniam finita, bezonanta ĉiaman flegadon, atenton kaj edukadon. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« ...mi ne povas korekti en la infano tiujn erarojn, kiujn mi mem ankoraŭ faras. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« Ĉion, kion ni deziras ŝanĝi en la infanoj, necesus unue atente revizii: ĉu tio ne estas tio, kion prefere ni ŝanĝu en ni mem... »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« ...ni ne agnoskas, ke ni bezonas edukadon, ĉar tio plej senhezite memorigus al ni, ke ni mem estas ankoraŭ infanoj kaj grandparte bezonas la edukadon. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« ...la gepatroj estas obseditaj je la vera fanatikeco provizi al la infanoj ĉiam kaj ĉion “plej bonan” kaj “vivi nur por ili”. Tiu sufiĉe populara stereotipo plej multe malhelpas al la gepatroj mem evolui kaj ĝi ankaŭ donas al ili rajton trudi al la infanoj sian “plej bonan”. Tamen efektive tiu “plej bona” estas tio, kion la gepatroj mem neglektas rilate sin mem. La infanoj estas orientitaj atingi tion, kion ne atingis la gepatroj, al ili estas trudataj la ambicioj, kiujn la gepatroj ne sukcesis realigi. Tiaj metodoj kaj idealoj naskas pedagogiajn monstrojn»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« …malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinaj dioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Infano certe permesas al la gepatroj imponi al li per belaj vortoj. Homoj ŝajne eĉ kredas ke per tiu imponado la infano estas edukata. Efektive ja la infano estas edukata per tio kiel la gepatroj vivas; dume la vortaj gestoj, kiujn la gepatroj aldonas al tio, en plej granda kazo nur ĝenas la infanon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« La plej frua signo de ekstravertiteco de infano estas lia rapida adaptiĝemo al la ĉirkaŭa medio kaj tiu nekutima atento, kiun li donas al la objektoj, speciale al tiuj efikoj, kiujn li faras al ili. Timo antaŭ la objektoj estas minimuma — la infano vivas kaj translokiĝas inter ili kun certeco. Lia kapablo al kompreno estas rapida, sed ne ekzakta kaj nek akurata. Evoluas li pli rapide ol la introverta infano, ĉar li estas malpli reflekta kaj kutime sentima… Li ŝatas plenumi siajn iniciatojn ĝis ekstremo, li emas al risko. Ĉio nekonata kaj nesciata por li estas tento»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …unu el plej fruaj signoj de introvertiteco ĉe la infano estas reflekta pensema maniero de lia konduto, markita je sinĝeno kaj eĉ timo antaŭ la nekonataj objektoj. Tre frue aperas tendenco postuli siajn rajtojn pri konataj objektoj kaj provi ekposedi kaj regi ilin… La infano deziras ĉion fari propravoje kaj ĉe neniuj kondiĉoj subiĝos al regulo, kiun li ne povas kompreni. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Marshall McLuhan

redakti
 
« Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Kutime infano el slumoj havas tre subevoluintan vidan orientiĝon. Li ne vidas sin mem kiel evoluantan je io. Li ne starigas antaŭ si malproksimajn taskojn kaj celojn. De tago al tago li estas profunde mergiĝinta je sia propra mondo kaj ne kapablas plani por si terenon en alte specialiĝinta sensa vivo de la vida homo. Danke al televida imago tia stato de sluma infano ĉiam pli disvastiĝas tra la tuta loĝantaro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ekde apero de la televido, infanoj — sendepende de vidkapabla stato — tenas la kapon averaĝe je distanco de 6,5 coloj de la presita paĝo. Niaj infanoj strebas transporti sur la presitan paĝon la komplete engaĝigajn sensajn rajtojn de la televida bildo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La helmo de Mackworth, kiun oni surmetis sur infanojn spektantajn televidon, montris ke iliaj okuloj spuras ne agadon, sed reagojn. La okuloj preskaŭ ne dekroĉiĝas de vizaĝoj de aktoroj, eĉ kiam okazas perfortaj scenoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Parto de la malvarma dimensio de televido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kun adoleskulo. En la epoko de varmaj komunikiloj, radio kaj kino, kaj ankaŭ en la epoko de antikva libro junaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivaj vizaĝesprimoj. Neniu politikisto aŭ grava ŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la 40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portas infano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Televida infano ne kapablas antaŭvidi, ĉar li deziras engaĝiĝon kaj ne kapablas akcepti fragmentan kaj simple vidigitan celon aŭ sorton nek en edukado, nek en la vivo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Wilhelm Reich

redakti
 
« Unuavice necesas konstati ke konstanta streĉiteco de fiziologiaj procezoj de organismo konsistigas bazon de apero de iluzioj ĉe etaj infanoj kaj adoleskuloj. Poste la iluzioj facile akiras formon de mistikaj, sentimentalaj kaj religiaj sentoj. Mistika-aŭtoritata personeco vivas en atmosfero de tiaj sentoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Infanoj ne kredas je dio. Ĝenerale ditie, kredo je dio estas formata en psikologia strukturo de la infanoj, kiam ili lernas subpremi seksan ekscitiĝon, akompanatan de masturbado. Danke al tia subpremado ĉe la infanoj aperas sento de timo de plezuro. Nun ili komencas sincere kredi kaj timi dion. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« En psikologia strukturo de la infano seksa ekscitiĝo, ideo de patro kaj ideo de dio konsistigas unuecon. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Kornej Ĉukovskij

redakti
 
« Se niaj vortoj estus kreitaj surbaze de iu rekta principo, la infanaj paroloj ne ŝajnus al ni tiom amuzaj, ili nemalofte estas "pli ĝustaj" ol la gramatiko kaj “korektas” ĝin. » « Если бы наши слова были созданы по какому-нибудь одному прямолинейному принципу, детские речения не казались бы нам такими забавными, они нередко «вернее» грамматики и «поправляют» ее. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Fakte tiu duobla, luda rilato al la realo tute ne diferencas de tiu esprimita en la neforgesebla frazo: "Dio ekzistas, sed mi je li certe ne kredas". » « По существу это двойственное, игровое отношение к реальности ничем не отличается от того, какое выразилось в незабываемой фразе: «Бог есть, но я в него, конечно, не верю». »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Por ĉiu infano [en la aĝo] de du ĝis kvin la vivo de la tuta homaro komenciĝas en plej bona kazo de avo» « Для каждого ребенка от двух до пяти жизнь всего человечества начинается в лучшем случае с дедушки. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Ĉiuj infanoj en la aĝo de du ĝis kvin kredas (kaj sopiregas kredi), ke la vivo estas kreita nur por ĝojo, por senlima feliĉo, kaj tiu kredo estas unu el la plej gravaj kondiĉoj de ilia normala psika kresko. » « Все дети в возрасте от двух до пяти верят (и жаждут верить), что жизнь создана только для радости, для беспредельного счастья, и эта вера — одно из важнейших условий их нормального психического роста. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Kiam infanoj iĝas pli aĝaj, la egoisma zorgo pri persona senmorto kaj senmorto de la plejaj proksimuloj komencas anstataŭiĝi ĉe ili per altruisma revo pri la senmorto de la tuta homaro. » « Когда дети становятся старше, эгоистическая забота о личном бессмертии и о бессмертии ближайших родных начинает сменяться у них бескорыстной мечтой о бессмертии всего человечества. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Tuj post kiam, fine de la kvara vivojaro, infano konvinkiĝas je fataleco de la morto por ĉio vivanta, li hastas tuj kredigi sin, ke li mem por ĉiam restos senmorta. En buso rondokula knabeto kvar jarojn kaj duonon aĝa rigardas funebran procesion kaj diras kun plezuro: "Ĉiuj mortos, sed mi restos". » « Едва только, на исходе четвертого года, ребенок убеждается в неотвратимости смерти для всего существующего, он торопится тотчас же уверить себя, что сам он вовеки пребудет бессмертен. В автобусе круглоглазый мальчишка лет четырех с половиною глядит на похоронную процессию и говорит с удовольствием: «Все умрут, а я останусь». »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Infano de du ĝis kvin [jarojn aĝa] nemalofte ploras "por iu" — kun anticipe starigita celo. Kaj li perfekte regas sian ploron. » « Ребенок от двух до пяти нередко плачет «кому-нибудь» — с заранее поставленной целью. И отлично управляет своим плачем. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« [knabo rakontas]

— Kiam paĉjo kaj panjo venas hejmen, mi ploregas.

— Kaj sen ili?

— Kun avino mi ne ploregas.

— Sed kial?

Serĉjo levis la manojn:

— Senrezulte. »
 « — Когда папа и мама приходят домой, я реву.

— А без них?

— При бабуле не реву.

— Почему же?

Сережа развел руками:

— Бесполезно. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« …"ruzsaĝeco" propras al la infanoj oble pli ofte ol oni kutimas pensi. La sentimentala legendo pri la infano kiel iu senruza justulo estas ege for de la realo. » « …«хитроумие» свойственно детям гораздо чаще, чем принято думать. Сентиментальная легенда о ребенке, как о некоем бесхитростном праведнике, чрезвычайно далека от действительности. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Imagi la vivon de infano kiel procezon, do en la senĉesa moviĝo, ŝanĝiĝo, evoluo, multaj eĉ nun ne kapablas. Al tiuj homoj ĝis nun foje ŝajnas ke la infano estas nura kestego, el kiu oni reprenos tion, kion oni metis. Se oni metas amon al lupo aŭ kulo aŭ muŝo, do tiu ĉi amo restos en li ĝis la fino de lia vivo. Kaj ili klopodas enŝovi tien, en tiun ĉi kestegon, laŭeble pli da bonaj aĵoj kaj ege miras, kiam ili elprenas de tie tute ne tion, kion ili metis. » « Представить себе жизнь ребенка в виде процесса, то есть в беспрерывном движении, изменении, развитии, многим и сейчас не под силу. Этим людям все еще порою мерещится, что ребенок есть просто сундук, в который что положишь, то и вынешь. Положишь любовь к волку, или к комару, или к мухе так эта любовь и останется в нем до самого конца его жизни. И они стараются напихать туда, в этот сундук, возможно больше хороших вещей и очень удивляются, когда вынимают оттуда совсем не то, что туда положили. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« El tio, ke la infano en tri jarojn trapasas periodon de rompado de ludiloj, tute ne sekvas ke dekkvinjaraĝa li iĝos rompisto de sekurecŝrankoj. » « Из того, что ребенок в три года переживает период ломания игрушек, отнюдь не следует, что к пятнадцатилетнему возрасту он сделается взломщиком несгораемых касс. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« …por la infano estas grave havi pri si aprezan opinion. Ne hazarde li de matene ĝis vespere atendas laŭdojn, aprobojn kaj tiom ŝatas fanfaroni pri siaj superbaj kvalitoj.

Por li ne elteneneblas konscio, ke li ne kapablas al tiuj agoj, kiujn antaŭ liaj okuloj faras aliuloj. Kiu ajn kion ajn faru antaŭ la okuloj de dujara knabo, li en ĉiu vidas rivalon, kiun li devas superi… Infanoj nur pro tio ne timas sian mallertecon, ke ili ne supozas pri ĝiaj veraj dimensioj. Sed ĉiufoje kiam pro io ajn ili hazarde eksentas kiom malfortaj ili estas, tio malĝojigas ilin ĝislarme…

La infano volas esti Kolumbo de ĉiuj Amerikoj kaj ĉiun malkovri denove por si. Ĉion permane, ĉion al la buŝo – li deziras plej rapide konatiĝi kun tiu nekonata mondo, lerni ĝiajn aferojn kaj kutimojn, ĉar ĉia malkompreno, malkapablo, malscio turmentas la infanon kiel doloro. »
 « ...ребенку важнее всего быть о себе высокого мнения. Недаром он с утра до вечера жаждет похвал, одобрений и так любит тщеславиться своими превосходными качествами.

Для него невыносимо сознание, что он не способен к тем действиям, которые у него на глазах совершают другие. Что бы кто ни делал на глазах у двухлетнего мальчика, он в каждом видит соперника, которого ему надлежит превзойти... Дети только потому не пугаются собственной своей неумелости, что не подозревают об истинных размерах ее. Но, всякий раз как по какому-нибудь случайному поводу они почувствуют, до чего они слабы, это огорчает их до слез.

Ребенок хочет быть Колумбом всех Америк и каждую заново открыть для себя. Все руками, все в рот, — поскорее бы познакомиться с этим неведомым миром, научиться его делам и обычаям, ибо всякое непонимание, неумение, незнание мучает ребенка, как боль. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Kiam ni rimarkas ke la infano komencis ludi per iu nova aro da nocioj, ni povas sendube konkludi ke li iĝis plenforta mastro de tiuj nocioj; ludiloj por li povas iĝi nur tiuj ideoj, kiuj jam forte koordiniĝis inter si. » « Если бы наши слова были созданы по какому-нибудь одному прямолинейному принципу, детские речения не казались бы нам такими забавными, они нередко «вернее» грамматики и «поправляют» ее. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Necesis centoj da jaroj por ke plenkreskuloj agnosku la rajton de infanoj esti infanoj. » « Нужны были сотни лет, чтобы взрослые признали право детей быть детьми. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« "Patro" kaj "panjo" — tiuj du vortoj estas por la infano kvazaŭ pratipo de ĉiuj dualismoj kaj ĉiuj simetrioj. Antaŭ la homido komprenos ke en la mondo estas nokto kaj tago, fajro kaj akvo, blanko kaj nigro, malsupro kaj supro, morto kaj vivo, li propraokule vidas, ke la mondo estas dividita je du partoj — patro kaj panjo. » « «Папа» и «мама» — эти два слова являются для ребенка как бы прообразом всех дуализмов и всех симметрии. Прежде чем человеческий детеныш узнает, что в мире есть ночь и день, огонь и вода, белое и черное, низ и верх, смерть и жизнь, он воочию видит, что мир разделен на две части — на папу и маму. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« La infana versofarado estas signo de troaj ludaj fortoj. Tio estas la afero simila al transkapiĝo aŭ mansvingado. Trista, febla aŭ dormema infano kreos eĉ ne unu verson. Por iĝi poeto la bebo devas senti la tiel nomatan "bovidan ekscitiĝon". » « Детское стихотворство — признак избытка играющих сил. Оно — явление того же порядка, как кувыркание или махание руками. Печальный, хилый или сонный ребенок не создаст ни одного стиха. Для того чтобы стать поэтом, младенцу нужно испытывать то, что называется «телячьим восторгом». »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Neniu neniam estas tiom kontenta pri si mem kiel dujara bebo: li ĝojas senfine admiri siajn imagitajn sukcesojn kaj kvalitojn. » « Никто никогда не бывает так самодоволен, как двухлетний младенец: он рад без конца восхищаться своими мнимыми удачами и качествами. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Inter la plenkreskuloj inspirplena poeto estas ege rara afero, "miraklo de sia patrujo", dum inter la infanoj 99% estas poetoj. » « Среди взрослых вдохновенный поэт есть редчайшее явление, «чудо родины своей», а среди детей 99% — поэты. »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« …etan bebon vere emociigas en literaturo nur agado, nur rapida ŝanĝiĝo de eventoj. Do pli da verboj kaj laŭeble mapli da adjektivoj! » « ...маленького ребенка по-настоящему волнует в литературе лишь действие, лишь быстрое чередование событий. А если так, то побольше глаголов и возможно меньше прилагательных! »
— Kornej Ĉukovskij, De du ĝis kvin
 
« Al malriĉulo infanoj ne mankas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste. » « Dankbarkeit ist überhaupt keine Tugend, an die ich Glauben habe, und sie von einem Kinde zu verlangen, schiene mir falsch. »
— Hermann HesseDemian, Ĉapitro 2, paĝo 39
 
« Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Drinkemulojn kaj infanojn protektas Dio» « Betrunkene und Kinder schützt der liebe Gott. »
— germana proverbo
 
« En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Infana inklino restas ĝis la fino. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Infano ne krias, patrino ne scias. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Infanoj ne estas pli stultaj ol adultoj, ili nur havas malpli da sperto» « Dzieci nie są głupsze od dorosłych, tylko mają mniej doświadczenia. »
— Janusz Korczak
 
« Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj—doloron. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Malsaĝulo kaj infano parolas la veron. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Patroj avaras, infanoj malŝparas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pli da infanoj, pli da beno. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pli da infanoj, pli da manoj. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Por patrino ne ekzistas infano malbela »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo. »
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtoroj

redakti
 
« Gardu min for de la saĝo, kiu ne ploras, de la filozofio, kiu ne ridas, kaj de la grandeco, kiu ne kliniĝas antaŭ infano. »
— Ĝibran Ĥalil Ĝibran
 
« Edukado, por la plej multaj homoj, signifas klopodi konduki la infanon al similtipa plenkreskulo de lia socio... Sed por mi edukado signifas fari kreantojn... Oni devas fari inventantojn, novigantojn, ne konformistojn. »
— Jean Piaget
 
« Vi ne dehakas sekcion de via imagiva substanco kaj faras libron specife por infanoj, ĉar — se vi estas honesta — vi ne scias, kie infanaĝo finiĝas kaj matureco komenciĝas. Ĉio estas senfina kaj ĉio unu. » « (angle) You do not chop off a section of your imaginative substance and make a book specifically for children, for — if you are honest — you have no idea where childhood ends and maturity begins. It is all endless and all one. »
— P. L. Travers
 
« Kiam infanaĝo mortas, ĝiaj kadavroj estas nomitaj plenkreskuloj kaj ili eniras socion, unu el la pli ĝentilaj nomoj de infero. Tial ni timas infanojn, eĉ se ni amas ilin. Ili montras al ni la staton de nia kadukiĝo. » « (angle) When childhood dies, its corpses are called adults and they enter society, one of the politer names of hell. That is why we dread children, even if we love them. They show us the state of our decay. »
— Brian Aldiss
 
« Disvastigu amon ĉien, kien vi iros; antaŭ ĉio en via domo. Donu amon al viaj infanoj, al via edzino aŭ edzo, al apuda najbaro. Neniu iam venu al vi sen foriri pli bona kaj pli feliĉa. Estu la viva esprimo de la boneco de Dio; bonkoreco en via vizaĝo, bonkoreco en viaj okuloj, bonkoreco en via rideto. »
— Patrino Teresa
 
« Mi havas revon, ke miaj kvar malgrandaj infanoj iam vivos en nacio, kie ili ne estu juĝataj laŭ la koloro de sia haŭto, sed laŭ la enhavo de sia karaktero.[1] » « (angle) I have a dream that my four little children will one day live in a nation where they will not be judged by the color of their skin but by the content of their character. »
— Martin Luther King
 
« Kiam mi estis infano miaj gepatroj kutime diris al mi: "Ne iru proksime al la pordo de la kelo, Emo!" Iun tagon, kiam ili forestis, mi iris al la pordo kaj malfermis ĝin... kaj mi vidis birdojn kaj arbojn... » « (angle) When I was a kid my parents used to tell me: "Don't go near the cellar door, Emo!" One day when they were away, I went to the door and opened it... and I saw birds and trees... »
— Emo Philips
 
« Ne zorgu, ke infanoj neniam aŭskultas vin; zorgu, ke ili ĉiam rigardas vin. » « (angle) Don't worry that children never listen to you; worry that they are always watching you. »
— Robert Fulghum
 
« Plenkreskuloj neniam komprenas ion por si mem, kaj estas tede por infanoj ĉiam kaj eterne klarigi aferojn al ili. »
— Antoine de Saint-Exupéry
 
« Estas terure malfacile scii multon pri la feinoj, kaj preskaŭ la sola konata certeco estas, ke ekzistas feinoj, kie ajn estas infanoj. »
— J. M. Barrie
 
« Ĉiu infano savita per mia helpo kaj la helpo de ĉiuj mirindaj sekretaj mesaĝistoj, kiuj hodiaŭ ne plu vivas, estas la pravigo de mia ekzisto sur ĉi tiu tero, kaj ne titolo de gloro»
— Irena Sendlerowa
 
« Estas malnova kliŝo diri ke la estonteco estas en la manoj de la junuloj. Tio ĉi ne plu veras. La kvalito de vivo por esti ĝuata aŭ la ekzisto por esti postvivata de niaj infanoj kaj estontaj generacioj estas en niaj manoj nun. » « (angle) It is an old cliché to say that the future is in the hands of the young. This is no longer true. The quality of life to be enjoyed or the existence to be survived by our children and future generations is in our hands now. »
— Princo Filipo, Duko de Edinburgo
 
« Viro ne estas fino sed komenco. Ni estas komence de la dua semajno. Ni estas infanoj de la oka tago» « (angle) Man is not an end but a beginning. We are at the beginning of the second week. We are children of the eighth day. »
— Thornton Wilder
 
« Infanoj diras, ke oni foje pendumas homojn pro diri la veron»
— Johana de Arko
 
« Granda feliĉo estas vidi niajn infanojn ĉirkaŭ ni, sed de ĉi tio venas la plej grandaj amarecoj de la homo. »
— Esĥilo
 
« Ĉio enhaveblas en la mallongo. Malgranda estas la infano kaj enhavas la homon; mallarĝa estas la cerbo kaj kovras penson; la okulo estas nur punkto kaj vidas leŭgojn. »
— Alexandre Dumas (patro)
 
« Infanoj komprenas intuicie ke la mondo, en kiu ili naskiĝis ne estas benita mondo. »
— Hayao Miyazaki
 
« Instruu la infanon respekti tion, kio estas nerespektinda kaj vi instruas al ĝi la unuan postulon por sklaveco; submetiĝo al maljusta aŭtoritato» « (angle) Teach the child to respect that which is not respectable and you teach the child the first requirement of slavery: submission to unjust authority. »
— Gerry Spence
 
« Ni ĉiuj - plenkreskuloj kaj infanoj, verkistoj kaj legantoj - havas la devon revi. Ni havas la devon imagi. Estas facile ŝajnigi, ke neniu povas ŝanĝi ion ajn, ke ni estas en mondo, en kiu la socio estas grandega kaj la individuo estas malpli ol nenio: atomo en muro, rizgrejno en rizkampo. Sed la vero estas, ke individuoj ree ŝanĝas sian mondon, individuoj faras la estontecon, kaj ili faras ĝin imagante, ke aferoj povas esti malsamaj. » « (angle) We all – adults and children, writers and readers – have an obligation to daydream. We have an obligation to imagine. It is easy to pretend that nobody can change anything, that we are in a world in which society is huge and the individual is less than nothing: an atom in a wall, a grain of rice in a rice field. But the truth is, individuals change their world over and over, individuals make the future, and they do it by imagining that things can be different. »
— Neil Gaiman
 
« Pri multaj temoj, infanoj - ne kaptitaj de dogmismo, pasio aŭ erudicio - juĝas multe pli vere ol plenkreskuloj» « (germane) Über viele Dinge urteilen Kinder, von Systemgeist, Leidenschaft und Gelehrsamkeit unverführt, weit richtiger als Erwachsene. »
— Adolf Freiherr Knigge
 
« Ĉiu inteligenta infano estas amatora antropologo. La unua afero, kiun tia infano rimarkas, estas, ke plenkreskuloj ne havas sencon. » « Every intelligent child is an amateur anthropologist. The first thing such a child notices is that adults don't make sense. »
— John Leonard
 
« Kio plej bone mirigas en la utopiisma literaturo, tio estas manko de psikologia flarsento, ordinara intuicio. Ĝiaj herooj estas aŭtomatoj, ludiloj, simboloj: ili ĉiam estas nerealismaj, ĉiam obeeme plenumas rolon de la pupo, perdiĝinta en senvizaĝa mondo. Kiuj en la utopioj estas nerekoneblaj, tio estas la infanoj. En la sociala ŝtato de Fourier ili estas tiom senkulpaj, ke al ili eĉ ne venas en la kapon preni ion fremdan, “pluki pomon de la branĉo”. Sed infano kiu neniam ŝtelis estas ne infano. Do ĉu indas elpensi la socion, konsistantan el marionetoj? Laŭ mi ne eblas trovi pli bonan vomigilon ol priskribo de la Falanstero»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Unua "Citaĵo de la Tago" ĉe la anglalingva Vikicitaro