Elias Canetti

germanlingva verkisto kaj nobelpremiito pri literaturo
Elias Canetti
Elias Canetti 2.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Elias Canetti (1905-1994) estis bulgara, aŭstra germanlingva verkisto, psikologo kaj filozofo.

Amaso kaj potenco [1960]Redakti

 
« Por la homo plej timiga estas tuŝo de nekonata… Ĉiuj barieroj, kiujn la homoj ĉirkaŭ si starigas, estas naskitaj nome de la timo de la tuŝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rapideco, kun kiu sekvas pardonpeto pro hazarda tuŝo, streĉiĝo, kun kiu oni atendas ĝin, drasta, foje eĉ aga reago, se pardonpeto sekvis, malico kaj malamo, kiuj elverŝiĝas sur la “ofendinton”, eĉ se estas nekonate, ĉu li vere estas tiu — tuta tiu ĉi nodo de animaj reagoj al la tuŝo de nekonatulo pruvas, ke ĉi tie estas tuŝita io tre profunda, eterne maldorma kaj atenta, kio neniam lasis la homon ekde kiam li ekkonis la limojn de propra persono. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kaj nur en la amaso la homo povas liberiĝi je la timo de tuŝo. Tio estas la sola situacio, kie tiu ĉi timo transformiĝas je sia kontraŭo… Kiu fordonis sin al la volo de la amaso, ne timas la tuŝojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Same enigma kaj universala fenomeno estas subita estiĝo de la amaso tie, kie antaŭ tio estis malplene. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Soifo de la kresko — jen la unua kaj supera eco de la amaso. Ĝi klopodas entiri en si ĉiun, kiu estas je ĝia atingodistanco. Enflui en ĝin povas ĉiu, kiu aspektas kiel homo. Natura amaso estas malferma amaso: ĝia kresko tute ne havas limojn. Domojn, pordojn, serurojn ĝi ne agnoskas; tiuj kiuj fermiĝas ŝajnas al ĝi suspektindaj. Malfermecon ĉi tie oni povas kompreni en iu ajn ebla senco, la amaso estas malferma ĉie kaj ĉiudirekte. La malferma amaso ekzistas dum ĝi kreskas. Ĉesinte kreski, ĝi ekdisfalas. La amaso disfalas same subite kiel ĝi estiĝas. En tiu ĉi spontantea formo ĝi estas ekstreme sentema. Malfermeco, ebliganta kreskon, estas samtempe ĝia malforta loko. En ĝi ĉiam vivas antaŭsento de disfalo. Ĝi penas ĝin eviti danke al rapida kresko. Dum tio sukcesas, ĝi entiras en sin ĉiujn kaj ĉion; kiam ĉiuj estas entiritaj, ĝi devas disfali. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La malferma amaso rezignas je la kresko kaj akcentas strukturon. Kio plej trafas la okulojn en ĝi, tio estas limo. Ĝi firme bazas sin: limigante sin, ĝi kreas por si lokon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La limo malhelpas senordan kreskon, sed ĝi ankaŭ malfaciligas kaj malrapidigas disfalon. Perdante eblecojn por la kresko, la amaso gajnas je konstanteco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej grava procezo, okazanta ene de la amaso, estas malŝarĝiĝo. Ĝis momento de la malŝarĝiĝo la amaso fakte ne ekzistas, nur la malŝarĝiĝo kreas la amason en plena senco de la vorto. Tio estas momento, kiam ĉiuj, kiuj apartenas al la amaso, liberiĝas de la distingoj kaj sentas sin egalaj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La tuta vivo formiĝas el distancoj: domo, kie la homo tenas siajn posedaĵojn kaj sin mem, pozicio, kiun li okupas, titolo, al kiu li strebas — ĉio servas por kreado de la distancoj inter la homoj, ilia konservado kaj multigado. Libereco de profunda impeto de unu homo al alia estas subpremata. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En distancoj la homo ŝtoniĝas. Ili estas kvazaŭ katenoj, malebligantaj ekmoviĝi. La homo forgesas ke li mem katenis sin, kaj sopiras liberiĝon. Sed kiel liberiĝi unuope? Kion ajn li faru, kion ajn li decidu, li ĉiam estas ĉirkaŭita kaj la ĉirkaŭuloj nuligos ĉiujn liajn penojn. Dum ili konservas distancojn, li ne proksimiĝos al ili. Nur ĉiuj kune, tuj kaj samtempe, povas likvidi tiujn distancojn. Kio ja okazas en la amaso. Ĉe la malŝarĝiĝo ĉio disiganta estas forĵetata kaj ĉiuj sentas sin egalaj. En malvasteco, kie nenio apartigas, kie la korpo estas premita al la korpo, ĉiu proksimas al la alia kiel al si mem. Tio estas momento de malpeziĝo. Por tiu ĉi momento de feliĉo, kiam ĉiu estas ne pli granda kaj nek pli bona ol la alia, homoj unuiĝas en la amason. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …al la amaso propras manio de detruado… Plej volonte la amaso detruas la domojn kaj aĵojn. Ĉar temas pri fragilaj aĵoj — vitroj, speguloj, pentraĵoj, teleroj, oni povas supozi ke nome ilia fragileco naskas en la amaso soifon de detruado… bruo — estas aplaŭdoj de la aĵoj… Detruado de skulptaĵoj estas neado de hierarkioj, kiuj ekde nun estas malagnoskataj. Tio estas atenco kontraŭ starigitaj komune agnoskitaj distancoj… Tio estas la ago de la malŝarĝiĝo. Sed oni ne ĉiam iras ĝis tio. Kutime detruado estas nenio alia ol atenco kontraŭ la limoj. La fenestroj kaj pordoj apartenas al la domoj, tio estas la plej vundeblaj partoj de ilia aparteco de ĉio, kio okazas interne. Kun elbatitaj fenestroj kaj eligitaj pordoj la domo perdas sian individuecon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej impresa ilo de detruado estas la fajro… La bruliganta amaso sentas sin nerezistebla. Ĉio, kaptita de fajro, aliĝos al ĝi. Ĉio malamika pereas en la fajro. La fajro… estas la plej pova simbolo de la amaso. Same kiel ĝi, farinte detruadon, ĝi estingiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiuj atakoj kontraŭ arkaiĝintaj ritoj, pri kiuj rakontas la historio de la religio, estas protesto de la amaso, kiu volas senti sian kreskon, kontraŭ trudataj al ĝi limoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Atako kontraŭ la amaso de ekstere povas nur fortigi ĝin. Perforta dispelo unuigas ĝin pli forte ol antaŭe. Sed atako de interne estas vere danĝera. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiu, kiu apartenas al la amaso, portas ene de si etan perfidulon, kiu volas manĝi, trinki, ami, entute vivi trankvile. Se li tiujn siajn privatajn dezirojn kontentigas preterire, ne farante el tio specialan problemon, tio restu tiel. Sed se li ekparolos pri tio, oni komencas malami kaj timi lin. Estas klare, ke li estas influita de malamika propagando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso, kiu ne peziĝas, malsatas. Ekzistas rimedoj, ebligantaj elteni malsaton; per speciala lerteco pri ilia eltrovado distingiĝas la religioj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Pli granda parto de la institucioj, komencantaj vivi propran vivon, kaŭzas malkreskon de ardeco de la komenca propagando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri religioj] Kion ili bezonas estas ne la amaso, sed ĝia kontraŭo — obeema paŝtataro. Ili komparas la kredantojn kun ŝafoj kaj laŭdas pro la obeemo. De la plej grava eco de la amaso, nome — de ĝia rapida kresko, la religioj komprete rezignis, kontentiĝante anstataŭe je ŝajnigado de egaleco de ĉiuj kredantoj (pri kio cetere ili insistas ne tre forte), certa grado de ilia proksimeco (ne transiranta cetere certajn limojn) kaj definiteco de la direkto. La celon ili preferas loki je tre granda distanco — je transa mondo, kiun la homo ne povas trafi tuj, ĉar li ankoraŭ vivas, kaj rajton pri kiu necesas meriti kontraŭ prezo de grandaj penoj kaj humiliĝo. Poiomete la direkto iĝas pli grava ol la celo. Ju pli malproksimas la celo, des pli da ordo necesas dum movado al ĝi. Je loko de ŝajne neapartigebla de la amaso principo de la kresko stariĝas io tute alia — principo de ripetado»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiuj subite malpermesataj religioj venĝas per siaspeca laikiĝo. En neatendita kaj pova eksplodo de barbareco komplete ŝanĝiĝas karaktero de iliaj kredoj, kaj al la kredantoj mem naturo de la ŝanĝoj nekompreblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Paniko en teatro, kiel tio ofte estis rimarkite, prezentas disfalon de la amaso. Ju pli forte la homoj estas unuigitaj per prezentaĵo kaj ju pli izolita de la strato estas la teatrejo, des pli furioze okazas la disfalo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La sama kaj evidenta por ĉiuj danĝero naskas la saman por ĉiuj timon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri paniko en la teatro] Ju pli furioze la homo luktas por sia vivo, des pli klare iĝas, ke li luktas kontraŭ la aliaj, malhelpantaj lin de ĉiuj flankoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Paniko estas la disfalo de la amaso en la amaso. Aparta homo ĉi tie penas forfali de la amaso kaj fuĝi de ĝi, minacanta al li kiel la tuto. Sed ĉar li fizike estas interne de ĝi, necesas kontraŭ ĝi batali. Fordoni sin al ĝi estus pereo, ĉar la pereo minacas ĝin mem. En tiuj momentoj li ne povas ne substreki sian apartecon. Per piedbatoj kaj batoj li elvokas sur sin piedbatojn kaj batojn. Ju pli li disdonas ilin, des pli ricevas kaj des pli klare li sentas sin, des pli klare desegniĝas limoj de lia propra persono. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Fajro kiel la arbarastepa incendio estas la malamika amaso; tiu ĉi sento dormetas en ĉiu homo. Fajro kiel simbolo de la amaso vivas en ĉiu animo kaj konsistgas ĝian neeviteblan parton. Obstina tretado de la homoj, kiu ofte okazas ĉe paniko kaj ŝajnas tiom sensenca, estas efektive nenio alia ol tretado de la fajro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Duoble fermitan amason reprezentas la homoj, kuniĝintaj je areno… Eksteren, do al la urbo, areno montras senvivan muron, Internen ĝi estas turnita per la muro el la homoj. Ĉiuj ĉeestantoj sidas al la urbo dorse. Ili estas elprenitaj el strukturo de la urbo, el ĝiaj muroj kaj stratoj. Dum ili estas sur la areno, ilin ne koncernas kio okazas en la urbo… La vicoj situas unu super alia, por ke ĉiuj vidu la okazantan malsupre. Rezulte okazas ke la amaso sidas kontraŭ si mem. Antaŭ ĉiu estas miloj da homoj, miloj da kapoj. Dum li estas ĉi tie, ili ĉiuj ankaŭ estas ĉi tie. Kio ekscitigas lin, ekscitigas ankaŭ ilin, kaj li tion vidas. Ili sidas je ioma distanco de li, trajtoj, kiuj ilin distingas kaj transformas je individuoj, forviŝiĝis. Ili ĉiuj estas similaj kaj kondutas simile. Li rimarkas en ili nur tion, per kio en tiu momento li mem pleniĝas. Ilia videbla ekscitiĝo fortigas lian propran. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso ĉiam strebas kreski. Ĝia kresko nature ne havas limojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ene de la amaso ĉiam regas egaleco. Ĝi estas absoluta kaj nediskutebla kaj neniam pridubata de la amaso mem… Por tiu egaleco homoj ja transformiĝas je la amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso ŝatas densecon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso postulas direkton. Ĝi estas moviĝanta kaj moviĝanta direkte al io… La amaso ekzistas dum haveblas neatingita celo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ritmo origine estas ritmo de piedfrapoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej antikva skribo kiun la homo sukcesis tralegi estis la spuroj — speco de ritma nota skribo, donita origine; ĝi mem enpremiĝadis je molan grundon kaj la homo, legante ĝin, ligis kun ĝi la sonon de ĝia apero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la homoj ĉiam haveblis forta deziro de propra multiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri indiĝena danco] Ju malpli da dancantoj, des pli altas movimento kaj pli laŭtas frapoj. Ju pli forte ili stamfas, des pli granda ŝajnas ilia nombro. Ĉiujn ĉirkaŭe la danco influas kun altira forto, ne malfortiĝanta la tutan tempon dum ĝi daŭras. Kiu loĝas je distanco de ĝia aŭdeblo, tiu aliĝas al la dancantoj. Estus nature, se de ĉiuj flankoj alfluus pli kaj pli da novaj homoj. Sed ĉar tre baldaŭ ĉirkaŭe restas neniu, la dancantoj devas ŝajnigi kreskon kvazaŭ per si mem, per sia propra limigita nombro. Ili stamfas tiel, kvazaŭ ilia nombro kreskas pli kaj pli. La ekscitiĝo kreskas kaj baldaŭ transformiĝas je furiozo… Je la plej supra ŝtupo de la ekscitiĝo ili efektive sentas sin unu tuto kaj venkas ilin nur fizika laciĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la danco ĥako de la maorioj] Turnado de la okuloj kaj eligado de la lango estas signoj de obstino kaj defio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Unueca kriego de pluraj gorĝoj, kiu antaŭe aŭdiĝis ĉe publikaj ekzekutoj, kiam ekzekutisto estis levanta forhakitan kapon de maliculo, kaj nun aŭdiĝas ĉe sportaj konkuroj, estas la voĉo de la amaso. Tre gravas ĝia spontanea karaktero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej malbrua amaso estas la mortaj malamikoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Al la malrapida amaso estas malpermesita malŝarĝiĝo… Antaŭ la malrapida amaso estas starigita celo prokrasti procezon, kondukantan al malŝarĝiĝo, por laŭeble plej longa tempo… Malŝarĝiĝo kaj la celo tiel kongruas, la celo ja ĉi tie estas nedamaĝebla kaj nevenkebla. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Disfalo de la malrapida amaso de kristanismo estos iniciita en tiu momento, kiam ekdisfalos la kredo je la transa mondo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La vorto gairm signifas “krio, batalkrio”, kaj sluagh-gairm estas batalkrio de la mortintoj. El tio poste formiĝis la vorto slogan, signifanta “frapfrazo, devizo”. Nomo de la batalkrio de niaj nuntempaj amasoj devenas de la batalkrio de la mortaj batalantoj de la Skota Altlando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …per imagoj de nevideblaj amasoj plenas la konscio de la kredantoj. Ĉu temas pri la mortintojsanktuloj, ili ĉiam estas imagataj kiel grandaj, dense kunpremitaj grupoj. Oni povas eĉ diri, ke la religioj komenciĝas de tiuj nevideblaj amasoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La unusola amaso, kiu eĉ al ni, samtempuloj, malgraŭ sia nevidebleco ŝajnas natura, estas posteularo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …la diabloj, kiuj malgraŭ iliaj iamaj nekalkuleblaj nombroj, ne plu aperas en sia tradicia imago… Sed ŝanĝinte la aspekton, ili en eĉ pli grandaj nombroj denove aperis en la mondo en la 19-a jarcento, nun jam forme de mikroboj. Ĉi-foje ili embuskas ne la animon, sed la korpon de la homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La nevideblan amason, ekzistintan ĉiam, sed eltrovitan nur antaŭnelonge, kun invento de la mikroskopo, reprezentas spermo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La persekutanta amaso estiĝas vide al rapide atingebla celo. Celo estas la murdo kaj estas konate kiu estos murdita. La viktimo estas konata, klare difinita, proksima. La amaso sin ĵetas kontraŭ ĝi kun tia decidemo, ke delogi ĝin ne eblas. Por ke estiĝu la persekutanta amaso sufiĉas laŭte deklari, ke tiu ĉi devas morti. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Koncentriĝo je la murdo estas tre speciala travivaĵo, kun nenio komparebla laŭ intenseco. Ĉiu penas proksimiĝi al la viktimo kaj bati. Se li mem ne povas atingi, necesas almenaŭ vidi kiel batas la aliaj. Ĉiuj manoj kvazaŭ apartenas al unu korpo… Viktimo estas la celo kaj punkto de plej granda denseco: ĝi kunligas agojn de la tuta grupo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Grava kaŭzo de rapida kresko de la persekutanta amaso estas sekureco de la entrepreno. Ĝi estas sekura, ĉar flanke de la amaso troviĝas la dominado. La viktimo forkuras aŭ estas ligita, ĝi ne povas eĉ defendi sin, en sendefendeco ĝi estas nome la viktimo, destinita por ofero. Pro ĝia morto respondecos neniu. Libera murdo estas kvazaŭ rekompenco pro ĉiuj tiuj murdoj, je kiuj la homo devis rezigni pro la timo de puno. Al la tento de sekura, permesita aŭ eĉ rekomendita, kundividita kun aliaj murdo, plejparto de la homoj ne povas rezisti. Gravas ankaŭ ke minaco de la morto, konstante pendanta super la homo, kvankam ne konsciata senĉese, naskas bezonon transigi la morton al alia. Tiun bezonon kontentigas la persekutanta amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« El specoj de la morto, al kiuj tribopopolo kondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni. Perversa formo de tia elpuŝigo estas fordono al malamiko… La alia formo estas kolektiva mortigo. La kondamniton oni kondukas al kampo kaj ŝtonumas. Ĉiu ĵetas sian ŝtonon, la kulpulo pereas sub ŝtona hajlo. Neniu plenumas rolon de ekzekutisto, mortigas la tuta komunumo. La ŝtonoj reprezentas ĉi tie la komunumon, ili estas signo de ĝia decido kaj de ĝia ago. Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas bruligado sur ŝtiparo: la fajro anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Enfosado en la formikejon, praktikata en Afriko kaj ie aliloke estas transigado de malafabla devo de la kolektiva mortigo sur formikojn, bildigantaj la sennombran amason»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la historio de la krucumado de Kristo la fenomeno estas kaptita je ĝia senco. “Krucumu lin!” — tio estas kriego de la amaso… Ja por ĝi fakte estas plenumata la justico kaj, parolante pri publikeco de la juro, oni celas la amason. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso bezonas ke ekzekutisto montru al ĝi la kapon de la mortigita. En tiu — kaj en neniu alia — momento okazas la malŝarĝiĝo. Al iu ajn apartenu la kapo, nun ĝi estas humiligita: en tiu momento la gapanta al la homamaso kapo estas la sama kiel ĉiuj aliaj kapoj… ĉiu vidas en ĝi sin. La forhakita kapo estas la minaco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikaj ekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalaj partioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeran malamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Abomeno je la kolektiva mortigo aperis tre antaŭnelonge. Ĝin oni ne supertaksu. Eĉ hodiaŭ ĉiu partoprenas en publikaj ekzekutoj, nome per gazeto. Nur nun li partoprenas en ili, same kiel en ĉio alia, kun pli granda komforto. Li trankvile sidas en sia hejmo kaj el centoj da sciigoj haltas ĉe tiuj, kiuj speciale ekscitas lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso de la fuĝo estiĝas sekve de komuna minaco. Ĝi kuras, allogante kun si ĉiujn… Ili tiom multas, ke eĉ ne unu pensas ke la viktimo estas li. La amaso elanas for de la danĝero kaj ĉiu en ĝi estas trasorbita de la sento de proksimeco de saviĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« El ĉiuj formoj de la amaso, la fuĝo estas la plej larĝa laŭ amplekso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En tiu momento, kiam la kuranto komencas pensi nur pri si kaj en la aliaj vidi nur obstaklon, karaktero de la amasa fuĝo komplete ŝanĝiĝas kaj ĝi transformiĝas je sia kontraŭo — je paniko, je lukto de ĉiu kontraŭ ĉiuj, starantaj sur lia vojo. Plej ofte tiu transformiĝo okazas, kiam kelkfoje ŝanĝiĝas direkto de la fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne eblas supertaksi gravecon de la falintaj por unuiĝo de la amaso de la fuĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Trafinte sekurecon, la amaso [de la fuĝo] disfalas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso de la fuĝo estas la plej stabila el ĉiuj formoj de la amaso: la restintaj teniĝas kune ĝis la plej lasta momento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …la amasan fuĝon homoj konis jam tiam, kiam ili vivis ankoraŭ je tre etaj grupoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La speciala amaso formiĝas sekve de malpermeso: kolektiĝinte kune la homoj ne plu deziras fari tion, kion ili ĝis nun faris unuope. La malpermeso estas subita, oni metas ĝin sur sin mem… Ĝi neniam venas de ekstere, eĉ se tio aspektas nome tiel. Efektive ĝi ĉiam estiĝas el bezono de la partoprenantoj de la evento. Ĵus post kiam la malpermeso estas vortumita, komenciĝas formiĝo de la amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej bona ekzemplo de la negativa aŭ malpermesanta amaso en nia tempo estas striko… Momento de ĉesigo de la laboro estas grandega momento, glorata en laboristaj kantoj. En tiu ĉi momento naskiĝas la sento de senpeziĝo, kun kiu estas ligata la senco mem de la striko. La fikcia egaleco, pri kiu oni gurdis al la laboristoj ĉiam, sed kiu efektive limiĝis nur je tio, ke ili ĉiuj laboras permane, subite iĝas vera. Dum ili laboris, ili faris malsamajn aferojn, kaj nome tiujn, kiujn estis ordonite fari. Kiam la laboro haltis, ĉiuj faras la saman. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Se al la amaso kutime propras sovaĝeco kaj soifo de detruado, ne eblas ne rimarki la dignon kaj senton de respondeco de tia strukturo, estiĝanta el la pleja koro de la amaso. Nome pro tio gravas observi la amason de la malpermeso, ke en ĝi montriĝas tiuj ĉi ecoj, kontraŭaj al la ecoj de la “normala” amaso. Dum ĝi fidelas al sia esenco, ĝi kontraŭas ĉiajn ajn detruojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Revolucioj estas la veraj tempoj de transformiĝo. Tiuj kiuj longe estis sendefendaj, subite ekhavas la dentojn. Per sia nombro ili rekompencas mankon de ĉasbesteco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiu ordono lasas en tiu, kiu estas devigita ĝin plenumi, dolorigan pikilon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Antaŭ ol kuraĝi ataki la lupojn, la ŝafoj atakas la leporojn. Antaŭ transformiĝo, kiu estas direktita kontraŭ la superuloj, oni ekstermas la malsuperulojn — la sendanĝerajn kaj nenocajn bestojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Multo el tio, kion oni povas observi sur surfaco de la revoluciaj eventoj, prezentiĝas forme de la persekutanta amaso. Oni kaptas apartajn homojn kaj kaptinte subigas al la kolektiva mortigo forme de juĝo aŭ tute sen ajna juĝo. Sed tio ne signifas, ke en tio konsistas la revolucio. Ĝi estas farata de ne persekutantaj amasoj, rapide atingantaj sian naturan celon. La transformiĝo, unufoje komenciĝinte, iras profunden. Ĉiu penas atingi tian staton, ke liberiĝi je la sidantaj en li pikiloj, kaj en ĉiu estas multege da ili. La amaso de la transformiĝo estas procezo, kaptanta la tutan socion, kaj eĉ se komence ĝi havas momentan sukceson, al la fino ĝi iras malrapide kaj malfacile. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri foiro] Amasoj da fruktoj estas la plej grava parto de la denseco, ĝia kerno. Komence kune kolektiĝis la aĵoj kaj nur poste, kiam ili jam videble ĉeestis, ĉirkaŭ ili kolektiĝis la homoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej fidinda kaj ofte la sola por la amaso ebleco konservi sin estas haveblo de la dua amaso, kun kiu ĝi estas komparata… Por formiĝo de la duamasa sistemo, kiel oni ankaŭ povas nomi tion, necesas sento de proksimuma egaleco de la fortoj de ambaŭ flankoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉe multaj popoloj la amaso de la mortintoj estas rezervujo, el kiu estas prenataj animoj por la novnaskitoj, do de la mortintoj dependas, ĉu la virinoj havos la infanojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la milito] …ĉiu flanko deziras iĝi pli granda amaso de la vivantoj. La malamiko ja estu pli granda amaso de la mortintoj… la milito ne estas vera milito, se ĝia celo ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikaj kadavroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La asiriaj reĝoj estis obseditaj je la pasio al piramidoj de la kapoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tio, ke la militoj povas daŭri tiom longe, ke ili daŭras eĉ se ili estas delonge malgajnitaj, estas klarigata per profundega bezono de la amaso konservi sin en la ekscita stato, ne disfali, resti la amaso. Tiu sento foje estas tiom forta, ke la homoj konscie preferas kune iri al la morto nur por ne agnoski la malvenkon, travivante pro tio disfalon de la propra amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉu respektiva flanko estas agresoro aŭ ne, ĝi ĉiam klopodas krei iluzion de la minaco rilate al si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Trarompiĝo de la milito estas unuavice trarompiĝo de du amasoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Emociiĝo kun kiu la homoj ekmarŝas al la milito estas klarigata de malkuraĝeco de la homo antaŭ vizaĝo de la morto. Unuope ili ne kuraĝas rigardi al ĝiaj okuloj. Ĝi estas pli facila duope, kiam du malamikoj, tiel dirite, ekzekutas unu la alian kaj ĝi estas tute ne la sama morto, kiam al ĝi iras miloj. La plej malbona kio povas okazi al la homo en la milito estas pereo kune kun la aliaj. Sed tio senigas de la morto unuope, kiun la homoj timas plej multe en la mondo.. Kaj ili ja ne kredas ke tiu plej malbona okazos. Ili opinias, ke eblas transdirekti, transigi al la aliaj pendantan super ili kolektivan kondamnon. Ilia mortotransigilo estas la malamiko kaj la sola, kio estas postulata de ili, estas avanci la malamikon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Deziro de la morto al alia efektive estas ĉie kaj por ĝin trovi ne necesas longe serĉi en la homa animo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Dum daŭras la milito, la amaso devas ekzisti, kaj se la homoj jam ne konsistigas la amason, la milito fakte finiĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasaj kristaloj mi nomas etajn kruelajn grupojn da homoj, kiuj havas klaran limon, altan stabilecon kaj servas por ekscitado de la amasoj. Gravas ke tiuj grupoj estas tuj videblaj, ĉiun el ili facilas kapti per unu rigardo. La unueco en ili pli gravas ol grandeco… La amasa kristalo estas stabila. Ĝi neniam ŝanĝiĝas je grandeco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La soldatoj kaj monaĥoj estas la plej gravaj formoj de la amasaj kristaloj. Uniformo ĉi tie klarigas, ke la anoj de la grupo-kristalo setliĝas kune: eĉ kiam ili aperas unuope, tamen estas konsciata strikta unueco, al kiu ili apartenas — monaĥejotrupo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la eksaj amasaj kristaloj] Apenaŭ eblas iu ajn granda politika ŝanĝo, ĉe kiu ne troviĝus tiaj eksiĝintaj grupoj. Estante galvanizitaj, ili agadas foje tiom brile kaj aktive, ke ŝajnas nova kaj danĝera fenomeno. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kolektivajn unuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …grava eco de la fajro: oni traktas ĝin kvazaŭ ĝi estas viva»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Inter danĝeraj ecoj de la amaso, kiujn ĉiuj substrekas, plej frue okulfrapas ĝia pasio pri ekbruligoj. Radikoj de tiu ĉi pasio troviĝas en la arbara incendio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Antaŭe la amaso fuĝis for de la fajro, nun la fajro akiris por ĝi grandegan altiran forton. Estas konata magia efiko de la incendio al la homamasoj… La amaso, tuj post kiam ĝi formiĝas, sentas fortegan internan vokon al ekbruligo de la fajro kaj uzado de ĝia altira forto por sia propra kreskado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri piromaniulino, farinta pli ol 20 ekbruligojn] Kiam oni akuzis ŝin aŭ kiam ŝi mem sin akuzis, ŝi ĝuis ke ĉiuj rigardas ŝin. Nome tion ĉi ŝi deziris: ŝi deziris iĝi la fajro, alloganta ĉiujn al si. Sekve ŝia ekbruligado havis duoblan karakteron. Unuavice ŝi strebis iĝi parto de la amaso, kontemplanta la fajron… Poste, kiam la fajro jam estis estingiĝanta kaj la amaso minacis malaperi, ŝi konservadis al ĝi la vivon, subite mem transformiĝante je la fajro. Tio estis tre simple: ŝi konfesis pri la ekbruligo. Kaj ju pli detala estis la rakonto, ju pli longe ŝi parolis, des pli longe oni ŝin rigardis, des pli longe ŝi mem estis la fajro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Manifestacioj en grandaj urboj similas al riveroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rivero estas la amaso en ĝia vanteco, la amaso montranta sin… ĝi estas simbolo de la malrapida amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …en la arbaro origine naskiĝis respektego. Ĝi igas la homon rigardi supren konsciante dankemon pro ĝia superanta kaj gardanta povo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Egalecon de la homoj antaŭ la morto oni ŝatas esprimi en la bildo de sekalo. Sed ĝi falas la tuta samtempe kaj pro tio memorigas tre konkretan morton — la morton en batalo, falĉantan tutan vicojn: la kampo kiel batalkampo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La standardoj estas la videbliĝinta vento. Ili estas eltranĉitaj nubopecoj, nur pli proksimaj kaj buntkoloraj, firme alkroĉitaj kaj konservantaj la formon. Sed ili vere disvolviĝas nur dum movado. La popoloj, kvazaŭ dezirante dividi la venton, ekuzas la standardojn por marki per ili aeron super si kiel sian posedaĵon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …la plej granda, nekaptebla per rigardo kaj nekalkulebla el la amasoj, konataj al la homaro, estas sablo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rikoltado estas ritma staplado de la amasoj kaj la festoj venas laŭe al tiu ĉi ritmo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Trezoro estas la amaso, de kiu nenio estas apartigata kaj kiu devas kreski. La apartenata al la posedanto, ĝi vokas aliajn posedantojn al rabado. Konateco, kiun ĝi kreas al sia mastro, alvokas al li danĝeron. La trezoroj naskis konfrontiĝojn kaj militojn, kaj multaj vivus pli longe, se ili havus malpli da trezoroj. Ofte pro tio oni devas teni ilin en sekreto. Specifaĵo de la trezoroj konsistas sekve en streĉiteco inter la brilo, kiun ili disvastigas, kaj mistero, kiu ilin gardas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri allogeco de la trezoroj] Pasio, kun kiu homoj altiriĝas al tiaj eblecoj, supozigas absolutan kredon je la konsistigantaj trezorojn unuojn. Pri la forto de tiu ĉi fido malfacilas ekhavi troan imagon. La homo mem identigas sin kun sia monunuo. Dubo pri ĝia valoro por li estas ofenda, ĝia malstabileco subfosas lian kredon je si mem. Falo de la monunuo tuŝas la homon proksime, li sentas propran humiliĝon. Kiam tiu ĉi procezo rapidiĝas kaj venas inflacio, la senvaloriĝintaj homoj formas amasajn strukturojn de tia speco, kiujn oni povas rekte kaj senpere identigi kun la amasoj de la fuĝo. Ju pli homoj perdas, des pli similas iliaj sortoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasaj kristaloj kaj la amaso en la nuntempa senco de la vorto devenas de iu origina unueco, kie ili ankoraŭ koincidis — de la grego. Ĉe malgrandaj triboj, migrantaj je grupoj po dek — dudek homoj, tio estas disvastiĝinta formo de la komuna ekscitiĝo. Por la grego estas karaktera neebleco de la kresko. Ĉirkaŭ ĝi estas malpleno, eblas aliĝi al neniu. La grego estas la grupo da ekscitiĝintaj homoj, sopirantaj ke ili multiĝu»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la grego, kiu de tempo al tempo elkreskas la grupo kaj plej trafe esprimas senton de ĝia unueco, aparta homo neniam malaperas komplete kiel tio okazas al la nuntempaj homoj en iu ajn amaso. Li ĉiam — iel ajn formiĝu konfiguracio de la grego, en dancojmarŝoj — troviĝas rande. Li estas ene kaj samtempe rande, rande kaj samtempe ene. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la grego] Kresko kaj denseco estas imitataj, egaleco kaj direktiĝo haveblas en realo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sed ĉar la grego konsistas el bonaj konatoj, en certa senco ĝi superas la amason, kapablan je senfina kresko: la grego, eĉ disŝirita per malamikaj cirkonstancoj, nepre kolektiĝos denove. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Al tio, kio estas nomata tribo, gento, klano, mi konscie kontraŭstarigas alian unuecon — la gregon. Ĉiuj tiuj konataj sociologiaj nocioj, kiom ajn ili estu gravaj per si mem, tamen estas statikaj. La grego inverse estas unuo de la 'ago, ĝi manifestiĝas konkrete. Je ĝi ja devas orientiĝi tiu, kiu esploras radikojn de la amasa konduto. Tio estas la plej antikva kaj plej limigita formo de la amaso en la homa socio: ĝi jam ekzistis kiam ankoraŭ ne ekzistis la amasoj en nia nuntempa kompreno»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La grego delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas. La plej natura kaj vera grego — tiu, de kiu fakte originas kaj kun kiu estas ligita nia vorto mem estas la grego kiu ĉasas…. la ĉasanta grego transiras al la stato de la dividanta grego… La dua formo, havanta multe da komuna kun la ĉasanta grego kaj ligita al ĝi per multe da transiroj, estas la milita grego…. Laŭ difiniteco de la objekto de la mortigo ĝi proksimas al la ĉasanta grego. La tria formo estas la priploranta grego…. En la kvara formo mi arigas aron da fenomenoj, kiuj malgraŭ ĉiuj malsamaĵoj havas ion komunan, nome: deziron de kresko. La multigantaj aŭ obligantaj gregoj formiĝas speciale cele al multigo de nombro same de la homoj en la grupo, kaj estaĵoj, per kiuj la grupo vivas, do de la plantoj aŭ la bestoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La germana meute — “grego” — devenas de la mezlatina movita, signifanta “movado”. La estiĝinta el ĝi malnovfranca meute havas duoblan sencon: ĝi povas signifi same “ribelo”, “insurekcio” aŭ “ĉasado”. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Leĝo de dividado estas la plej antikva leĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la priploranta grego en indiana tribo] Kiam iĝas klare, ke la homo mortos, la ploro jam estas nedetenebla. La grego ekfuriozas: ĝi longe atendis tiun eblecon kaj nun ne permesos al sia viktimo forgliti. Nekutima povo, kun kiu ĝi atakas la objekton de sia priplorado determinas definitive lian sorton. Malfacilas supozi, ke grava malsanulo, tiel traktata, povos resaniĝi… La kutima por ni regulo laŭ kiu la mortanton necesas lasi je trankvilo, estas tute nekomprenebla por tiuj ĉi homoj, kolektiĝintaj kune por la komuna ekscitiĝo… Ĉar li mem ne povas stari inter ili, ili kuŝiĝas al li… Ili kvazaŭ volas morti kune kun li… Eble pli ĝuste estus diri, ke ili volas egaliĝi kun li. Ili tamen ne planas morti efektive… Tamen al ĝi propras ankaŭ forpuŝado de la mortinto, kiam li estas jam morta… Li iĝis danĝera, ĉar li jam foriris. Li povas ekvenĝi al la vivantoj, kaj komencos venĝi al ili pro tio, ke li estas morta. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Danke al detruado de ĉio apartigita, kio egalas al memrealigado de la grego, ĝi konservas sin… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la prahistoriaj homoj] Neceso esti en pli granda kvanto, aparteni al pli granda grupo estis sentata malkviete kaj insiste… Malmultnombreco — jen kio estas la malfortaĵo de la homo… Ne dubeblas, ke la homo, tuj post kiam li iĝis tio, ekdeziris ke li multiĝu. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La homo el totemo de la moskitoj deziras ke lia gento estu same multnombra kiel la moskitoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tiu ĉi rito de la komuna manĝado kaj digestado estas la komunio. Al ĝi oni donas specialan sencon: ĝi devas okazi tiel, ke la manĝata besto sentu estimon al si. Ĝi ja devos reveni kaj venigi siajn gefratojn. La ostojn oni ne disbatas, sed zorgeme elprenas. Se ĉio estas farata ĝuste, kiel decas, ili denove vestiĝos je karno, la besto resurektos kaj oni povos denove ĉasi ĝin. Se ja oni kondutos malĝuste kaj la besto sentos sin ofendita, ĝi malaperos por ĉiam, forkuros kune kun siaj gefratoj, ne renkontiĝos al la homo, inter la homoj komenciĝos malsato. Dum iuj festoj oni penas ŝajnigi, kvazaŭ la manĝata besto mem tion ĉeestas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la komuna manĝado] …la ĉasanta grego transiras al la multiganta»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la superaj religioj en la komunio estas enplektita nova motivo — la ideo de multiĝo de la kredantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La besto, solene manĝata de la ĉasisto, devas vivi denove, ĝi resurektos kaj denove ebligos ĉasi sin. Tia resurekto en la superaj komunioj iĝas la plej grava celo, nur anstataŭ la besto ĉi tie estas manĝata la korpo de dio, kaj lian resurekton la kredantoj almezuras al si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ekstera grego, kiu manifestiĝas pli klare kaj pro tio facile priskribeblas, strebas al celo, troviĝanta ekster ĝi mem. Ĝi faras longan vojon. Ĝiaj movoj estas rapidigitaj, se kompari ilin kun la movoj en la normala vivo. Tio signifas ke la ĉasanta kaj la milita gregoj estas la eksteraj gregoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La interna grego havas ion similan al la koncentra strukturo. Tiel, ĝi formiĝas ĉirkaŭ la sepultota mortinto. Ĝia tasko konsistas ne je ion aŭ iun atingi, sed je ion deteni… La multiganta grego ankaŭ estas la interna grego. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Grandan signifon havas transiro de la ekstera al la interna grego dum la komunio. Manĝante la mortigitan en ĉasado beston, kun respektego konsciante ke io de ĝi nun estas en ĉiu partoprenanto, la grego interniĝas. Nun oni povas atendi la resurekton kaj unuavice propran multiĝon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La kvieta grego estas la grego en la stato de atendado… Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al religioj, kie haveblas kredo je la transa mondo. Do ekzistas homoj, kiuj sian propran vivon uzas kiel rimedon garantii pli bonan postmortan ekzistadon. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la komunio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La gregoj estas senŝanĝe kaj terure konstantaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En sia malkaŝa formo la grego montriĝas ankaŭ hodiaŭ en ĉiu kazo de linĉo. Tio nomiĝas la juĝo de Linĉo; uzado de la vorto “juĝo” ĉi tie estas same senhonta kiel la afero mem, ja paroli necesas pri likvido de ĉia juĝo. La akuzito ne estas konsiderata homo. Onu murdas lin kvazaŭ beston, ignorante ĉiujn homajn formojn… Kruelecon, kiun oni ĉe tio permesas al si, oni povas klarigi nur per tio, ke oni ne povas lin manĝi. Eble ili pro tio konsideras sin homoj, ke ili ne enpikas en lin la dentojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La historio pri la ĉasanta grego, kiu iras kontraŭ specifa besto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta mondo. Ĝi finiĝas per plorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la priploranta grego. Tiu transformiĝo formas la koron de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj religioj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri indiĝena danco] Ĉeno da homoj, irantaj anservice, bildigas vagadon… Rotaciado au moviĝado laŭ cirklo en la danco reprezentas fortikaĵon, starigatan por defendo de tio, kio okazas interne de la cirklo. La okaznta interne apartiĝas de ĉio fremda, kio troviĝas ekstere. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Transformiĝo de la gregoj estas rimarkinda procezo. Ĝi okazas ĉie kaj troveblas en diversaj sferoj de la homa agado. Sen ekzakta scio pri ĝi tute ne eblas kompreni kiujn ajn sociajn procezojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …ekzistas religioj de la ĉasado kaj milito, multiĝo kaj ploro»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la puebloj] La pluvo kaj la rizo faris ilin pacaj homoj, ilia vivo pasas en la rondo de propraj infanoj kaj prauloj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La interna aŭ idea dinamiko de la milito origine aspektas tiel: el la priploranta grego, kolektiĝinta ĉirkaŭ la mortinto, formiĝas la milita grego, kiu venĝas lin. El la triumfa milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo.
Nome la unua mortinto vekas en ĉiuj aliaj senton de alproksimiĝanta minaco. Signifon de la unua motinto ĉe komenco de la militoj malfacilas supertaksi. La regantoj, dezirantaj komenci la militon, bone scias, ke necesas nepre eltrovi aŭ krei la unuan mortinton. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La malamiko estas venkita, la minaco unuiginta la popolon forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La milita grego disfalas por rabado, simile al tio kiel tio okazas al la ĉasanta grego dum dividado de la predo… Tamen danĝero de kompleta disfalo de la armeo ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis festado de la venko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej granda socia evento ĉe la romianoj estis la triumfo. Por ĝi venis la tuta popolo. Sed kiam la imperio atingis la pinton de la povo kaj jam mankis io por senfine konkeri, estis establita la venko per si mem, okazinta periode laŭ kalendaro. Sur areno antaŭ okuloj de la homaj amasoj okazis bataloj, senaj je ĉia politika senco, sed ne senaj je la senco: la senco konsistis en veki kaj subteni en la popolo senton de la venko. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉe la historiaj nacioj de tia speco la milito iĝis la sola rimedo de multiĝo. Ĉu temas pri rabado de la aĵoj necesaj por la vivo, aŭ pelado de loĝantoj je sklaveco — ĉiuj aliaj, pli toleremaj formoj de la multiĝo estis forĵetitaj kaj ekkonsideritaj maldignaj. Formiĝis io simile al la ŝtata milita religio, celanta al la rapida multiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉe la kredantaj mahometanoj haveblas kvar pretekstoj kolektiĝi kune.

1. Kelkfoje tage ili kolektiĝas por la preĝo, al kiu ilin volas voĉo, aŭdiĝanta de alteco. Tuj formiĝas etaj ritmaj grupoj, kiujn oni povas marki kiel la preĝajn gregojn. Ĉiu movo estas strikte preskribita kaj definitive orientita, nome direkte al Mekko. Unufoje semajne, dum la festo de vendredo, la gregoj transformiĝas je la amasoj.
2. Ili kolektiĝas por la |sankta milito kontraŭ nekredantoj.
3. Ili kolektiĝas en Mekko dum la granda pilgrimado.

4. Ili kolektiĝas dum la Terura Juĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Al ĉiuj kiuj aliĝas al priplorado okazas la sama: la ĉasanta aŭ persekutanta grego, transformiĝinte je la pripolorantan gregon, seniĝas je la peko. La homoj ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras karnon de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per turmentado de malfortaj estaĵoj. En iliaj okuloj speguliĝas paliĝantaj okuloj de la viktimo kaj ĝia lasta krio, kiun ili ĝuis, neforigeble gravuriĝas en iliaj animoj. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn korpojn, ili nutras mallumon ene de si. Tamen la timo kaj la kulpo kreskas nedetenble kaj ili mem ne konscinate tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia tempo, kiom ajn ili faru malbonon — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu suferas. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi liberigas ilin de la kulpo pri la morto de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la venĝon. Do la religioj de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej grava el la religioj de la priprolo estas kristanismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La vera drameca reprezentado de la suferoj de Ĥusejn establiĝis kiel regula solenaĵo nur en la unua duono de la deknaŭa jarcento»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri Aŝuro] Pli granda koncentriĝo je la ploro ne ekzistas en iu ajn alia kredo. La ploro ĉi tie estas la plej supera religia merito, multoble pli grava ol iu ajn alia bona ago. Sufiĉe pravigeblas ĉi-kaze paroli pri la religio de la ploro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉe senpartia observado en katolikismo tuj trafas la okulojn malrapideco kaj trankvileco, kaj ankaŭ larĝeco. Ĝi pretendas je tio, ke en ĝi sufiĉos spaco por ĉiuj kaj tio estas la ĉefa pretendo, enhaviĝanta jam en ĝia nomo mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la Katolika Eklezio] Sur la tero ankoraŭ ne ekzistis la ŝtato, kiu scius regi la amason per tiom diversaj metodoj. Kompare al la eklezio ĉiuj regantoj aspektas etaj diletantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la Katolika Eklezio] La diversaj rimedoj estas aplikataj por preventi ligojn inter la kredantoj mem. La kredantoj ne edifas unu al alia; la vorto de la ordinara kredanto estas sena je sankteco. Ĉio, pri kio li rajtas esperi, kio povas senigi lin je multnombraj ŝarĝoj, venas el pli alta instanco; kio ankoraŭ estas al li ne klarigita, tion li simple ne komprenas»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la Katolika Eklezio] Se observi tiujn, kiuj atendas komunion, ne eblas ne rimarki, ke ĉiu estas okupita nur per si mem. Tiuj kiuj iras antaŭ li kaj post li, estas por li pli indiferentaj ol ĉiu, kun kiu li komunikas dum la kutima vivo, kvankam ligo kun tiu lasta estas sufiĉe malforta. La komunio ligas la komuniantan kun la eklezio, kiu estas nevidebla kaj grandega; ĝi apartigas lin de la ĉeestantoj. La komuniantoj same malgrande sentas sin unu korpo kiel unu grupo da homo, kiuj trovis trezoron kaj tuj dividis ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la Katolika Eklezio] …ĉio, kion deziras montri la eklezio, ĝi montras malrapide. La impresa ekzemplo de tio povas esti procesioj… La procesio spegulas la eklezian hierarkion. Ĉiu marŝas en vestaro digna al lia rango, ne eblas erari kaj akcepti lin ne je tiu, kiun li reprezentas. La benon oni atendas de tiuj, kiuj rajtas beni. Jam tiu ĉi apartigado de la procesio malhelpas vekiĝon en la spektanto de la sentoj, proksimaj al la stato de la amaso»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la Katolika Eklezio] Al la amasaj kristaloj apartenas monaĥejoj kaj ordenoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la festo de Resurekto en Jerusalemo] La priploranta grego, kiu kuniĝas ĉirkaŭ la tombo de Sinjoro kaj priploras lian morton, transformiĝas je la grego venka. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La fajro ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa simbolo de la venko… Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas kandelon de la paska fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili kredas. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la nacioj kaj iliaj reprezentantoj] La unueco, al kiu li vere sentas sin ligita, estas ĉiam amasoamasa simbolo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La anglo vidas sin kapitano sur ŝipo, ĉirkaŭita de malgranda grupo da homoj, kaj ĉirkaŭ li kaj sub limaro. Fakte li estas sola: la kapitano estas izolita de la teamo. La maro estas regebla de li — kaj tio plej gravas… La kurso, kiun li sekvas, estas ordono, kiun li faras al la maro kaj nur ĝia peranta perceptado fare de la teamo malhelpas ekvidi tiun fakton, ke nome la maro devas subiĝi. La kapitano difinas la celon kaj la maro en sia viva maniero transportas lin tien, kvankam ne sen ŝtormoj kaj aliaj elmontroj de la karaktero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En sia hejma vivo la anglo serĉas tion, kio mankas al li en la maro: la ĉefa en ĝi estas stabileco kaj sekureco. Ĉiu havas sian lokon, kiun ne eblas forlasi malgraŭ iuj ajn transformiĝoj; se la anglo ĝin forlasis, do li foriris al la maro. Humoro de ĉiu estas same stabila kiel lia domo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La angloj okupis por si la insulon, sed ne la maron ĉirkaŭ ĝi. La maro subiĝas nur al la ŝipoj de la angloj, ordonas al la maro la kapitano. La nederlandano ja teron, sur kiu li vivas, devas unue batalpreni de la maro. Ĝi kuŝas tiom malalte, ke ĝin necesas ŝirmi de la maro per digoj. Por la nederlandano la digo estas la komenco kaj la fino de lia nacia vivo. Amaso de la viroj mem iĝas simila al la digo: unuiĝinte ĝi povas bari la vojon al la maro… Pri la digoj oni esperas je la paca tempo, sed se oni devas detrui ilin pro atako de la malamikoj, ilia povo transiras al la viroj, kiuj rekonstruas ilin post la milito. En ilia imago la digo vivas ĝis ĝi iĝos reala. Per tia rimarkinda kaj malkutima maniero en la tempoj de la seriozaj ekzamenoj la nederlandanoj portas en si limon, apartigantan ilin de la maro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasa simbolo de la germanoj estis la armeo. Sed tio estis pli ol la armeo — tio estis marŝanta arbaro. En neniu el la nuntempaj landoj sento de la arbaro konserviĝis tiom vive kiel en Germanio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la milita vivo, al la germano lumis per la komforto kaj fajretoj de la arbaro. Ĉi tie li ne timas, ĉi tie li estas en sekureco inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la arboj li prenis kiel sian kutimon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Influon de la frua arbara romantiko al la germano ne decas subtaksi. Li ensorbis ĝin el centoj da poemoj kaj kantoj, kaj la arbaro, kiu en ili aperas, ofte estis nomata la “germana”. La anglo ŝatas vidi sin en la maro, la germano ŝatas vidi sin en la arbaro — malfacilas pli koncize esprimi diferencojn en ilia nacia sento»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasa simbolo de la francoj de la nova deveno estas ilia revolucio. La feston oni festas ĉiujare. Ĝi iĝis la vera festo de la nacia solenado. La 14-an de julio la nekonataj homoj povas danci unu kun alia surstrate. La popolo, kiu havas liberecon, egalecon kaj fratecon same malmulte kiel la aliaj popoloj, prezentas la aferon tiel, kvazaŭ nome ĝi ilin havas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ankoraŭ unu aŭ du generaciojn antaŭe al la vortorevolucio” ĉiu aldonus la “franca”. La revolucio diferencigis la francojn en la okuloj de la tuta mondo, tio estis ilia nacia specifaĵo, tio per kio ili distingiĝis. Poste la rusoj kun ilia revolucio faris senteblan vundon al la nacia memkonscio de la francoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La nacia unueco de Svislando estas nediskutebla. Patriotismo de la svisoj estas pli forta ol ĉe multaj popoloj, parolantaj en unu lingvo… Cetere ili havas la komunan amasan simbolon, ĉiam starantan antaŭ la okuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la naciaj simboloj: la montoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan korpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la lando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La defendoplanoj de Svislando dum la du pasintaj militoj interese spegulis tiun ĉi sinidentigon de la nacio kun la Alpo-montaro. Ĉiujn fruktodonajn valojn, urbojn, produktejojn kaze de malamika invado oni planis fordoni. La armeo devintus retiriĝi profunden de la montoj kaj ti ekbatali. La popolo kaj la tero estis oferataj. Sed la armeo en la montoj plu reprezentus Svislandon: la amasa simbolo de la nacio transformiĝus je la lando mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Alpinistoj el plej malproksimaj landoj similas al la kredantaj svisoj: iliaj armeoj dissemitaj tra la mondo post servi periode mallongan meson al la montoj la tutan restan tempon konservas senton de fideleco al Svislando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Se la anglo vidas sin kapitano, do la hispanomatadoro. Anstataŭ la maro, kiu subiĝas al la kapitano, la matadoro havas propran obeantan ĝin amason. La besto, kiun li devas mortigi laŭe al la noblaj reguloj de sia arto, estas malica monstro el antikvaj legendoj. Li ne povas montri timon, memregado por li estas ĉio. La plej etan lian movon vidas kaj juĝas miloj. Tio estas konserviĝinta romia areno, nur bovoluktanto transformiĝis ĉi tie je la noba kavaliro. Li eliras kontraŭ la besto sola. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la judoj] …inter la antikvaj popoloj ili estas la sola, kiu tiom longe vagadas. Al ili estis donite plej multe da tempo por senspura malapero kaj tamen ili ekzistas kaj ili pli multas ol iam ajn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasa simbolo de la unuiĝinta germana nacio, kia ĝi formiĝis post la franca milito en 1870-1871 estis kaj restis la armeo. La armeo estis objekto de la nacia fiero de la germanoj; malmultaj sukcesis eviti influon de tiu simbolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germanan armeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun nececis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — virovirino, infanomaljunulo, soldatocivilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri Germanio post la Versajla traktato] Malpermeso de la armeo estis kiel malpermeso de la religio. La kredo de la patroj estis ofendita, restarigi ĝin estas sankta devo de ĉiu viro. Sur tiun ĉi vundon falis la vorto “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Oni povas diri, ke en niaj nuntempaj civilizoj, krom la militoj kaj la revolucioj, ekzistas nenio, kion oni povus kompari kun inflacio laŭ ĝiaj longdaŭraj sekvoj. La ŝokoj, kiujn ĝi estigas, estas tiom profundaj, ke pri ili oni preferas silenti aŭ forgesi. Kaj povas esti, oni simple timas agnoski ĉe la mono, kies valoron la homoj mem artefarite difinas, amasoforman efikon, kiu grave superas ilian originan destinon kaj kaŝas en si ion mallogikan kaj senfine hontindan»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Inflacion oni povas nomi la sorĉistina sabatorgio de senvaloriĝo, kie la homoj kaj la monunuo je specifa maniero unuiĝis unu al alia. Unu prezentiĝas anstataŭ la alia, la homo sentas sin same malbone kiel la mono, kiu fartas ĉiam pli malbone; kaj ĉiuj kune homoj estas kondamnitaj je tiu aĉa mono, kaj same ĉiuj kune sentas propran neplenvalorecon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri inflacio Sed ankaŭ la amaso entute ne forgesas sian senvaloriĝon: la homoj, subiĝintaj al la senvalorigo, ekserĉas iun, kiu estas eĉ malpli signifa ol ili mem, kiun ili povus neglekti kiel oni neglektis ilin mem. Ne sufiĉas aliĝi al tiu neglekto tie, kie ĝi jam haveblas, konservante ĝin je la sama nivelo kiel ĝi ekzistis antaŭe. Aperis bezono pri dinamika procezo de la humiligo: la objekton necesas trakti tiel, ke ĝi signifu ĉiam malpli kaj malpli, kiel la monunuo dum la inflacio, por ke finfine transformi ĝin je kompleta nenio. Poste oni povos forĵeti ĝin kiel malnovan paperon aŭ fordoni por reciklado.
Kiel objekton por kontentigo de tiu ĉi bezono dum la inflacio en Germanio Hitlero elektis la judojn. Ili estis kvazaŭ kreitaj por tio: ili havas aferojn pri mono, ili bone oirentiĝas pri translokado de la monamasoj kaj ŝanceliĝoj de la kurzoj, ili estas bonŝancaj spekulantoj, ili amasiĝis en la borsoj, kie ilia tuta konduto kaj aspekto tiom draste kontrastas kun la armea idealo de la germanoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rilate la judojn nacional-socialismo ekzakte reproduktis procezon de la inflacio. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn homojn, aljuĝante al ili malamikajn intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je lokustoj, kiujn eblas senpune ekstermi milionope. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri Usono] En la dupartia sistemo de la nuntempa parlamentismo estas vaste uzata psikologia strukturo de la batalantaj armeoj… La parlamenta voĉdonado konsistas en nenio alia kiel en eltrovado ĉi tie, surloke de la rilatumo de la fortoj de ambaŭ grupoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Neniu neniam efektive kredis ke vidpunkto de plejmulto, venkinta dum voĉdonado, samtempe estas la plej racia»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Egaleco de la deputitoj, tio kio faras ilin amaso, konsistas en ilia imuneco. Ĉi tie inter la partioj mankas diferenco. La parlamenta sistemo funkcias dum estas garantiita la imuneco. Ĝi disfalas se en ĝi aperas la homo, kapabla kalkuli pri la morto de iu el anoj de la komunumo. Ekzistas nenio pli danĝera ol vidi la mortinton inter tiuj ĉi vivantoj. La milito pro tio estas milito, ke eltrovadon de la rilatumo de la fortoj partoprenas la mortintoj. La parlamento pro tio estas la parlamento, ke ĝi ekskludas la mortintojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri voĉdonado en parlamento] Ĝi ĉiam kaj ĉie estas decida momento. Ĝi difinas iron de la historio kaj en ĝi ĉiam diskutas du nombroj, pli granda el kiuj metas sindevigojn sur ĉiujn partoprenintajn en la voĉdono. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kvankam imuneco de la elektanto estas ne tiom grava kiel imuneco de la balotilo, metata de li en voĉdonujon kaj enhavanta nomon de lia elektito. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la baloto] Festeco de ĉiuj ĉi aranĝoj estas kaŭzita de la rifuzo apliki morton kiel decidilon. Ĉiu donita balotilo ĉi tie kvazaŭ prokrastigas la morton. Tio, sur kio ĝi povus efiki, tio estas la forto de la malamiko, estas difinata per la nombro de donitaj voĉoj. Se iu ludas pri ciferoj, kaŝas ilin aŭ falsas, do, mem ne suspektante tion, li enlasas la morton reen. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La deputito estas la koncentrita elektinto: tiuj apartaj momentoj de la tempo, kiam la elektinto ekzistas per si mem, en la deputito estas unuigitaj. Li servas por voĉdoni ofte. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« De agnosko de neceso de dividado komenciĝas justeco. La regulo de justeco estas la unua leĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Orgojlo de la produktado klarigeblas per ĝia deveno de la multiganta grego»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Super ĉiuj bestoj, bredataj de la homo, pendas lia mortkondamno. Ĝia plenumo foje — ofte eĉ por longe — estas prokrastata, sed malkondamno okazas neniam. Tiel la homo propran morton, pri kiu li bone scias, senpune transigas al siaj bestoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« El la forto de ĉasisto naskiĝas la potenco de paŝtisto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉirkaŭiri la morton, forkliniĝi de ĝi — tio estas la plej antikva kaj obstina strebo de ĉiuj regantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Post ŝteliro kaj salto… sekvas la unua tuŝo. Tio estas verŝajne la plej terura por la viktimo momento… Tuŝsenso ja estas aŭguranto de la gusto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La tuŝo vekas niajn malnovajn timojn, ni revas pri la tuŝo, ĝin priskribas poetoj, kaj la civilizita vivo ĝenerale estas nenio alia ol la peno eviti ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La senrevena tuŝo, kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia socia vivo enkorpiĝis je aresto… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas kaptado… Ujo de la fleksita manplato ĉi tie estas aŭguro de la faŭkostomako, kiu definitive englutos la predon. Ĉe multaj bestoj ne la mano kaj nek ungegoj, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la homoj la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla simbolo de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj lingvoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ion mikroskopan, kion ne eblas trakti serioze — la insekton — oni dispremas ĉar la homo alikaze ne komprenos, ĉu li sukcesis mortigi ĝin. La homa mano ne povas formi por tio sufiĉe mallarĝan ujon. Tamen krom tio ke la homo volas ekstermi la turmentanton, kaj ankaŭ scii, ĉu ĝuste li estas ekstermita, tia konduto rilate muŝonpulon montras ion plian: disdegnon rilate la absolute sendefendan estaĵon, starantan en tute alia nivelo de la fortoj kaj grandeco, al la estaĵo, kun kiu nenio ligas nin, kun kiu ni neniam iĝos kompareblaj, kiun ni neniam timos, krom se ĝi subite aperos en giganta amaso. La ekstermado de tiu plej etaj estasĵo estas la unusola perfortaĵo, kiu eĉ en ni restas tute senpuna. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiam mi diras al iu: “Mi dispremos vin per nudaj manoj”, do mi esprimas per tio la plej profundajn malestimon kaj disdegnon. Mi kvazaŭ diras: “Vi estas insekto. Vi por mi signifas nenion. Vi por neniu ion signifas. Oni povas vin senpune ekstermi. Neniu tion rimarkos. Neniu pri tio rememoros. Kaj ankaŭ mi”. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rimarkindas kian estimon havas kaptopremo. Funkcioj de la mano estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la potenco. La plej alta rango de la vortoj kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la superstiĉa timo kun kiu traktas la homoj la ĉasfelisojn — tigrojn kaj leonojn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan impreson — ĉiuj reĝoj volonte vidas sin leonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La sorĉitaj per majesteco de la kaptado, homoj foje forgesas pri tio, kio okazas paralele: pli grandan potencon havas tiu, kiu ne donas sin kapti. Ĉiuj liberaj spacoj, kiujn kreas ĉirkaŭ si la reganto, servas nome por tiu ĉi dua celo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej grava instrumento de la potenco, per kiu estas provizita la homo, kaj ankaŭ multaj bestoj, estas la dentoj. Ilia ordiĝo laŭvice, brilo kaj glimo elstarigas ilin el ĉio alia, kio apartenas al la korpo kaj estas uzata praktike. Oni povas ilin nomi la unua vico el ĉiuj konataj: tio estas vico, kaŝanta en si minacon, kiu estas esprimita eĉ se ne ĉiam, do ĉiam kiam la buŝo estas malfermita, do tre ofte. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la dentoj] Laŭ sia naturo ili estas io meza inter denaska korpoparto kaj ilo. Tio ke ili povas elfali aŭ esti elbatitaj, eĉ pli proksimigas ilin al la ilo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Salto de la ŝtono al la metalo estis decida rilate kreskon de glateco. Kiom ajn estu ŝlifata la ŝtono, tamen la glavo — unue bronza, poste fera — estas eĉ pli glata. Metalo povas esti pli glata ol ĉio alia — jen kio en ĝi allogas kaj subaĉetas… Manio de glateco en la nuntempa vivo disvastiĝis eĉ en tiaj sferoj, kie antaŭe oni evitis glatecon… Ĉiuj parolas pri funkcieco, klareco, utileco, sed efektive regas glateco kaj kaŝe enhavanta en ĝi prestiĝo de la potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La dentoj estas la armitaj gardantoj de la buŝo. Spaco de la buŝo estas malvasta — tio estas prabildo de ĉiuj malliberejoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiam la faŭkoj kaj drakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — la malliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nuraj turmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La infero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la dentoj konkeris la mondon, vere glataj estas muroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj fenestretoj por lumo. Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tiu kiu volas regi super la homoj, strebas ilin humiligi: senigi je la ebleco de rezistado kaj je ĉiuj rajtoj, malgrandigi ilin antaŭ si ĝis la nivelo de la bestoj. Li ja uzas ilin kiel bestojn; kvankam al ili li tion ne sciigas, en si li tute klare konscias, kiom malmulte ili por li signifas; kaj en konversacioj kun proksimuloj la homoj por li ĉiam estas ŝafojbrutoj. Lia fina celo ĉiam estas la sama — engluti ilin kaj elsuĉi… Erari pri tio, ĉu li nutras ilin aŭ manĝas estas tre facile ekde kiam la homoj ekbredis la bestojn, kiujn ili ne mortigas aŭ mortigas ne tuj, sed uzas ankaŭ por la aliaj celoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Nenio apartenas al la homo tiom komplete kiel tio, kio iĝis ekskrementoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ekskrementoj, restantaj post ĉiuj, esprimas nian sangopekon. Laŭ ili oni povas ekscii, kiun ni mortigis. Tio estas koncentrita sumo de la pruvoj kontraŭ ni. Ili odoraĉas kaj vokas la ĉielon kiel nia ĉiutaga, senhalta kaj senĉesa peko. Gravas, ke la homo klopodas esti kun ili sola. Li malpleniĝas en speciale por tio destinitaj ĉambroj; momento de eliĝo estas la plej intima momento en la vivo, nur kun siaj ekskrementoj la homo estas vere sola. Estas klare, ke li hezitas sin mem. Tio estas origina sigelo de la potenca procezo de digestado, kiu okazis sekrete kaj restus sekreto, se ne ekzistus tiu ĉi sigelo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La mano ŝuldas sian estiĝon al la vivo sur arboj. Ĝia unua signo estas apartigo de la dikfingro… Danke al tio iĝis ebla moviĝi laŭ arboj en iu ajn direkto; je ekzemplo de la simioj videblas por kio necesas la mano. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Eĉ la superaj simioj, revenintaj de sur la arboj surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la manoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la komerco. Ĝi konsistas en tio, ke la homo, ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la aĵon, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi tuŝis ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en komerco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiam branĉo submane rompiĝis, aperis bastono… Same kiel rektomarŝado ĝis nun ne perdis sian patoson, ankaŭ la bastono malgraŭ ĉiuj siaj transformiĝoj ne iĝis simple teda aĵo: kiel sorĉa bastono aŭ kiel sceptro ĝi restis atributo de du plej gravaj formoj de la potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La vera grandeco de la manoj estas en ilia pacienco Malrapidaj, trankvilaj agoj de la manoj kreis la mondon, en kiu ni volas vivi. En la komenco de la Biblio kiel kreinto estas nomita la potisto, kies manoj formas argilon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri fingrumado] Sen ĝi ni neniam lernus formi, neniam — kudri kaj neniam — karesi. De ĝi komenciĝas la vera vivo de la mano. Sen observado de konfiguracioj, kiujn formas ĉe tio la fingroj kaj kiuj poiomete devis gravuriĝi en la serĉanto, ni eble neniam lernus marki la aĵojn per signoj, do ne akirus la lingvon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La mano, ĉerpanta akvon, estas la unua ujo. La interkroĉitaj fingroj de ambaŭ manoj formis la unuan korbon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Inklinon al la detruado ĉe la simioj kaj ĉe la homo oni povas trakti kiel ekzercon pri firmeco de la manoj kaj fingroj… Do, la manoj havas propran inklinon al la detruado, ne ligitan senpere kun ĉasado kaj murdo. Ĝi havas pure mekanikan naturon kaj trovis sian evoluon en mekanismaj inventoj. Ĝi iĝis speciale danĝera nome pro sia senkulpeco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne nur la mano kiel tuto iĝis ekzemplo kaj instigilo de la evoluo. Interalie la fingroj, speciale la montrofingro, akiris gravan signifon. La fingro juniĝis ĉe la fino kaj armiĝis per ungo; komence ĝi donis aktivan senton de pikado. El ĝi evoluis ponardo — tio estas longigita kaj akrigita fingro. El krucado de la birdo kaj la fingro estiĝis sago… la akrigita bastono transformiĝis je lanco: la mano, finiĝanta per unusola fingro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej superan estimon ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de mortigado. Tio, kio povis mortigi, naskis timon, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. Ĉiuj propraj al la mano kapabloj de la pacienco donis al tiuj, kiuj koncentriĝis je ili kaj ekzercis ilin, nenion krom sklaviĝo. Venkis ja tiuj, kiuj orientiĝis je la mortigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉio kio estas manĝata, estas objekto de la potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne diskuteblas certa estimo kiun sentas unu al alia, kiuj manĝas kune. Ĝi esprimiĝas unuavice en tio, ke ili dividas la manĝon…. ilia reciproka estimo signifas ankaŭ ke ili ne manĝos unu la alian»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej intensa familia vivo estas tie, kie la familio plej ofte manĝas kune… invito al tia tablo praktike egalas al akcepto en la familio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Patrino estas tiu, kiu donas kiel nutraĵon propran korpon. Ŝi nutras la bebon en si kaj poste donas al li sian lakton»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ellaborita ĉi tie imago pri la digestado kiel la centra procezo de la potenco estas ĝusta ankaŭ rilate la patrinon; nur ĉe ŝi tiu ĉi procezo distribuiĝas je pli ol unu korpo, kaj tiu fakto, ke nova korpo pri kies nutrado ŝi zorgas, estas apartigita de ŝia propra, nur donas al la procezo entute klarecon kaj videblecon. La potenco de la patrino super la bebo en la fruaj etapoj de lia evoluo estas absoluta kaj ne nur pro tio, ke de ŝi komplete dependas lia vivo, sed ankaŭ ĉar ŝi sentas fortegan deziron senĉese uzi tiun potencon. Koncentriĝo de la strebo domini je tiom eta estaĵo donas al ŝi senton de superpotenco, kiu eblas en neniu el la aliaj normalaj interpersonaj homaj rilatoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Por la patrino la bebo kunigas en si ecojn de la planto kaj la besto… La bebo kreskas kiel grajno sub la manoj de la patrino, kiel hejma besto li plenumas tion, kion ŝi ordonas… Ne ekzstas pli intensa formo de la potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …la familio el du anoj estas la plej kompatinda verko de la homaro. Sed eĉ kiam infanoj haveblas, ili ofte estas nura ŝirmilo, ŝirmanta la plej senhontan egoismon. Oni ŝparas “por siaj infanoj”, lasante la aliajn malsati. Efektive oni konservas, dum oni vivas, por si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Manko de la dentoj kreas mizeran aspekton; ne montri haveblajn dentojn estas kvazaŭ signo de asketismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La rido estas konsiderata vulgara, ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la buŝo kaj montriĝas la dentoj. Evidente ĝi devenas de ĝojo pro ĉasado de predomanĝaĵo, kiu ŝajnas senduba. Falinta homo memorigas al la alia beston, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al kaptilo. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la viktimo: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. La homo ne ridus se li intencus daŭrigi la bildigitan supre naturan procezon kaj efektive manĝi la predon. La homo ridas anstataŭ ĝin manĝi. La manĝo, kiu ne iĝis manĝo, — jen kio kaŭzis la ridon: neatendita sento de supereco, kiel rimarkis jam Hobbes. Sed li nur ne aldonis, ke tiu sento nur tiam transformiĝas je la rido, kiam sekvoj de tiu ĉi supereco restas nerealigitaj. La Hobbes-a kompreno de la rido haltas duonvoje al la vero: la propre “bestan” devenon de la rido li ne ekvidis, eble pro tio, ke la bestoj ne ridas. Sed la bestoj ankaŭ ne rezignas je manĝaĵo kiu estas en ilia atingopovo, kiam ili deziras ĝin. Kaj nur la homo lernis anstataŭigi la kompletan procezon de manĝado per la simbola ago. Ŝajnas ke elirantaj el diafragmo kaj karakteraj por la rido movoj anstataŭigas aron da ĉiuj englutaj korpomovoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La momento de postvivado estas la momento de la potenco. Teruro pro la sento de la morto transformiĝas je kontento pro tio, ke mortas ne vi, sed alia. Li kuŝas kaj vi staras. Kvazaŭ vi trafis la malamikon en la duopa lukto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En ĉiuj homaj esperoj pri senmorteco estas io de la pasio de postvivado. La afero konsistas ne en tio ke simple esti ĉiam, necesas esti kiam la aliaj ne plu estas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej simpla formo de postvivado estas la mortigo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kaj iamaniere al la homo simple pro tio ke li estas viva ekŝajnas ke li estas pli bona. Li defendis sin, tial li vivas. Li sola sukcesis defendi sin, tial ĉiuj kiuj kuŝas estas mortaj. Kiu sukcesas postvivi ofte estas heroo. Li estas pli forta. En li estas pli da vivo. Al li bonvolas la superaj fortoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Postvivado donas specifan plezuron, ĉasado de kiu povas iĝi danĝera nesatigebla pasio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Enkorpigo de ĉiuj danĝeroj certe estas la morto… La unua kaj decida signo de la reganto estas rajto ordoni pri la vivo kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun mesaĝo, kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la armilojn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li kaŭzas la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mortkondamno ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia potenco: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la reganto] Li devas timigi: tio estas lia prerogativo, pro tio oni adoras lin. La ekstrema formo de la adoro estas diigo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la reganto] Sento de la minaco en ĝi neniam endormiĝas… timoj liaj devas iĝi ju pli fortaj, des pli da liaj ordonoj estas plenumataj. Li povas subpremi la dubojn nur per la agoj. Li ordonas ekzekuti iun nur por la ekzekuto mem, ne gravas, ĉu kulpas la viktimo. Li okazigas la ekzekutojn unu post alia dum multiĝas liaj duboj. La plej fidindaj, oni povas diri perfektaj liaj subuloj estas tiuj, kiuj mortis por li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri batalantoj kaj ilia gvidanto] Ili ne scias kion li sentas, rigardante kiel ili mortas. Ili kredas je unueco de la komuna sorto, dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li saviĝu. Tio estas perfekta mensogo. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la homojn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama ruzaĵo. La gvidanto strebas postvivi, el tio kreskas liaj fortoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Malamikeco de la regantoj rilate la postvivintojn havas universalan karakteron. La regantoj opinias, ke postvivi devas nur ili, la postvivado estas ilia riĉaĵo, ilia netaksebla posedaĵo. Se iu aroge permesis al si postvivi en danĝera situacio, speciale kie multaj pereis, tiu ŝoviĝis en ne sia afero kaj ili malamas lin tutanime. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La “sanalongviveco enkorpiĝas en la imago de la patriarko, rigardanta plurajn generaciojn de siaj posteuloj. La patriarko estas unu, ne eblas ekpensi pri alia patriarko apud li. De li kvazaŭ komenciĝas nova gento. Ĉar ĉirkaŭ li estas multege da nepoj kaj pranepoj, lin ne damaĝos se iu el la filoj mortos pli frue ol li: tio nur aldonos al li estimon, montrinte ke la vivo en li estas pli obstina ol en ili. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Postvivado en tempa malproksimeco estas la sola formo de postvivado, lasanta la homon senkulpa. La homojn, vivintajn longe antaŭ mi, kiujn mi ne konis, ne eblas mortigi, ne eblas dezir la morton al ili, sensence atendi ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Mirindas kiom da triboj sur la tuta Tero devenis de la paroj, restintaj vivaj post kolosa katastrofo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tio ke li restis sola, aldonas al la praulo gloron kaj grandecon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kio trafas la okulojn ĉie kaj unuavice, estas la timo antaŭ la mortintoj. Oni opinias, ke ili estas malkontentaj pri sia stato kaj plenas je envio al la vivantoj. Ili venĝas — foje la ofendojn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sed la plej pasia deziro de la mortintoj, neniam ilin forlasanta, estas transtiri al si la vivantojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ofte la mortinton kun ĉiuj aĵoj oni entombigis rekte en lia domo, kvazaŭ montrante ke ĉiuj posedaĵoj estas kun li, ke neniu ion prenis al si. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« De la vidpunkto de tiuj kiuj restis, ĉiu kiu foriris spertis malvenkon. La malvenko konsistas en tio, ke li estis postvivita. Li ne povas akcepti tion kaj sufiĉe nature ke tiun fortegan doloron, kiun li mem devas elteni, li klopodas doni ankaŭ al la aliaj. Do ĉiu mortinto estas la postvivito»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ekpensante pri la imago de la ideala reganto kiel ĝi formiĝis en la historio kaj pensado de la ĉinoj, oni miras lian homecon. En ĝi mankas perforto, kion plej verŝajne necesas atribui al la kulto de la prauloj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la tombejo la homo rapide trafas tute specialan humoron. Ekzistas pia tradicio trompi sin rilate ĝian naturon. Ja efektive la malĝojo, kiun la homo sentas kaj montras, kaŝas sekretan kontentiĝon
Nedifiniteco de la propra ankoraŭ ne finita vivo estas lia plej grava avantaĝo… Ili jam atingis la finon. Kun kiu ajn el ili li komencus malĉeestan konkuron, la forto estas ĉe lia flanko. Ĉar tie jam mankas la fortoj, estas nur la atingita fino. Pri ili jam estas finite kaj tiu ĉi fakto plenigas lin je deziro por ĉiam iĝi pli granda ol ili. Kuŝanta tie okdeknaŭjarulo estas forta stimulo. Kio malhelpas al li atingi naŭdek? »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiuj jarcentoj, kiujn mi konas, apartenas al mi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri Stendhal] Li prezentas kompletan kontraŭon al la regantoj, kun kies morto mortas ĉiuj, kiuj estis al ili proksimaj por ke en la transa mondo ili ne spertu mankon de la kutima ĉirkaŭo. Nenio montras pli klare ilian teruran internan senpovon. Ili mortigas dum la vivo, ili mortigas ĉe la morto, la sekvantaro el la mortigitoj akompanas ilin en la transa mondo.
Sed kiu malfermas Stendhalon, renkontas lin mem kaj tiujn, kiuj estis apude, ĉi tie, en tiu ĉi vivo. La mortintoj proponas sin al la vivantoj kiel fajnan pladon. Ilia senmorteco estas por la ĝojo de la vivantoj. Tiu Tiu ĉi sinofero inverse estas por la bono de ĉiuj. Postvivado perdas sian pikilon kaj la regado de la malamikeco pereas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La potencon en pli profunda, besta nivelo, pli bone estas nomi perforto. Per perforto la predo estas kaptata kaj transportata al la buŝo. Perforto, se ĝi permesas al si malrapidiĝi, iĝas la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la germana lingvo la vorto Macht (potenco) devenas de la malnova gota radiko magan, signifanta koennen, vermoegen (povi, posedi) kaj tute ne estas ligita al la vorto machen (fari). »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dian perforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ĉasbirdo sugestis al la homo sagonarmilon, dum longa tempo havintan la plej altan el alireblaj al li rapidecoj: en siaj sagoj la homo flugis al la predo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Imitante la fulmon, la homo transormis ĝin je pafarmilo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la demandanto demandoj altigas la senton de la potenco: li ĝuas, farante ilin denove kaj denove. La respondanto subiĝas al li ju pli, des pli ofte li respondas. Persona libereco grandparte konsistas en protekteco kontraŭ la demandoj. La plej forta tiranio estas tiu, kiu permesas al si la plej fortajn demandojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Saĝa estas tiu respondo, kiu ĉesigas la demandojn. Tiu kiu povas permesi al si, respondas per demando al demando; inter la egaluloj tio estas elprovita rimedo de sindefendo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Pridemandado, kies fina celo estas malkovro, komenciĝas de la tuŝo. Demandoj tuŝas la plej diversajn lokojn kaj penetras internen. La elprenita estas stokata por posta konsumado kaj ne estas uzata tuj. Unue necesas trovi ion tute difinitan, por kio ĉio estas entreprenita. La pridemandado ĉiam havas konkretan, klare konsciatan celon. Necelitaj demandoj, faritaj de infanostultulo, estas senpovaj, de ili facilas seniĝi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej danĝera estas la situacio, kiam respondi necesas koncize kaj rekte. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiu estas sendefenda ekstere, eniĝas je sian internan kirason; tio estas interna blendo, protektanta kontraŭ la demandojsekreto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Silento responde al demando estas kiel rebato de la bato per ŝildokiraso. Tio estas ekstrema formo de defendo, ĉe tio avantaĝoj kaj mankoj ĉi tie egaliĝas. La silentanto ne malfermiĝas, sed aspektas ĉe tio pli danĝera ol li efektive estas. En li oni suspektas pli ol li kaŝas. Li silentas, ĉar li havas kion kaŝi, des pli gravas tion el li eltiri. La obstina silento kondukas al peza pridemandado, al torturo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« De kiuj demandoj komencas la infano? La plej fruaj estas ligitaj al loko: “kie…?” La aliaj komencaj demandoj: “Kio estas tio?” kaj “Kio?” Videblas, kian rolon ludas en tiu ĉi periodo loko kaj identeco. Ili estas la unua, pri kio interesiĝas la infano. Nur fine de la tria jaro aperas demandoj kun “kial”, kaj eĉ pli poste — kun “kiam”, “kiom longe”, do la demandoj ligitaj al tempo. La infano tre malrapide alproprigas imagojn pri la tempo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La nekonaton necesas trakti tiel kvazaŭ li estas pli forta: tio estas siaspeca flato, instiganta lin respondi same. Nur en tiu ĉi kazo — je certa distanco, ekster zono de la danĝeraj demandoj, kiam ĉiuj estas kvazaŭ fortaj kaj egalaj laŭ la fortoj — la homoj estas certaj pri si kaj pacemaj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Malsame ol la sufiĉe intima procezo de la kuracado de la malsanuloj, la sorĉado ĉiam agas malĉeeste. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la arandoj, indiĝenoj de Aŭstralio] Tion, kion ni nomus kaŭzo, ili konsideras kulpo. Ĉiuj morto estas la murdo kaj la murdo devas esti venĝita»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« De primitiva sorĉisto ĝis paranojulo estas apenaŭ eĉ unu paŝo. Ne pli for de ambaŭ estas la reganto, kiel li estas prezentita en multaj bone konataj ekzemploj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Silento supozigas ekzaktan scion de tiu, kio estas prisilentata. Ĉar ne eblas silenti ĉiam, necesas fari elekton inter tio, kion eblas diri kaj pri kio necesas silenti. La prisilentata estas la plej bone sciata. Ĝi estas pli ekzakta kaj valora. Danke al prisilentado ĝi ne nur konserviĝas, sed ankaŭ koncentriĝas. Multe silentanta homo en ajna kazo aspektas pli koncentrita. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Silentado izolas — la silentanto estas pli soleca ol la parolanto. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de trezoro kaj la trezoro estas en li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La silentanto havas tiun avantaĝon, ke liajn eldirojn oni atendas. Ili estas konsiderataj gravaj. Ili estas mallongaj kaj apartigitaj, per tio proksimiĝante al la ordono… Pro tio la komandestroj, plenumante siajn funkciojn, silentas. Tiel formiĝas kutimo atendi de tiu, kiu silentas, se li ekparolos, la frazojn sonantajn kiel ordonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Estimo al la diktaturoj grandparte estas kaŭzita de tio, ke en ili oni vidas kapablon al koncentrado de la sekreto, kiu en demokratioj dividiĝas kaj dispolviĝas. Moke oni diras ke en ili ĉio estas superbabilata. Ĉiu ekzercas la langon, ĉiu enmiksiĝas je io ajn, rezulte nenio okazas, ĉar ĉiuj ĉion scias anticipe. Oni plendas pri manko de politika volo, efektive ja elreviĝo estas kaŭzita de manko de sekreto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tio estas siaspeca sklava juko — strebo ektrovi sin en povega stomako. Estas nekonate kio okazos, estas nekonate kiam, tamen dezirindas esti la unua ĉe la enirejo al la infero. La homo fidele vivas en timo kaj en espero iĝi la elektita viktimo. Tian staton oni povas konsideri apoteozo de la sekreto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Koncentriĝon de la sekreto oni povas priskribi kiel rilatumon de la nombro de tiuj, kiujn ĝi koncernas al la nombro de tiuj, kiuj ĝin konservas. El tiu ĉi difino facilas vidi, ke niaj nuntempaj teknikaj sekretoj estas la plej koncentritaj kaj plej danĝeraj el ĉiuj, kiuj iam ajn ekzistis. Ili koncernas ĉiujn, sed estas konataj nur al mizera nombro de personoj, kaj nur kvin aŭ dek homoj decidas, ĉu ili estos aplikitaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĝojo pro la negativa prijuĝo estas evidenta. Tio estas kruda kaj kruela ĝojo, kiun nenio povas hezitigi… Potenco de la juĝisto — jen kion aljuĝas al si la homo, agante tiel. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Malsano de la prijuĝo estas la plej disvastiĝinta en la homa gento, praktike ĉiuj estas trafitaj de ĝi… La homo havas profundan bezonon denove kaj denove regrupigi ĉiujn homojn, kiujn li nur povas imagi… Je la fundo de tiu ĉi apartigo kuŝas pasio al kreado de la malamikaj gregoj. Finfine ĝi devas konduki al la militaj gregoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Homo de la paranoja naturo estas tiu, kiu pardonas kun peno aŭ tute ne scias pardoni, kiu longe pri tio meditas, kiu neniam forgesas tion, kio estis pardonita, kiu konstruas fikciajn malamikajn agojn por ne pardoni. La ĉefa, al kio li rezistas en la vivo estas pardono en ĉia formo. Kiam tiaj homoj venas al la potenco kaj por ĝia fortigo ili devas pardoni, ili faras tion nur ŝajne. La reganto neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika ago restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. Pardonon eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La biblia dio kun lia obstina strebo ne lasi eĉ unu animon povas servi kiel plej alta ekzemplo por ĉiuj regantoj. Li eĉ organizis implikitan komercon pri pardonoj: kiu al li subiĝos, tiun li denove akceptos pardone. Konduton de la sklavigitoj li traktis nome de tiu ĉi vidpunkto, kvankam ĉe lia ĉionscio estis nemalfacile rimarki, kiom oni trompas lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne dubindas ke multaj malpermesoj ekzistas nur por subtenado de la potenco de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La pardono estas altsignifa kaj koncentra ago de la potenco, ĉar ĝi supozigas kondamnon; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sian plej altan manifestiĝon la potenco demonstras tie, kie la pardono venas lastmomente. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ordono estas pli aĝa ol la lingvo, alikaze ĝin ne komprenus la hundoj. Dresado de la bestoj konsistas ĝuste en tio, ke ili, sen koni la lingvon, lernu kompreni kion de ili volas la homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej antikva formo de influo de la ordono estas fuĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La fuĝo estas la sola kaj lasta instanco, al kiu eblas apelacii kontraŭ la mortkondamno. Roro de leono, elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la sola sono de ĝia lingvo, komprenebla por ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj povas esti ke tiu kompreno estas la sola komuna, kion ili havas. La plej antikva ordono — tiu, kiu estis farita oble pli frue ol sur la Tero aperis la homo — estas la mortkondamno, instiginta la viktimon al fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La unua, kio altiras la atenton: la ordono lanĉas la agon. Etendita fingro, montranta direkton, povas servi kiel ordono. Okuloj, rimarkintaj la fingron, turniĝas je la sama direkto. Ŝajnas ke kaŭzi la agon je difinita direkto estas la celo, kiun strebis la ordono. La direkto estas speciale grava: ne estas permesite returniĝi, nek turniĝi flanken. La ordono ankaŭ ne lasas kontraŭdiron. Ĝin ne eblas pridiskuti, klarigi, dubigi. Ĝi estas klara kaj konciza, ĉar ĝi devas esti komprenita tuj. Prokrasto de perceptado influas ĝian forton. Kun ĉia ripetado — se ĝi ne estas plenumata tuj — la ordono kvazaŭ perdas parton de sia vivo, ŝrumpas kaj falas kiel mallevita aerbalono; en tiu kazo ne necesas provi revivigi ĝin. Ĉar la ago, lanĉata de la ordono, estas ligita al momento, kiam ĝi estas farita. Ĝi povas esti destinita por pli posta tempo, sed devas sekvi nepre, ĉu ĝi estas difinta per vortosigno de alia naturo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Fonto de la ordono estas alia estaĵo, nome pli forta estaĵo. Al la ordono oni subiĝas pro tio, ke rezistado estas senespera: ordonas tiu, kiu ajnakaze venkos»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiu ordono konsistas el movilo kaj pikilo. La movilo instigas al la plenumo de la ordono, nome al tio, kiu sekvas el ĝia enhavo. La pikilo restas en tiu, kiu plenumis la ordonon. Se la ordonoj funkcias normale, kiel tio estas atendite, la pikilo ne videblas. Ĝi estas kaŝita, pri ĝi oni ne supozas; se ĝi montriĝos, do en apenaŭ rimarkebla maldeziro subiĝi al la ordono. Sed la pikilo profundiĝas en la homon, plenumintan la ordonon, kaj restas en li, eĉ ne iomete ŝanĝiĝante. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiun oni turmentas per la ordonoj plej forte, tio estas la infanoj. Mirindas, ke ili entute ne rompiĝas sub la jugo de la ordonoj kaj sukcesas postvivi ardecon de la edukistoj. Tio, ke poste ili repdotuktas la samon kaj kun ne malpli granda kruelo rilate proprajn infanojn, estas same nature kiel mordi kaj paroli… Rekonstruado de tiaj fruaj situacioj, sed kun kontraŭa rezulto, alivorte, renversigo de tiuj situacioj, estas la plej granda fonto de la spirita energio en la homa vivo. Kiam oni diras pri “emo” al la nova, ankoraŭ ne atingita, malantaŭ tio sin kaŝas nenio alia ol strebo liberiĝi je iam ricevita ordono. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Nur la plenumita ordono lasas en tiu, kiu al ĝi subiĝis, sian pikilon. Kiu refutas la ordonojn, tiu ne konservas ilin en si. Libera homo estas tiu, kiu lernis refuti la ordonojn, kaj ne tiu kiu nur poste de ili liberiĝas. Sed tiu, kiu bezonas plej multe da tempo por liberiĝi aŭ kiu tute ne kapablas al tio, tiu — sendube — estas la plej mallibera. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ordono, kia ni konas ĝin, iris malproksimen de sia biologia prabildo. Ĝi hejmiĝis»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Inter provizado de manĝaĵo kaj ordono formiĝis tre proksima ligo. Ĝi klare manifestiĝas en praktiko de la dresado de la bestoj. Farinte tion, kio estas postulata de ĝi, la besto ricevas sukeron el la manoj de la dresisto. La hejmigo de la ordono transformis la ordonon je promesado de manĝaĵo. Anstataŭ fuĝigi, minacante per morto, la homo promesas tion, kio plej multe necesas al ĉiu viva estaĵo, kaj strikte plenumas la promeson. Anstataŭ servi kiel manĝaĵo al la sinjoro, anstataŭ esti manĝita, tiu al kiu estis ordonite, mem ricevas manĝaĵon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ordono estas kiel sago. Oni pafas ĝin kaj trafas. La ordonanto celas antaŭ ol pafi. Li volas trafi per la ordono iun difinitan: la sago ĉiam estas ekzakte direktita. Ĝi elstaras el la pikita, kiu devas ĝin eltiri kaj adresi al la sekva por liberiĝi de la alportita de ĝi minaco. Fakte la procezo de transdonado de la ordono disvolviĝas tiel, kvazaŭ ricevinta la ordonon eligas la sagon, streĉas propran pafarkon kaj pafas ĝin al la sekva. Vundo en lia propra korpo resaniĝas, kvankam lasas cikatron. Ĉiu cikatro havas sian historion — spuron nome de tiu ĉi, tute konkreta sago. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kontentiĝo de la plenumita, tio estas sukcese farita ordono, ŝirmas kutime ĉion alian, kio okazas al la pafinto. En li ĉiam haveblas io simila al la sento de repuŝo: tio kion li faras, gravuriĝas en li mem, ne nur en la viktimo. Abundo da repuŝoj, amasiĝante, kaŭzas timon. Tio estas speciala timo, estiĝanta el plurfoja ripetado de la ordonoj, mi nomas ĝin la timo de la ordono. Ĝi preskaŭ mankas en tiu, kiu nur transsendas la ordonojn plu, estante pera instanco. Sed ĝi des pli fortas, des pli proksime la farinta ordonojn estas al la fonto mem de la ordonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La pafo, mortiginta apartan estaĵon, ne lasas en la pafinto senton de danĝero. La mortigita ne povas damaĝi lin. La ordono ja, minacanta per morto, sed ĉe tio ne mortiganta, lasas memoron pri la minaco. Iuj minacoj estas malplenaj, aliaj efektive efikas; nome tiuj lastaj neniam forgeseblas. Tiu, kiu fuĝis antaŭ la minaco aŭ subiĝis al ĝi aliel, nepre venĝos»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Nur izolita situacio de la ordono kondukas al formiĝo de la pikilo. La minaco, enkorpigata en la ordono al unu, ne povas diluiĝi komplete. Kiu plenumis la ordonon unuope, konservas en si kiel pikilon, kiel firman kristalon de la rankoro, sian ne esprimitan proteston. Li liberiĝos de ĝi nur mem farinte la saman ordonon. Lia pikilo estas nenio alia ol la kaŝita ekzakta speguliĝo de la ordono, kiu estis ricevita, sed ne transdonita tuj plu. Nur esplriminte ĝin oni povas ricevi liberiĝon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Arto de la oratoro konsistas en transformi siajn celojn je sloganoj, prezentinte ilin tiel, ke ili helpu al formiĝo kaj konservado de la amaso. Li kreas la amason kaj tenas ĝin viva per la forto de la ordono. Se tio okazis, tute ne gravas, kion li postulos de ĝi. Li povas senkompate minaci kaj ofendi la kunvenon de unuopuloj kaj ili pagos al li per amo, se tiel li unuigos ilin en la amason. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …bona soldato ĉiam estas atendanta la ordonon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Edukado de la soldato komenciĝas de tio, ke oni malpermsas al li oble pli ol al iu ajn alia homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Nur tiu, kiu per sia interno komprenis plenecon de la malpermeso, kiu lernis tagon post tago en ĉiu ordinara malgravaĵo distingi kaj refuti la malpermesitan, — nur tiu estas la vera soldato»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En dezerto de la ordonoj, etendiĝanta je ĉiuj flankoj, la ordono venas kiel saviĝo — la stereometria figuro [de la soldato] reviviĝas kaj ekmoviĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiu ordonis en la armeo, scias eviti la amason same en si kaj ekster si. Tio okazas ĉar li estas edukita atentdante la ordonon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …soldato, kiu ne plu atendas la ordonon, jam estas ne soldato kaj uniformon li portas nur por ŝajnigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Premiado estas la vorto, markanta kaŝitan efikon de la pikiloj de la ordonoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la mongoloj-invadintoj] La vera arto de tiuj ĉi rajdistoj, se paroli pri iliaj militlertecoj, konsistis en tio, ke ili sukcesis dresi grandegan amason de la plenumantoj, al kiuj ili senŝanceliĝe transdonadis la ricevatajn desupre ordonojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tiun ĉi disciplinon la mongoloj, aŭ tataroj kiel oni precipe nomis ilin, eltenis facile, ĉar parto de ilia popolo, sur kiun kuŝiĝis la ĉefa ŝarĝo estis la ĉevaloj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la homo, de infanaĝo inundita je ordonoj] Ekde la plej teneraj jaroj en li amasiĝas kaj amasiĝas la pikiloj, per kiuj klarigeblas ĉiuj strangaĵoj kaj neŭrozoj de lia posta vivo. Li estas devigita serĉi tiujn, sur kiujn eblos transĵeti siajn pikilojn. La tuta vivo do iĝas unu senfina serĉado de seniĝo aŭ de liberiĝo de la pikiloj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La sago estas la rekta stampaĵo de la origina, ne hejmigita ordono»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la mongoloj-invadintoj] Ili mortigas la homojn kiel bestojn. La mortigo estas ilia tria naturo, same kiel rajdado estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pelĉasado. Se ili ne militas, do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj manovroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La skizofreniulo en la stato de la ekstrema sugestado kondutas kiel reprezentanto de la amaso. Li estas same influebla, same reagas al ĉia instigo. La similecon oni kutime ne rimarkas, ĉar li troviĝas en tiu stato solece. Ĉar la amaso mankas, al neniu venas ideo supozi, ke interne li sentas sin en la amaso, ke li estas elŝirita peco de la amaso»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La elsaltado el ĉio, kio konsistigas fortikajn limojn, ligojn, sindevigojn, estas la kaŭzo de la eŭforio, ekreganta la homon en la amaso. Nenie li sentas sin pli libera kaj se li despere strebas resti en la amaso laŭeble pli longe, do nur pro tio ke li scias, kio atendas lin. Reveninte en sin, en sian “hejmon”, li trovos tie la samon, kion li lasis: la pezaĵojn, sindevigojn, pikilojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …pli ol al iu ajn alia, la amaso necesas al la plena je pikiloj, sufokata de ili skizofreniulo. Li ne trovas la amason ekster si kaj diluiĝas en si ene de si»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La pikilo aperas dum plenumo de la ordono. Ĝi apartiĝas de ĝi kaj gravuriĝas en la plenumanto same preciza bildo de la ordono. Ĝi estas eta, profunde kaŝita kaj kaŝita de la konscio; ĝia ĉefa eco, pri kiu estis multe dirite estas ĝia kompleta senŝanĝeco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso de la konvertiĝo formiĝas el multaj individuoj por ilia komuna liberiĝo de la pikiloj, kiam mankas espero fari tion unuope. Multe da homoj unuiĝas kontraŭ grupo da tiuj, kiujn ili konsideras fonto de la ordonoj, pezigantaj la vivon. Se tio estas soldatoj, do ĉiu oficiro stariĝas sur loko de tiu, kiu efektive ordonis al ili. Se tio estas laboristoj, do ĉiu entreprenisto anstataŭas tiun, por kiu ili efektive laboris. Klasoj kaj kastoj en tiu ĉi momento efektive ekzistas, ili funkcias tiel, kvazaŭ ili reale konsistas el egaluloj. Leviĝintaj malsupraj klasoj unuiĝas je la totala amaso, la superaj, minacataj, ĉirkaŭitaj de superanta nombro da malamikoj, formas timiĝintajn, pretajn al fuĝo gregojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ekzekutisto, same kiel ĉiu alia, kiu ricevas la ordonon, staras sub minaco de la morto. Sed li liberiĝas je tiu minaco, mortigante mem. Li tuj transdonas plu tion, kio povus okazi al li, preventante tiel la sankciojn, kiuj povus lin tuŝi. Oni diras al li: vi devas mortigi kaj li mortigas. Li ne kapablas kontraŭstari tian ordonon — la ordono estas farita de tiu, kies superantan forton de agnoskas. Tio devas okazi tre rapide, kutime tio okazas tuj. Por formiĝo de la pikilo mankas tempo. Sed eĉ se tempo haveblus, por formiĝo de la pikilo mankas bazo. Ĉar la ekzekutisto transdonas plu ĝuste tion, kion li ricevas. Li povas timi nenion, en li restas nenio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ekzekutisto estas la plej kontenta, la plej sen-pikila el la homoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Gravas klare konscii: la oficialaj murdistoj estas des pli kontentaj, ju pli da ordonoj kondukas rekte al la morto. Eĉ la vivo de la mallibereja gardisto estas pli malfacila ol tiu de la ekzekutisto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Estas konate, ke la homoj, agantaj laŭ ordono, kapablas je plej teruraj agoj. Kiam la fonto de la ordonoj sekiĝas kaj oni igas ilin rigardi reen al siaj faroj, ili ne rekonas la farojn, nek sin mem. Ili diras, ke ili tion ne faris kaj ne ĉiam konscie mensogas. Eĉ kiam estas prezentitaj atestoj de la ĉeestantoj, kiam mankas duboj, ili tamen plu gurdas: tio ne povas esti, tio estis ne mi, mi ne povis tion fari. Ili penas eltrovi en si spuron de tiuj faroj kaj trovas nur blankan folion. Mirindas, kiom netuŝitaj ili sukcesis resti. La vivo, kiun ili vivas poste, estas efektive alia vivo, neniel makulita de la antaŭaj faroj. Ili ne sentas la kulpon, nek penton. Tiuj faroj ne iĝis parto de ilia estaĵo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La kulpulo kulpigas ne sin mem, sed la pikilon, fremdan instancon — la veran kulpulon, kiun li ĉie portas kun si. Ju pli fremda estis al li ordono, des malpli da kulpo li sentas. La ordono plu vivas en li kiel pikilo, sed vivas estante apartigita de ĉio alia. Ĝi estas konstanta atestanto de tio, ke ne li faris tiujn ĉi agojn. Li mem vidas sin viktimo de la ordono kaj eĉ ne supozas pri la efektivaj kaj veraj eventoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri influo de la ordono al la homoj] En ekstremaj, feliĉe maloftaj kazoj ili ellaboras en si fatalismon kaj eĉ fieras pri si, blinde sekvante la ordonon, kvazaŭ blindiĝo estas speciala vira fieraĵo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« De iu ajn flanko oni rigardu, la ordono en ĝia kompakta preta formo, kian ĝi akiris hodiaŭ rezulte de longa historio, estas la plej danĝera elemento de la homa kunvivado. Necesas kuraĝi kontraŭstari la ordonon, ŝanceli ĝian dominadon. Necesas serĉi la vojojn, kaj rimedojn de liberiĝo de ĝi de plejparto de la homaro»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri histerio] Fortaj atakoj de tiu ĉi malsano estas nenio alia kiel pluraj provoj de transformiĝo por fuĝo… Unu el plej oftaj estas la transformiĝo je la mortinto… Tio estas la plej centra el ĉiuj transformiĝoj… La cirkla formo de la fuĝo per transformiĝo donas al la histerio ĝian karakteran aspekton. Ĝi ankaŭ klarigas multecon de ligoj inter fenomenoj de la erotika kaj religia naturo, karakteran por tiu ĉi malsano. Perforta detenado ĉiam instigas al la fuĝo kaj la fuĝoprovoj ĉiam finiĝos per fiasko, se la detenanto estas sufiĉe forta… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Danke al transformiĝoj la ŝamano allogas spiritojn-helpantojn, kiuj devas al li subiĝi. Li mem kaptas ilin, igante helpi en liaj propraj entreprenoj. Ŝamanismo havas aktivan karakteron, la transformiĝoj servas ĉi tie por grandigo de propra potenco, ne por fuĝo de la superanta forto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri histerio kaj manio] Salteco kaj grandskaleco de la eventoj, unuiĝante kun la kerna agresa intenco, montras profundan parencecon kun paso de alia psika malsano — la manio. La maniaj transformiĝoj okazas kun neimagebla facileco… Manio estas la paroksismo de kaptado de la predo. Ĉi tie gravas nur unu afero: eltrovi, atingi, kapti. La englutado mem ne ludas specialan rolon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri melankolio] Ĝi aperas, kiam eblecoj de la fuĝo per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la homo sentas sin jam ĉasita kaj kaptita. Forgliti ne eblas: la transformiĝoj finiĝis, ne indas eĉ provi. La homo trairis malsupren: li estis predo, servis kiel manĝaĵoj kaj transformiĝis je kadavroekskrementoj. La procezo de la progresanta senvaloriĝo de propra persono per transigado esprimiĝas je la kulposento. La germana vorto Schuld, tio estas kulpo, origine signifis, ke la homo troviĝas en la potenco de alia. Ĉu iu sentas sin kulpa aŭ sentas sin predo — baze tio estas la sama afero. La melankoliulo rezignas je manĝaĵo kaj klarigas per tio ke li ne meritas. Efektive li ja ne manĝas, ĉar li opinias ke li mem jam estas manĝita. Devigante lin manĝi, oni nur pli forte vekas en li tiun senton: lia buŝo estas kvazaŭ direktita kontraŭ li, la sento estas tia, kvazaŭ antaŭ li oni tenas spegulon. li vidas en ĝi la buŝon okupitan je manĝado kaj tio kion oni manĝas estas li mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La transformiĝoj, kunigantaj la homon kun la bestoj, kiujn li manĝas, estas fortikaj kiel ĉenoj. Ne transformiĝante je la bestoj, li neniam lernus ilin manĝi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rememoro pri tio, kiel la homo akiris por si manĝaĵon, nome per metamorfozoj, ankoraŭ transformiĝas en la malfrua sankta komunio. Viando, kiu estas manĝata ĉie, estas ne tio, kion ĝi prezentas ekstere, ĝi anstataŭas alian viandon kaj iĝas ĝi kiam ĝi estas englutita. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Efektive rilato de la anoj de la klano de la totemo al la besto, per kies nomo ili nomas sin, estas tute alie ol en legendoj pri deveno. La anoj de la klano ne manĝas sian toteman beston. Al ili estas malpermesite mortigi ĝin aŭ manĝi, ĝi estas konsiderata kvazaŭ ilia pli aĝa frato»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Do en pli malfruaj tempoj, kiuj sekvas la tempon de la mitaj prauloj kaj kiuj, de la vidpunkto de la vivantaj arandoj, povas esti konsiderataj la nunaj, sur lokon de la sinmanĝado venis alia principo — la principo de kompato. La plej proksimajn parencojn inter la bestoj oni ne manĝas, same kiel oni ne manĝas la homojn. La tempoj de la totema kanibalismo — kaj nome tiel oni povas nomi manĝadon de propra totemo — pasis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Eblecon esplori la amason, kia ĝi aperas en la imagoj de apartaj individuoj, donas halucinoj de alkoholuloj… Ili atingas maksimuman komplikecon kaj intensecon ĉe alkohola tremdeliro, en latina klasifiko — Delirium tremens… La unua grava punkto, kiu devas esti en ili rimarkita — tio estas ligo inter la tuŝaj kaj vidaj halucinoj… Tiun haŭtan senton de la amaso, kiel oni povas ĝin nomi, ni konas ne nur laŭ delirio. Ĝin spertis ĉiu nome lige al insektoj aŭ ĝenerale kun la juko sur la haŭto… La dua punkto, ligita al la unua, estas strebo al malgrandiĝo, miniaturiĝo. La malsanulo ne nur rimarkas kaj sentas ĉion, kio estas efektive malgranda — ĉio kio efektive estas granda, miniaturiĝas por partopreni tiun ĉi mondon. La homoj iĝas hometoj, la bestoj el zoo malgrandiĝas ĝis grandeco de la katino. Ĉio iĝas multnombra kaj ĉio iĝas malgranda. La deliriulo mem konservas sian naturan grandecon, eĉ dum la deliro li ekzakte scias, kio li estas kaj kiel li aspektas. Li restas la sama kaj nur la ĉirkaŭo radikale ŝanĝiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la insektoj] Eble nome ili asistis al tio, ke la homo entute lernis pensi per amasoj, eble liaj unuaj “miriadoj kaj “milionoj” estis la insektoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la baciloj] Imagoj de la homo pri si kaj sia povo kreskis ĝis neimagebla grandeco, kiam li poste renkontiĝis kun la baciloj… Al la granda aparta homo kontraŭstaris la grandega amaso da malaperante etaj estaĵoj. Gravecon de tiu bildo ne eblas supertaksi. Al ĝia ellaborado estas dediĉitaj la ĉefaj mitoj en la spirita historio de la homaro. Ĝi iĝis la vera modelo de la dinamiko de la potenco. Ĉion kio al ĝi kontraŭstaras, la homo komencis trakti kiel la aron da malicaj estaĵoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Nome facileco de la imitado malhelpas ĝian profundiĝon. Transformiĝo ja rilate dudimensiecon de la imitado aspektas kiel korpo. La transira formo sur la vojo de la imitado al la transformiĝo, kie halto duonvoje estas farata konscie, estas ŝajnigado»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ekstrema divido de la ekstera kaj interna, kiun ne eblas profundigi, estas komplete enkorpigata en la fenomeno de masko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Figuro estas la fina produkto de la transformado. Pluan transformadon ĝi jam ne ebligas. La figuro estas limigita kaj klara en siaj konturoj. Ĝi estas ne natura, sed estas la homa kreaĵo. Tio estas saviĝo el la senfina fluo de la transformiĝoj… La procezo de la transformado estas do la plej antikva figuro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La masko diferenciĝas de ĉiuj aliaj finaj statoj de la transformado je sia nemovebleco… ĝi estas la fina stato. Konstanta fluo de malklaraj, ĉiam nefinitaj transformiĝoj, kies mirakla esprimo estas la natura homa vizaĝo, en la masko frostiĝas, trovas la finon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La masko agas ĉefe ekstere. Ĝi kreas figuron. Ĝi estas netuŝebla kaj starigas distancon inter si kaj la spektanto. Ekzemple en danco ĝi povas proksimiĝi al la spektanto. Sed li mem devas resti tie, kie li troviĝas. Frosteco de la formoj transformiĝas je frosteco de la distanco, en ĝia senŝanĝeco estas la magio de la masko. Ĉar tuj post la masko komenciĝas mistero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiu tute nekonata lingvo prezentas per si akustikan maskon, iĝinte komprenebla ĝi transformiĝas je la rekonebla, kaj baldaŭ je bone konata vizaĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La masko estas plenvalora, kiam antaŭ ni estas nur ĝi kaj tio, kio estas malantaŭ ĝi, estas tute neekkonebla. Ju pli difinita estas ĝi mem, des pli nedifinebla estas tio, kio troviĝas malantaŭ ĝi. Neniu scias, kio el malantaŭ ĝi povas eliĝi. Tiu streĉiĝo inter la difiniteco de la masko kaj mistero malantaŭ ĝi povas atingi teruran forton. En tio estas la kaŭzo de ĝia minaca influo. “Mi estas tio, kion vi vidas” kvazaŭ diras la masko. “Kaj tio, kion vi timas, — ĝi estas malantaŭ mi”. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la maskito] Oni timas tion, kion oni ne konas, li timas ke la masko estos deŝirita. Nome tiu ĉi timo malebligas al li unuiĝi kun la masko komplete. Lia transformiĝo povas iri tre for, sed ĝi neniam estos kompleta. La masko, kiun alikaze eblus deĵeti, — tio estas maltrankviliga limo de la transformiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La reganto kondukas senfinan lukton kontraŭ spontaneaj kaj nekontroleblaj transformiĝoj. Deŝirado de la maskoj — rimedo, uzata en tiu ĉi lukto — estas poluse kontraŭa al la transformiĝo, kaj oni povas konsideri ĝin retransformiĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri paranojo] En la psika malsano, kiu konsistas en tiom proksima parenceco kun la potenco ke oni povus nomi ilin ĝemeloj, la retransformiĝo prezentas la specon de tiranio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La paranojuloj povas ŝajnigi tiom bone, ke pri multaj el ili simple ne eblas diveni, kiom for iris ilia paranojo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La paranojulo kiel neniu alia subiĝas al la retransformiĝoj, pruvante tiel, ke li estas ostiĝinta reganto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En kristanismo, kiom ajn grandaj esas diferencoj inter ĝi kaj la kredoj de la arandoj, ankaŭ haveblas malpermesita figurodiablo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Seksan aspekton de la malpermeso pri transformiĝo, kies kaptilon ili trafis, plej klare eblas observi en la fenomeno de sorĉistinoj. La vera peko de la sorĉistinoj konsistas en ilia amorado kun la diablo… La ideo pri transformiĝo tra seksumado estas malnova kiel la mondo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Plej severe dividado de la klasoj okazas en la kasta sistemo. Ĉi tie aparteno al certa kasto komplete ekskludas iun ajn socialan transformiĝon. Ĉiu estas plej ekzekte limigita de supre kaj de malsupre. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La trikstero, per la transformiĝoj ensorbanta en sin ĉiujn aliajn, estas la ŝatata figuro de la mitoj de la nordamerikaj indianoj. Sur senfinaj transformiĝoj baziĝas lia potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉe la ŝamano eblecoj de transformiĝoj estas senlimaj kaj li uzas ilin maksimume komplete, por la reĝo ili ja estas malpermesitaj, kaj transformiĝo estas paralizita ĝis la kompleta ŝtoniĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la reĝo] Statikeco de tiu ĉi tipo, al kiu estas malpermesita propra transformiĝo, kvankam de ĝi eliras senfinaj ordonoj, kaŭzantaj transformiĝon de la aliaj, eniris esencon de la potenco. Tiu ĉi imago difinas ankaŭ la nuntempajn ideojn pri la naturo de la potenco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La vera karakterizo de la aĵo estas nepenetrebleco. Oni povas ĝin puŝi, movi, sed ĝi ne povas ensorbi la ordonon. Sekve, la jura difino de la sklavo kiel aĵo kaj posedaĵo estas erara. Li estas la besto kaj posedaĵo. Apartan sklavon plej ĝuste estus kompari kun la hundo… Por la hundo, same kiel por la sklavo, ordono kaj manĝaĵo havas la saman fonton — la sinjoron, do komparo de ilia statuso kun la statuso de la infano estas ne tiom malkonvena. Kio grave diferencigas ilin de la infano, estas ilia malkapablo al transformiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Dividado de laboro ne minacas la multnombrecon de la homaj transformiĝoj dum la homo povas okupiĝi pri diversaj aferoj. Sed kiam li limiĝas je unusola afero kaj ĉe tio devas fari laŭeble pli en laŭeble plej mallonga tempo, tio estas esti produktiva, li iĝas tio, kion fakte necesas nomi sklavo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiam la homo sukcesis kolekti tiom da sklavoj, kiom da bestoj en la grego, estis farita la fundamento de la ŝtato kaj de la potenco; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan popolon je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la reganto des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La staranta fieras pro tio ke li estas libera kaj ne bezonas apogon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Starado estas la centra pozicio, el kiu oni povas sen ĉiaj sekvaj agoj okupi la alian pozicion aŭ ekmoviĝi. Kutime la staranton oni perceptas kiel streĉitan, eĉ se efektive li tute ne planas agi, povas esti li entute en sekva momento enlitiĝos. La staranton oni ĉiam supertaksas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En landoj, kie estas aprezata memstareco de la persono, kie oni konscie ĝin formas kaj substrekas, oni staras pli ofte kaj longe. La manĝejoj kie oni manĝas kaj drinkas stare estas speciale popularaj ekzemple en Anglio. La gasto povas foriri en iu ajn momento kaj sen ajnaj klopodoj. Li forlasos la aliajn facile kaj nerimarkite. Do li sentas sin oble pli libera ol se li devus komence stariĝi de ĉe la tablo. Stariĝon necesas trakti kiel deklaron de siaj intencoj, kio jam limigas la liberecon. Eĉ en privata konversacio la angloj preferas stari. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉe sidado la homo uzas fremdajn krurojn anstataŭ tiuj du, je kiuj li rezignis por okupi tiun ĉi pozicion. La nuna seĝo devenas de la trono, la lasta kuŝis sur la konkeritaj homoj aŭ bestoj, devigitaj porti la reganton. Kvar piedoj de la seĝo anststaŭas la krurojn de la besto — ĉevalo, bovo, elefanto; sidi sur alta seĝo estas ne la sama afero kiel sidi surtere aŭ kaŭri. Ĝi havas tute alian sencon: sidado sur la seĝo estis distingo. La sidanto sin apogis sur aliajn — sur sklavojn aŭ subulojn. Kiam li sidis, ili devis stari. Ilia laceco entute ne estis konsiderata dum li estis sekura. Gravis nome li, estis gardata lia sankta persono, la aliaj ne estis konsiderataj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Avantaĝo de la sidado konsistas nome en ĝia daŭreco. Se de la staranto oni atendas ion ajn kaj estimon instigas nome lia preteco agi, vigleco kaj movebleco, do de la sidanto oni atendas ke li sidos plu. La farata de li premo fortigas lian reputacion kaj ju pli longe li plenumas tiun ĉi premon, des pli fortika ĝi estas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Variaĵoj de la sidado en sia bazo ĉiam estas variaĵoj de la premo. La tegitaj sidiloj estas ne simple molaj, ili instigas al la sidanta malklaran senton de tio, ke lia pezo sin apogas sur la viva: cedemo kaj rezistemo de la tegaĵo memorigas la cedemon kaj rezistemon de la viva karno… Mirindas observi kiel ofte homoj kaj grupoj, kiuj mem ne distingiĝas je moleco, emas al la molaj sidiloj. Tio estas homoj, por kiuj la emo regi iĝis la dua naturo, kiun ili tiel en la simbola mildigita formo ofte kaj volonte montras. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kuŝado estas senarmigo de la homo… La kuŝanta estas tiom senarma, ke estas tute nekompreneble kiel la homaro sukcesis postvivi la dormon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La devige kuŝanta malfeliĉe memorigas al la starantaj la pelitan kaj vunditan beston. La faliginta ĝin pafo estas kiel makulo de malhonoro, decida paŝo laŭ subite krute direktiĝinta malsupren vojo al la morto… La falo de la homo estas pli profunda, ĝi vekas pli da malestimo kaj abomeno ol la falo de la besto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kaŭrado esprimas mankon de bezonoj kaj foriron en sin mem. La homo maksimume “rondiĝas” kaj nenion atendas de la aliaj… La almozulo kaŭranta montras ke li kontentiĝos per io ajn kion oni donu al li, ke por li ĉio estas egale. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La orienta formo de kaŭrado, al kiu kutimas riĉuloj kun iliaj gastoj, esprimas ion el ilia specifa traktado de la riĉeco. Ili kvazaŭ enhavas ĝin komplete en si kaj pro tio estas trankvilaj: dum ili kaŭras mankas eĉ ombro de zorgiĝo aŭ timo ke oni rabos ilin aŭ iel aliel senigos je la riĉeco. Kiam oni priservas ilin, oni kvazaŭ priservas la riĉecon. Sed en persona rilato neniu kruelo rimarkeblas; ĉi tie neniu sidas sur iu kiel tion faras ĉiuj, sidantaj sur la seĝoj; la homo estas bele formita kaj vestita sako, enhavanta ĉion kio decas, la servistoj venas kaj priservas la sakon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kaŭrado enhavas en si kaj tion kaj alion: kaj riĉecon kaj malplenon. Nome tiu lasta faris la kaŭradon la ĉefa pozicio por meditado, konata kaj kutima por ĉiu kiu konas la Orienton. La kaŭranta estas dividita dis de aliaj homoj, neniun ĝenas kaj troviĝas en si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Pozon de genuado oni povas trakti kiel petegon pri la kompato. La kondamnito al ekzekuto metas la kapon, li abnegaciis pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies volo. Sed li kunpremas la manojn kaj petegas la reganton pri pardono en la lasta momento. La genuado estas ĉiam ludo en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu servo, pri montro de atento. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la morto, aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan potencon — la potencon pri la vivo kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn favoron. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata distanco devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne ekzistas pli videbla esprimo de la potenco ol agoj de la dirigento… kiu nenion scias pri la potenco povus punkton post punkto elkonduki ĉiujn ĝiajn trajtojn kaj ecojn el observado de la dirigento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La aŭskultantoj devas sidi kviete, tio same necesas al la dirigento kiel subiĝo de la orkestro»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Dum la plenumado la dirigento estas gvidanto de ĉiuj kolektiĝintaj en la halo. Li estas anataŭe kaj dorsen al ili. Post ili lin sekvas, la unua paŝo estas lia. Sed tiun paŝon faras ne la piedo, sed levita mano. Fluo de la muziko, vekata per la manoj de la dirigento, estas anstataŭigo de la vojo, kiun devus trapaŝi la piedoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Por la sana fameco estas egale, per kies buŝoj ĝi kreiĝas: tio estas indiferente, gravas nur ke estas prononcata la nomo… Lia nomo kolektas la amason… La amaso de la strebanta al la fameco konsistas el ombroj, pli ĝuste el estaĵoj, por kiuj tute ne necesas vivi post kiam ili faris unusolan aferon: proponcis la tute konkretan nomon… Sed kion plu faros tiuj ĉi ombroj, iliaj grandecoj, aspektoj, laboroj, manĝaĵoj — ĉio ĉi al la glorata estas tute indiferente. Se li zorgas pri la prononcantaj la nomon buŝoj, ilin serĉas, subaĉetas, kolektas, devigas, tio signifas ke li ankoraŭ ne famas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La riĉulo kolektas gregojn kaj amasojn da aĵoj. Ilin ĉiujn anstataŭas la oro. Homoj ne interesas lin, por li sufiĉas ke ilin eblas aĉeti»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La reganto kolektas la homojn. Gregoj kaj amasoj da aĵoj por li estas indiferentaj aŭ necesas por aĉetado de la homoj. Nome la vivajn homojn li bezonas por sendi ilin al la morto antaŭ si aŭ preni kun si. Kio rilatas al la mortintaj pli frue aŭ naskiĝontoj, do ili interesas lin nur duavice. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La famulo kolektas la ĥorusojn. Li deziras aŭdi en ili sian nomon. Tio povas esti ĥorusoj de la mortintoj, vivantoj aŭ ankoraŭ ne vivantaj — tio estas egale, nur ke tio estu grandegaj ĥorusoj, prononcantaj lian nomon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ordo de la tempo reguligas ĉiujn formojn de kunlaboro. Oni povas diri, ke ĝi estas la unua atributo de ĉia formo de regado. Ĉia aperinta potenco, dezirante firmiĝi, enkondukas novan ordon de la tempo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej gravan influon sur kalkuladon de la tempo faris Kristo, li superis ĉi tie la dion mem, de kreado de la mondo fare de kiu kalkulas sian tempon la judoj. La romianoj kalkulis la tempon de la fondo de sia urbo — la metodo transprenita de ili de la etruskoj; en la okuloj de la tuta mondo tiu ĉi fakto ludis nemalgrandan rolon en la granda sorto de Romo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La reĝoj, regintaj en certaj periodoj de la tempo, enkorpigis en si la tempon de ĉiuj. Ilia morto — ĉu ĝi venis je natura vojo aŭ estis artefarite rapidigita pro la malfortiĝo de ilia vivoforto — ĉiam simbolis forfluon de certa parto de la tempo. Ili estis la tempo kaj inter unu reĝo kaj la alia venis sentempo; tiajn periodojn — interreĝadojn — homoj penis fari laŭeble plej mallongaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Pozicio de la korteganoj kontaĝe influas la aliajn subulojn. Tio, kion la korteganoj faras ĉiam, la aliaj devas plenumi de tempo al tempo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La kortego estas bona ekzemplo de la amasa kristalo. Homoj kiuj ĝin formas, havas tute malsamajn funkciojn kaj grave diferenciĝas unu de la alia. Sed por ĉiuj aliaj ili nome kiel la korteganoj estas siaspece egalaj kaj formas la unuecon, elradiantan egalan por ĉiuj sencon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Paralizo estas diversa kaj — speciale en la klasika formo — akompanata je amasaj manifestiĝoj de la ideo de grandeco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri malŝparemo ĉe paralizuloj] Lia karaktera gesto, je la unua rigardo de duobla karaktero, efektive estas unueca: tio estas elprenado kaj disĵetado je manplenoj. Tio estas la gesto de la grandeco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tre gravas substreki tiun pozitivan humoron kaj bondeziran pozicion de la amaso ĉe paralizulo kun ideoj de grandeco. Ĝi neniam elpaŝos kontraŭ li, ĝi estas la vera rimedo por realigo de liaj planoj kaj kion ajn li elpensu, ĝi ĉion por li plenumos… ĉe la paranojulo la amaso ludas alian, malamikan rolon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Do unikeco, izoliteco, distanceco kaj valoreco — jen karakterizantaj la reĝon signoj, kiuj troveblas jam ĉe la unua rigardo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ekzemplodoneco de la reĝoj estas universala trajto. Foje la ĉirkaŭuloj limiĝas je adorado kaj piemo. Ĉio kion la reĝo faras plenas je profunda senco. Nenio en ĝi povas esti hazarda»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Do la kortego, iĝinta la amasa kristalo, kiel sian originon havas la multigan gregon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Same en la aprobaj aplaŭdoj oni povas vidi la volon al multigo. La movoj kaj manifestiĝoj, kiuj estas konsiderataj ekzemplodonaj, per aplaŭdoj kvazaŭ fortiĝas kaj estas instigataj al ripetado. Al la potenco, eliĝanta el miloj da aplaŭdantaj manplatoj, kapablas rezisti nur malmultaj; produktado de la aplaŭdantoj neeviteble vastiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La potenco neniam spertis malsufiĉon de laŭdantoj. Historiistoj, kiuj profesie estas obseditaj de ĝi, scias klarigi ĉion pere de tempo, malantaŭ kiu por ili kiel fakuloj estas facile kaŝi sin kaj pere de neceso, kiu en iliaj manoj ŝanĝiĝas laŭplaĉe. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tiu propra al la paranojulo sento de pozicio ludas ege gravan rolon: li ĉiam strebas defendi kaj sekurigi sian esceptan pozicion. La regantoj laŭe al la naturo de la potenco kondutas same kaj en subjektiva perceptado de sia pozicio ili ne diferenciĝas de la paranojuloj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Utilas montri ĉi tie la rolon de la komploto ĉe la paranojulo. Konspirado, sekreta komploto ĉiam estas en lia kapo. Oni povas esti certa: kion ajn li alfrontu, ĉie sonos la sama temo. La paranojulo sentas sin ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj. Lia supermalamiko ne kontentiĝas per tio, ke li atakas mem. Li ĉiam klopodas inciti kontraŭ li malican gregon, kiun li poste ellasos je ĝusta momento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La reganto sendas homojn al la morto por ke la morto kompatu lin mem, li penas transigi ĝin sur la aliajn. La morto de la aliaj por li estas ne simple neindiferenta: li penas transformi ĝin je la amasa fenomeno. Speciale li emas apliki tiun ĉi radikalan rimedon, kiam ŝanceliĝas lia potenco super la vivantoj. Se li eksentis minacon al sia potenco, deziro vidi ĉiujn antaŭ si mortintaj ne brideblas per iuj ajn raciaj konsideroj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Neniu el formoj de sinbildigo konvenas al katolikismo pli ol la formo de la marŝo. Fermita grupo da monaĥoj prezentiĝas kiel amasa kristalo rilate la aliajn kredantajn katolikojn. Bildo de la marŝo elvokas en la spektantoj ilian propran latentan kredon kaj ili subite eksentas strebon aliĝi kaj marŝi ĉe la vosto. Tiel la marŝo grandiĝas danke al tiuj preter kiuj ĝi iras; ĝi devas fakte iĝi senfina. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Paranojo estas laŭvorte malsano de la potencoSukceso ĉi tie, same kiel ĉie, dependas de hazardaĵoj. Ilia rekonstruado sub masko de leĝoj nomiĝas historio. Sub ĉiu granda nomo en la historio povus unuope stari centoj da aliaj. Talento de malnobleco estas divastiĝinta en la homaro. Ĉiu havas apetiton kaj ĉiu aspektas kiel reĝo, starante sur la senfina kampo de la bestaj kadavroj. Honesta esplorado de la potenco devas rezigni je la sukceso kiel kriterio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri kaŭzeco en paranojo] Ĉi tie necesas indiki je la manio de kaŭzeco, kiam kaŭzeco iĝas celo en si mem, kion en tia skalo oni povas observi nur ĉe la filozofoj. Nenio okazas senkaŭze, necesas nur ĝuste starigi la demandon. Kaŭzo ĉiam troviĝos. Ĉio nekonata resumiĝos je la konata. Kiam venos io stranga, ĝi estos senmaskita kiel inspirita de iu. Malantaŭ masko de la nova tempo ĉiam malfermiĝos la malnova, necesas nur scii deŝiri ĝin per neŝancelebla mano. Bazado iĝas la pasio, trovanta sian esprimon pro iu ajn preteksto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Procezo de deŝirado de la maskoj kaj senmaskigado por la paranojulo — kaj ne nur por li — estas unu el bazaj procezoj. Sur ĝia bazo estiĝas ankaŭ la kaŭza manio, ĉar ĉiuj kaŭzoj resumiĝas finfine je personoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la paranojulo] Eĉ vere malsaman li klopodas konsideri la sama. La malamikon li scias rekoni en ĉiuj liaj multnobraj aspektoj. Kun ajn maskon li deŝiru, malantaŭ ĝi ĉiam sin kaŝas malamiko… Malkovradon kaj senmaskigadon oni povas difini kiel retransformiĝon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sento de ĉirkaŭiteco de la malamika grego, kiu tuta celas lin solan — tio estas baza emocio de paranojo. Plej klare ĝi manifestiĝas en halucinoj, kiam la malsanulo de ĉiuj flankoj vidas la okulojn, kiuj eniĝas sole en lin kaj en tio senteblas klara minaco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri entombigo] Ĉe la tuta lukso de la entombigo la kadavro mem ne estas prezentata al la publiko — tio estas ceremonio de kaŝado kaj kovrado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne eblas liberiĝi je la penso, ke ĉiun paranojon, same kiel ĉiun potencon, regas unusola strebo: forigi de la vojo ĉiujn por resti sola aŭ — en pli milda kaj ofte renkontiĝanta maniero — subigi ĉiujn al si por iĝi la sola helpe de ili. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Se ekzistas tia kredo, je kiu unu post la alia falis ĉiuj vivkapablaj popoloj de la Tero, tio estas kredo je produktado, la nuntempa furor de multigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kresko de la produktado postulas ĉiam pli da homoj. Ju pli da produktaĵoj, des pli da konsumantoj necesas. La vendo mem, regata de propraj leĝoj, devas transformi je la konsumantoj ĉiujn atingeblajn, do praktike la tutan homaron. Tiusence oni povas ĝin kompari, almenaŭ laŭ aspekto, kun universala religio, kiu ankaŭ ĉasas ĉiun animon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. Por ambaŭ la produktado estas kiel pupilo de la okulo. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka estimo. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la sukcesoj de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Trafas la okulojn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj amasoj, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la Oriento kaj la Okcidento. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis dentoj kaj baldaŭ eĉ ĝis la Luno, vekis en la mondo apokalipsan timon: la milito inter ili povas neniigi la homaron. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en Germanio en la tempo de nacional-socialismo kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian produktadon pli atente ol siajn civitanojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiu obstine kredas ke li ne devas morti. En tiu punkto heredaĵo de kristanismo — kaj en iom alia senco ankaŭ de budhismo — estas ne ekstermebla. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La postvivanto estas la hereda malsano de la homaro, ĝia damno kaj povas esti ankaŭ ĝia pereo. Ĉu ni sukcesos eviti ĝin en la lasta momento? »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kio Ĝingis-Ĥano! Kio Tamerlano! Kio Hitlero! De la vidpunkto de niaj eblecoj ili estas mizeraj submastroj, faraĉuloj kaj diletantoj! »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« ...la sola solvo, kontraŭanta pasian strebon al la postvivado: krea soleco, kondukanta al senmorteco — tio estas la solvo por malmultaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La postvivanto mem sentas timon. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj homoj. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj koro — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli damna ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la reganto kaj milito] Kiel ajn li montru sin ekstere, lia profunda kaj sekreta bezono estas maldensigi la vicojn de propraj subtenantoj. Por liberigi lin de la timo de la ordonoj necesas ke mortu multaj el tiuj, kiuj luktas je lia flanko. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tiu, kiu volas iĝi pli forta ol la potenco, devas lerni sen timo rigardi en la okulojn de la ordono kaj trovi la rimedon elŝiri ĝian pikilon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭRedakti