 | « La rido estas konsiderata vulgara, ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la buŝo kaj montriĝas la dentoj. Evidente ĝi devenas de ĝojo pro ĉasado de predo aŭ manĝaĵo, kiu ŝajnas senduba. Falinta homo memorigas al la alia beston, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al kaptilo. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la viktimo: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. La homo ne ridus se li intencus daŭrigi la bildigitan supre naturan procezon kaj efektive manĝi la predon. La homo ridas anstataŭ ĝin manĝi. La manĝo, kiu ne iĝis manĝo, — jen kio kaŭzis la ridon: neatendita sento de supereco, kiel rimarkis jam Hobbes. Sed li nur ne aldonis, ke tiu sento nur tiam transformiĝas je la rido, kiam sekvoj de tiu ĉi supereco restas nerealigitaj. La Hobbes-a kompreno de la rido haltas duonvoje al la vero: la propre “bestan” devenon de la rido li ne ekvidis, eble pro tio, ke la bestoj ne ridas. Sed la bestoj ankaŭ ne rezignas je manĝaĵo kiu estas en ilia atingopovo, kiam ili deziras ĝin. Kaj nur la homo lernis anstataŭigi la kompletan procezon de manĝado per la simbola ago. Ŝajnas ke elirantaj el diafragmo kaj karakteraj por la rido movoj anstataŭigas aron da ĉiuj englutaj korpomovoj. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|