« Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la produktado ĉe manko de la sociala enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: inflacio kaj senlaboreco. »
« Ankaŭ senlaboreco ŝanĝis sian sencon. Tio ne plu estas strategio de la kapitalo (rezerva armeo), nek kriza faktoro en la ludo de la sociaj rilatoj. Alikaze ĉe tio ke streĉiteco jam superis ĉiujn limojn, senlaboreco kaŭzus neimageblajn ŝokojn. Sed kio okazas nun? Ankaŭ senlaboreco iĝis speco de artefarita satelito; tio estas satelito de inercio, maso ŝarĝita per eĉ ne negativa ŝarĝo, sed per la statika elektro, tiu ĉiam pli kresanta parto de la socio, kiu frostiĝas. »
« En la nuntempasociohomoj povas vivi sen espero nur en tiu kazo, se oni tenas ilin en konsternita stato, se oni ĉiam igas kuri sen rekapti la spiron. Despero de senlaborulo konsistas ne tiom en perspektivo de kompleta malriĉeco, kiom en tio, ke li subite ekvidis Nenion — kompletan malplenon. Nome pro tio senlaboruloj prefere iras al vendistoj de espero ol al donantoj de senlaborulaj subvencioj. »
« Ĝis kiam homoj, farintaj la ĉefan laboron sur la tero, vivis je nivelo de apenaŭ sufiĉa nutrado, oni konsideris ilin tradiciajmalriĉuloj — kaj ili mem sentis sin tiaj. Ili estis malriĉuloj en malfacilaj tempoj, kaj en bonaj tempoj. Depresioj, stagnado en la aferoj, kiaj ajn ili estus kruelaj, estis konsiderataj kiel io normala. Sed kun pliboniĝo de la vivkondiĉoj stagnado en produktado, senlaboreco, kiujn kaŭzas depresio, montriĝis en nova aspekto. Hodiaŭa laboristo en la okcidentamondo konsideras senlaborecon humiligo: li sentas sin senrajta kaj ofendita de maljusta ordo kaj pretas aŭskulti tiujn, kiuj vokas al la nova ordo. »