Malfermi la ĉefan menuon

José Ortega y Gasset

José Ortega y Gasset
Jose Ortega y Gasset.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

José Ortega y Gasset (1883-1955) estas la fama hispana verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo.

La malhumanigo de la arto [1925]Redakti

 
« Kruela disigo de nuntempo disde pasinteco estas la ĉefa signo de nia epoko kaj ŝajnas ke ĝi ja tumultigas hodiaŭan vivon. Ni sentas ke subite ni iĝis solaj, ke mortuloj mortis efektive, por ĉiam kaj ne plu povas helpi nin. Spuroj de spirita tradicio forviŝiĝis. Ĉiuj ekzemploj, specimenoj, etalonoj estas senutilaj. Ĉiujn problemojn, ĉu en arto, sciencopolitiko, ni devas solvi nur en nuntempo, sen partopreno de pasinteco. La senigita je siaj senmortaj mortuloj, la eŭropano estas sola; simile al Petro Schlemihl li perdis sian ombron. Nome tio okazas tagmeze. »

La ribelo de la amasoj (1930)Redakti

 
« Miro estas garantio de kompreno. Tio estas forto kaj riĉo de pensanta homo»
 
« En komunumoj, fremdaj al amaseco, komunaj celo, ideoidealo servas kiel sola interligo, kio mem jam ekskludas multnombrecon. »
 
« Efektive por eksenti amason kiel psikan realon ne necesas homaj amasiĝoj. Laŭ unusola homo oni povas difini, ĉu tio estas amaso aŭ ne. »
 
« Elektitoj estas ne tiuj, kiuj orgojle metas sin pli supren… la plej radikale estas dividi la homaron je du klasoj: tiuj, kiuj postulas de si multon kaj sin mem ŝarĝas per komplikaĵoj kaj sindevigoj, kaj tiuj, kiuj postulas nenion kaj por kiuj vivi estas flosi laŭ fluo, restante tia kie li estas, kaj ne penante superkreski sin mem. »
 
« …plebeco kaj premo de la amaso eĉ en rondoj tradicie elitaj estas karaktera signo de nia tempo. Tiel la intelekta vivo ŝajne postulema rilate la vivon, iĝas triumfa vojo de pseŭdointelektuloj, ne pensantaj, ne penseblaj kaj en neniu kazo akcepteblaj. »
 
« Hodiaŭ ni vidas furoron de hiperdemokratio, ĉe kiu la amaso agadas senpere, ekster iu ajn leĝo, kaj per kruda premo trudas siajn dezirojn kaj gustojn»
 
« La amaso forĵetas la malsimilan, neordinaran kaj plej bonan. Kiu estas ne kiel ĉiuj, kiu pensas ne kiel ĉiuj, riskas iĝi pario. Kaj estas klare, ke “ĉiuj” estas tute ne ĉiuj. »
 
« Epoko de la amasoj estas epoko de gigantomanio. »
 
« …homa socio ĉiam, ĉu deziras ĝi tion aŭ ne, estas aristokrateca laŭ sia senco, ju pli ĝi estas aristokrateca, des pli ĝi estas socio, same inverse. Kompreneble mi parolas pri la socio, ne pri la ŝtato»
 
« …tiun, kiu eksentis veran destinon de aristokrato, spektaklo de la amasoj vekas kaj flamigas kiel virga marmoro skulptiston»
 
« …unue, hodiaŭ la amasoj atingis vivnivelon similan al tiu, kiu antaŭe ŝajnis esti destinita nur por malmultaj; due, la amasoj forlasis obeemon, ne subiĝas al iu ajn malplimulto, nek sekvas ĝin kaj ne nur ne atentas ĝin, sed eĉ forpremas ĝin kaj ĝin anstataŭas. »
 
« …ordinara homo estas tiu surfaco, super kiu troviĝas historio de ĉiu epoko; en historio li estas la samo kiel marnivelo en geografio»
 
« …homa armeo nun estas sole oficiroj. »
 
« La eŭropanoj ĉiam nebule sentis, ke averaĝa vivnivelo en Usono pli altas ol ĉe ili. La sento estis ne tre klara, sed evidenta, ĝi kondukis al penso, de ĉiuj akceptata kaj ne dubinda, ke Usono estas estonteco»
 
« …historio same kiel agrikulturo dependas de valoj, ne de pintoj, de averaĝaj markiloj de la socia vivo, ne de altodiferenco. »
 
« …la fama deknaŭa jarcento, ĉe tuta konscio de sia perfekteco — kaj eble pro tiu konscio — estis nedisigebla de pasinteco, kies ŝultrojn ĝi sentis sub si; fakte ĝi vidis en si plenumitan pasintecon. »
 
« …kiel vidas sin nia epoko: ĝi estas konvinkita ke ĝi estas pli supra ol ĉiuj, kaj samtempe sentas sin komenco, kaj ne certas, ke tio estas ne komenco de la fino… Ĝi estas povega kaj ne certa pri si mem. Fiera kaj timigita de sia propra povo»
 
« …la mondo subite kreskis kaj kun ĝi kreskis la vivo. Unuavice ĝi iĝis planeda; mi volas diri, ke vivo de ordinara homo enspacigas hodiaŭ la tutan planedon… »
 
« …la mondo kreskis ankaŭ en tempo. Arkeologio terure vastigis historian spacon. Imperioj kaj tutaj civilizacioj, pri kiuj ni hieraŭ eĉ ne supozis, eniras nian konscion kvazaŭ novaj kontinentoj»
 
« Nome pro tio, ke vivotempo estas limigita, nome pro tio ke la homoj estas mortontaj, ili hastas superi, akiri ĉion, kio riceveblas tro longe kaj tro malfrue. La Sinjoro, eterne vivanta, ne bezonas aŭton»
 
« Sed gravas eĉ ne tio, ke la mondo iĝis pli granda; pli gravas ke en la mondo ĉio multiĝis. »
 
« Eblecoj de la nuntempa aĉetanto aspektas fakte senlimaj. Malfacilas imagi aĵon, kiu mankus al vendobretoj kaj inverse — ne eblas imagi ĉion, kio haveblas tie. »
 
« Eĉ en la plej malbona kazo, kiam la vivo mallarĝiĝas ĝis unusola elirejo, ĉiam haveblas ankaŭ la dua — foriro el la vivo. Sed ja foriro el la vivo ankaŭ estas ĝia parto, same kiel pordo estas parto de la domo»
 
« …ni vivas en epoko, kiu sentas sin kapabla atingi ĉion kion ĝi deziras, sed ne scias kion konkrete. Ĝi posedas ĉion, sed nur ne sin mem. Ĝi perdiĝis en sia propra abundo. »
 
« [pri nuntempa animo] Al ĝi aplikeblas la vortoj, diritaj de regento pri la juna Ludoviko la 15-a: “Haveblas ĉiuj talentoj krom unu — kapablo uzi ilin”. »
 
« Hodiaŭ, kiam al ni ĉio ŝajnas esti ebla, ni supozas ke eblas ankaŭ la pleja malbono: regreso, sovaĝiĝo, degenero. »
 
« Pasinteco ne sugestos kion fari, sed ĝi sugestos kion eviti. »
 
« Cirkonstancoj kaj decidoj estas la ĉefaj komponantoj de la vivo»
 
« Vivi signifas eterne esti kondamnita al libero, eterne decidi kio vi iĝos en tiu ĉi mondo. Kaj decidi senlace kaj senhalte. Eĉ sin lasante senespere al volo de la hazardo, ni faras decidon — ne decidi. »
 
« Ĉe universala voĉdonado la amasoj ne decidadis, ses aliĝadis al decido de tiu aŭ alia malplimulto. Tiuj lastaj proponis siajn “programojn” – bonega termino. Tiuj programoj — fakte programoj de kunvivo — invitadis la amason aprobi projekton de decido. »
 
« La amaso estas tiuj, kiuj flosas laŭ fluo kaj ne havas orientilojn. »
 
« Malveras, ke historio estas neprognozebla. Jen kaj jen profetaĵoj plenumiĝadis. »
 
« …antaŭe ordinara homo eĉ ne supozis pri tia vivosenlimeco. Inverse, la vivo estis por li peza sorto. Li ekde naskiĝo perceptis ĝin kvazaŭ amason da obstakloj, al kiuj li devas obei kaj enpremiĝi je destinitan por li fendon. »
 
« La revolucio estas ne atenco kontraŭ la ordo, sed starigo de nova ordo, diskredetiganta la kutiman. »
 
« Antaŭe eĉ por riĉaj kaj povaj la tero estis la mondo de bezonoj, komplikaĵoj kaj riskoj»
 
« Jam tempas skizi per la unuaj du linioj psikologian bildon de la hodiaŭa amasa homo: tiuj du trajtoj estas — senhalta kresko de vivbezonoj kaj sekve senbrida ekspansio de la propra naturo kaj — due — denaska sendankemo al ĉio, faciliganta lian vivon. Ambaŭ trajtoj kreas tre konatan animan bildon — tiun de dorlotita infano»
 
« En la tagoj de malsatribeloj popolaj amasoj kutime postulas panon kaj subtene al la postuloj kutime detruas bakejojn. Ĉu tio estas simbolo de tio, kiel la nuntempaj amasoj traktas — nur pli grandskale kaj inventeme — la civilizacion, kiu nutras ilin? »
 
« Ni estas unuavice tio, kion faras el ni la mondo, kaj la ĉefaj trajtoj de nia animo estas stampitaj sur ĝi de ĉirkaŭaĵo. Tio ja ne mirindas, ĉar vivi signifas enviviĝi en la mondon. »
 
« La amasa homo, fidela al sia naturo, atentos nenion krom sin mem ĝis bezono devigos lin. Kaj ĉar ĝi ne devigas, do li ne atentas, konsiderante sin mastro de la vivo. Inverse, la homo neordinara, unika interne bezonas ion pli grandan kaj altan ol li mem, konstante sin komparas al ĝi kaj servas al ĝi propravole. Oni rememoru, kio diferencigas la elektiton de la ordinara homo — la unua postulas de si multon, la dua estas fascinita je si mem kaj postulas nenion! »
 
« Amasa pensado estas la pensado de tiuj, kiuj por ĉiu demando jam havas respondon, kio estas facile kaj tute kontentigas. Inverse, neordinareco evitas juĝi sen antaŭa intelekta penado kaj konsideras dignan je si nur tion, kio ankoraŭ estas neatingebla kaj postulas plian pensoflugon. »
 
« La vivo kiel ekzameno — jen kio estas la nobla vivo. Nobleco estas difinata per postulemo kaj devo, ne per rajtoj. Noblesse oblige [france: Nobleco devigas]. »
 
« Kaj homojn, vivantajn inercie, ni nomas amaso ne pro ilia multnombreco, sed pro ilia inerciemo. »
 
« …kiam al la ordinara homo la mondo kaj la vivo vaste malfermiĝis, lia animo al ili fermiĝis komplete. »
 
« …nemalhavebla rajto pri propra opinio sen iuj ajn antaŭaj penoj por krei ĝin, ĝuste atestas tiun absurdan staton de homo, kiun mi nomas “amasa indigno”. Tio estas hermetikeco, enfermiĝo de animo. Ĉi-kaze — hermetikeco de konscio»
 
« La amasa homo sentas sin perfekta. Al la homo neordinara por tio necesas granda aplombo, naiva kredo je sia perfekteco ne estas propra al li, ĝi estas trudita de vanteco kaj restas kvazaŭa, ŝajniga kaj dubinda por li mem. Do la memfidulo tiom bezonas aliulojn, kiuj konfirmus liajn elpensaĵojn pri si mem. »
 
« [pri la amasa homo] Natura anima hermetikeco senigas lin je la ĉefa kondiĉo, necesa por eksenti sian nekompletecon — je ebleco kompari sin al la aliaj. Kompari signifus por momento seniĝi je si mem kaj enkorpiĝi en aliulon. Sed la ordinara animo ne kapablas al transformiĝo — por ĝi tio estas, ve, la truko tro komplika. »
 
« Antaŭe en la eŭropa historio la plebaro neniam havis iluziojn pri siaj propraj “ideoj” rilate ion ajn… Ĝi aprobis aŭ kondamnis tion, kion elpensis kaj plenumis politikisto, subtenis lin aŭ senigis je la subteno, sed ĝiaj agadoj limiĝis je reago, ĉu aproba aŭ inverse, al krea volo de aliulo… Hodiaŭ inverse la averaĝa homo havas la plej certajn imagojn pri ĉio, kio okazas kaj devas okazi en la Universo. Do li malkutimiĝis aŭskulti. Por kio, se ĉiujn respondojn li trovas en si mem? »
 
« Civilizacio estas unuavice volo al kunekzistado. Oni sovaĝiĝas kiam oni ne plu atentas unu la alian. La sovaĝiĝo estas la procezo de disiĝo. »
 
« Liberalismo — kaj hodiaŭ necesas memorigi pri tio — estas la pinto de altanimeco; tio estas rajto, kiun plimulto cedas al malplimulto kaj tio estas la plej nobla voko, iam soninta sur la tero. Ĝi anoncis decidemon paciĝi kun malamiko kaj eĉ pli — kun malamiko pli malforta. »
 
« …min timigas facileco kun kiu oni forgesas, ke animo de tekniko estas la pura scienco… »
 
« …kaj bolŝevismo kaj faŝismo, du politikaj “novaĵoj”, aperintaj en Eŭropo kaj najbare al ĝi, klare prezentas moviĝon en rea direkto. »
 
« [pri la Oktobra revolucio] …la okazinta en Rusio estas historie neesprimiva kaj ne markas komencon de nova vivo. Inverse, tio estas monotona regurdado de la komunaj elementoj de ĉia revolucio»
 
« …esti neliberalulo aŭ kontraŭliberalulo signifas okupi tiun pozicion, kiu estis antaŭ alveno de liberalismo. Kaj se ĝi venis, do veninte unufoje ĝi venkos denove kaj se ĝi pereos, do nur kune kun kontraŭliberalismo kaj kun la tuta Eŭropo»
 
« Pasinteco havas sian veron. Se ne atenti ĝin, ĝi revenos por subteni ĝin kaj samtempe subtenos sian malveron»
 
« Aristokrato heredas, do alproprigas vivkondiĉojn, kiujn kreis ne li kaj kies ekzistado ne estas nature ligita al lia kaj nur lia vivo. Ekde naskiĝo li tuj kaj senpense eniĝas je la kerno de siaj riĉaĵoj kaj privilegioj. Interne nenio parencigas lin al ili, ĉar ili devenas ne de li mem. Tio estas grandega kiraskovraĵo, malplena ŝelo de alia vivo, de alia estaĵo, de praulo. Kaj li mem estas nura heredanto, do portas ŝelon de fremda vivo. Kio atendas lin? Kiun vivon li devos vivi — ĉu la sian aŭ de sia praulo? Neniun. Li estas kondamnita reprezenti aliulon, do estas nek si mem, nek aliulo. »
 
« Ĉiu vivo estas lukto; kaj luktas por iĝi si mem. »
 
« Indus cetere pli detale esplori, kiel multaj plej karakteraj trajtoj de “aristokrato” de ĉiuj tempoj kaj popoloj kvazaŭ semoj donas amasajn burĝonojn. Strebo ekzemple fari ludon kaj sporton sia ĉefa okupo; per ĉiuj rimedoj — de higieno ĝis vestaro — dorloti sian propran korpon; lasi neniun romantikecon en rilatoj al la virinoj; kundividi libertempon kun la intelektuloj, interne malestimante ilin, kun plezuro fordonante por disŝirado al servistoj kaj ĝendarmoj; preferi reĝimon de absoluta povo al la demokratiaj diskutoj, ktp. »
 
« La plej memkontentaj nuntempe popoloj, kaj ankaŭ la plej monumentaj “neplenkreskuloj” estas la popoloj, kiuj decidis en la homa komunumo “fari ĉion laŭdezire”. Kaj laŭ naiveco ili nomas tion “nacia spirito”. Kvankam mi malŝatas la spiriton internacian kaj bigotan estimon de ĝi, tamen tiuj kapricoj de la nacia nematureco ŝajnas al mi karikaturaj. »
 
« La teoriaj veroj estas ne nur diskuteblaj, sed la tuta forto kaj senco ilia estas en tiu diskutebleco; ili naskiĝis en diskuto, vivas dum estas diskutataj, kaj ekzistas sole por daŭrigo de la diskuto. Sed la sorto — tio, kio iĝos aŭ ne iĝos la vivo — estas nediskutebla. Oni akceptas ĝin aŭ rifuzas. Akceptinte, oni iĝas si mem; rifuzinte, oni neas kaj anstataŭigas sin mem. »
 
« Sinki, fali, humiliĝi — tio estas rezigni je si mem, je tiu, en kiu vi devis realiĝi. La vera ekzistado ĉe tio ne malaperas, sed iĝas riproĉa ombro, fantomo, kiu eterne memorigas kiom malnobla estas tiu sorto kaj kiom malsimila ĝi devis iĝi. Tia vivo estas nura malsukcesa sinmortigo»
 
« Skvalo de ĉiesa kaj totala ŝajnigado ruliĝas tra la eŭropaj teroj. Ĉia pozicio estas deklarata pro ŝajnigemo kaj estas interne falsa. Ĉiuj klopodoj strebas sole ne renkontiĝi kun sia sorto, fermi la okulojn kaj ne aŭdi ĝian malhelan vokon, eviti rektan renkontiĝon kun tio, kio devas iĝi vivo. Oni vivas ŝerce kaj des pli ŝerce ol pli tragika estas surmetita masko»
 
« La nuntempa tekniko naskiĝis pro koito de kapitalismo kun eksperimenta scienco»
 
« Antaŭe la homoj simple dividiĝis je sciuloj kaj nesciuloj… Sed fakulo apartenas nek al tiuj, nek al la aliaj… Oni devas agnoski lin scianta nesciulo kaj tio estas plorinda afero kaj signifas ĝi ke tiu sinjoro ĉiun aferon, kiun li ne komprenas, traktos ne kiel nesciulo, sed kun aroga memfido de la homo, kiu konas sian prezon»
 
« Sed ĉe ĉiuj spiritaj meritoj de la nobeloj al ili mankis kaj plu mankas klapo en la kapo. Cetere ili ne esperis pri ĝi. Naturaj, nekalkulemaj, do unuvorte “malraciaj”, ili vive sentis kaj malfacie pensis. Do ili ne povis evoluigi la teknikon, postulantan inventemon. Ili ne inventis pulvon. Ili pigris. »
 
« …dum la revolucioj la burĝaro forprenis la povon kaj, aplikinte al ĝi siajn lertajn manojn, dum la vivo de unu generacio kreis vere povan Ŝtaton, kiu ĉesigis la revoluciojn. »
 
« …la epokon de la eŭropa absolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato… la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca»
 
« …la amasa homo vidas en la ŝtato senpersonan forton kaj ĉar ankaŭ sin mem li sentas senpersona, do li konsideras ĝin la sia. »
 
« Finiĝos tio plorinde. La ŝtato definitive sufokos ĉian socian aktivecon kaj neniuj novaj semoj jam burĝonos. La socion oni devigos vivi por la ŝtato, la homon — por la ŝtata maŝino. Kaj ĉar tio estas nura maŝino, kies funkcieblo kaj stato komplete dependas de viva forto de ĉirkaŭaĵo, finfine la ŝtato, forsuĉinte el la socio ĉiujn sukojn, senfortiĝos, ekfeblos kaj mortos per la plej morta el la mortoj — per la rusta morto de mekanismo»
 
« …la dua ŝtupo de burokratiĝo iĝas militiĝo de la socio. La tuta atento estas direktita al armeo. Povo estas unuavice garantianto de la sekureco (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas la amasa konscio). Do la ŝtato estas unuavice armeo. »
 
« Videbla enkorpigo de tiu danĝero iĝas unu el la plej alarmigaj anomalioj de lastaj tridek jaroj — ĉiea kaj senhalta fortiĝo de polico»
 
« Bedaŭrinde la “dignaj” homoj eraras, kiam ili pensas ke la “ordofortoj”, por la ordo kreitaj, kontentiĝos je tio, kion oni deziras de ili. Estas klare kaj senevite, ke finfine ili mem komencos starigi la ordon — kaj kompreneble tian, kia kontentigos ilin. »
 
« Neniu povo sur la tero baziĝis sur io siginfe alia ol la publika opinio»
 
« Povo de la publika opinio estas gravito de la politika historio»
 
« …regi signifas sidi. Sur trono, senato, ministeria seĝo, ie ajn. Malgraŭ naiva imago de raportistoj, la povo estas la afero de ne pugnoj, sed de sidaĵoj. »
 
« Kaj ĉar la naturo timas malplenon, manko de la publika opinio kompenciĝas je perforto. La lasta estas nura surogato de la unua. »
 
« …ne eblas regi malgraŭ volo de la popolo»
 
« Prahistoriaj formoj de la povo havas sanktan karakteron, ĉar ili baziĝas sur religio kaj forme de religio aperas komence ĉio, kio poste iĝas spirito, penso, mondrigardo, do ĉio ne materia kaj supersenta»
 
« Plejparto de la homoj ne havas propran opinion kaj necesas ke ĝi eniru en ilin de ekstere sub premo kiel ŝmiraĵo en mekanismon»
 
« Provo respondi al la demando, kio nun okazas en la mondo, devas esti konsiderata ironio pri si mem… restas unusola elirejo — arbitre konstrui realon, definitivan kaj supozitan ordon de la aferoj. »
 
« Hodiaŭ la mondo estas ekzemplo de infaneco»
 
« Frivola spektaklo de la ekzistado de nemenskapablaj popoloj aspektas plorinde. Pro tio ke Eŭropo laŭdire estas en regreso kaj do ne plu regas, ĉiu popolo kaj popoleto petolas, grimacas, ploretas aŭ penegas kaj tiriĝas supren, ŝajnigante plenkreskulon, mastron de sia sorto. Pro tio tiu ĉi aperis bacila mondobildo, kie ĉiupaŝe svarmas “naciismoj”. »
 
« Estas amuze vidi, ke tiu aŭ alia nano-respubliko leviĝas sur piedpintojn el sia fora sovaĝejo, kondamnas Eŭropon kaj minacas forigi ĝin el la monda historio»
 
« …la malnova malnovas ne pro sia maljuneco, sed pro tio ke aperas la nova kaj per sia noveco subite maljunigas ĉion antaŭan. Se ne haveblus infanoj, ni ne maljuniĝus aŭ maljuniĝus oble pli malfrue. La samo okazas al la aŭtoj. Aŭtomobilo dekjara aspektas oble pli malnovmoda ol dudekjara vaporlokomotivo, kaj nur pro tio ke novaĵoj de la aŭtomobila tekniko pli rapide anstataŭas unu la alian. Kadukiĝo de la malnova, kaŭzita de kresko de la nova, estas signo de sano. »
 
« Venko de marksismo en Rusio, kie mankas industrio, estus plej grandega kontraŭdiro kiun iam ajn alfrontis marksismo. Sed tiu kontraŭdiro mankas, ĉar mankas ankaŭ la venko. En Rusio haveblas ne pli da marksisma ol estis da romia en la ĝermanoj de la Sankta Romia imperio»
 
« …marksismo de Stalin… fortas per tio, kio en ĝi haveblas la rusa kaj tute ne per tio, kion ĝi enhavas de komunismo»
 
« Usono ankoraŭ ne estas ekzamenita de la vivo; estus naive pensi, ke ĝi kapablas regi»
 
« …ĉu vere ke oni diras kvazaŭ Eŭropo nun estas en regreso kaj rezignas je sia povo? Ĉu oni ne konfuzas la regreson kaj resanigan krizon, kiu ebligos al Eŭropo vere iĝi Eŭropo? Kaj ĉu ne ŝajnos la evidenta regreso de la eŭropaj nacioj apriore necesa, kiam leviĝos demando pri la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, pri anstataŭigo de la eŭropeca dispartiĝo per akordita unueco? »
 
« La povo kaj subiĝo estas decidaj kondiĉoj por ekzistado de iu ajn socio»
 
« La povo estas premo. Sed ne nur. Se ĝi estus nura premo, ĉio limiĝus je perforto, nuda devigado. Ne forgesu, ke ĝi havas du flankojn: devigata estas iu, sed li estas devigata al io. Kaj tio, al kio li estas devigata — tio finfine estas partopreno en plano, en granda historia destino. Ne ekzistas povego sen vivprogramo, pli ĝuste — sen programo de la povega vivo»
 
« [pri kvazaŭ helpemaj hispanoj, pretaj ĉiĉeroni turistojn] Ĉu mia samlandano vere ien iris? Ĉar tre povas esti kaj ofte estas, ke li faris tion sen ajna neceso, kaj iris nur rigardi fremdan vivon, ĉu ĝi plenigos lian propran aŭ ne. Mi plurfoje konvinkiĝis, ke miaj samlandanoj eliras surstraten kun espero renkonti eksterlandanon, kiun oni povos ĉiĉeroni. »
 
« Subiĝi ne signifas toleri — toleri estas humilige — sed inverse, estimi tiun kiu gvidas kaj volonte sekvi lin — kun ĝojo stariĝante sub lia larĝa standardo»
 
« La fatalaj muroj de la nuntempa germana, anglafranca ekonomioj estas la politikaj limoj de la nuntempaj ŝtatoj»
 
« Ĉiuj perfektaĵoj de la usona tekniko estas preskaŭ komplete sekvoj, ne kialoj, de la vasteco kaj de homogeneco de la usona merkato. “Raciigo” de la produktado estas aŭtomata sekvo de ĝia grandskaleco. »
 
« [pri la antikvaj urboŝtatoj] …kaj la urbo, aŭ polis, komenciĝas de malpleno — de la forumo, agoro, kaj ĉio alia estas nura rimedo por konturi ĝin. »
 
« La kamparano estas kiel planto. Kaj ĝis nun lia ekzistado, ĉio kion li pensas, sentas, deziras, konservas premsignon de la planta vivo, de ĝia senmemora dormo»
 
« [pri la antikvaj urboŝtatoj] …homo liberiĝas je sia unueco kun la plantoj kaj bestoj, lasas ilin ekstere kaj fortiĝas sur specifa, pure homa grundo. Tio estas civita grundo. Pro tio Sokrato, granda civitano, triobla urba ekstrakto, elbuŝigis foje: “Mi havas nenion komunan kun la arboj en kampo, komunan mi havas kun la homoj en la urbo”. »
 
« Anstataŭ planta disrampado laŭ la tero venis civita unuiĝo en la urbo. La urbo estas superdomo, ĝi estas supero de la domo, de la homa loĝejo, kreado de nova strukturo, pli abstrakta kaj komplika ol la familia oikos. Tio estas respubliko, politeia, kiu formiĝas el ne viroj kaj virinoj, sed el la civitanoj. »
 
« …la ŝtato estiĝas kiam la homo strebas eliri el tiu natura socio, en kiu tenas lin sangaj ligoj. Parolante pri sango, ni parolas ankaŭ pri aliaj naturaj ligoj — ekzemple pri lingvo. Ekde komenco la ŝtato baziĝas sur miksado de sangoj kaj lingvoj. La ŝtato estas supero de ĉia natura unuiĝo. Ĝi estas mestizo kaj poligloto»
 
« Imago estas liberiga trajto de la homo»
 
« La romia malriĉeco de imago forme de Bruto preferis murdi la plej grandan fantazion de la antikva epoko forme de Cezaro»
 
« Helaj kapoj, helaj en plena senco de la vorto, en la antikva mondo eble haveblis nur du — Temistoklo kaj Cezaro, du politikistoj»
 
« Ĉio kion diras scienco, estas abstrakta kaj ĉio abstrakta estas klara. Do klareco estas ne tiom en kapo de tiu, kiu okupiĝas pri scienco, kiom en la afero mem. Vere malhela kaj implika estas nur konkreta, viva realo, eterne neripetebla. »
 
« …la vivo unuarigarde estas ĥaoso, en kiu oni perdiĝas. Homo supozas tion, sed timas alfronti vizaĝon al vizaĝo minacan realon kaj disiĝas de ĝi per fantazia kuliso, sur kiu ĉio estas bildigita simple kaj kompreneble. Li tute ne zorgas pri tio, ke liaj “ideoj” malsimilas al vero — por li tio estas tranĉeoj por pasigi tempon for de la propra vivo, aŭ teruraj grimacoj por fortimigi la realon. »
 
« Helaj kapoj estas tiuj, kiuj seniĝas je fantaziajideoj”, rigardas la vivon de proksime kaj vidas, ke ĉio en ĝi estas diskutebla kaj divenebla, kaj sentas ke li pereas. Kaj ĉar vivi signifas nome senti sin pereanta, nur agnosko de tiu vero kondukas al si mem, helpas akiri sian verecon, elgrimpi sur firman grundon. »
 
« …scienco laŭnature estas forkuro de la vivo (plejparto de la homoj de scienco sin fordonas al ĝi pro timo alfronti vizaĝon al vizaĝo sian propran vivon; tio estas ne helaj kapoj — pro tio eskzistas ilia fama senhelpeco en konkretaj vivcirkonstancoj). »
 
« Sorto de demokratio ĉe iu ajn ĝiaj formo kaj evoluiteco dependas de eta teknika detalo — balota procedo. Ĉio alia estas duaranga. »
 
« La ŝtato unuavice estas laborplano kaj kunlabora programo. Ĝi kunigas homojn por komuna afero. La ŝtato estas ne unueco de lingvosango, teritorio aŭ vivmaniero. Ĝi havas nenion materian, inercian, antaŭan kaj limigitan. Tio estas pura dinamismo — volo pri la komuna afero — kaj pro tio la ŝtata ideo havas neniujn naturajn limigojn. »
 
« …ne sango kaj lingvo kreas nacian ŝtaton inverse, ĝi similigas sangoenhavon kaj artikulacion de la sonoj. »
 
« Ĉe la novaj popoloj bildo de la ŝtato perdis materiecon. Se tio estas programo de komuna afero, do ĝi esprimiĝas en pura dinamismo — en agado, en komuneco de la agoj. Pro tio efika forto de la ŝtato, politika subjekto iĝas ĉiu, kiu taŭgas al la afero kaj estas fidela je ĝi, dum sango, lingvo, geografia kaj socia apartenoj iĝas duarangaj. »
 
« Se nacio ekzistus nur danke al pasinteco, neniu defendus ĝin dum danĝero… Defendante, ni defendas nian morgaŭon, ne nian hieraŭon. »
 
« Antikva homo kaj eŭropano estas egale zorgitaj pri estonteco, sed la heleno-romianoj subigas al ĝia povo pasintecon dum ni donas plej grandan aŭtonomion al estonteco, noveco ĝenerale. »
 
« Loĝantoj de Centra kaj Suda Amerikoj havas komunan pasintecon kun la hispanoj, tamen ili ne formas komunan nacion. Kial? Mankas unu kaj evidente la plej granda afero — komuna estonteco»
 
« …efektive la nacio neniam estas preta. Tio diferencigas la nacian ŝtaton de aliaj. La nacio ĉiam aŭ formiĝas aŭ disfalas. Tetrium non datur [latine: La tria ne eblas]. »
 
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la nacia ideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »
 
« …la vivo en la tuta mondo sinkis je maldeca sentempeco… ĉio estas provizora, haste farita, ĉio estas nura prokrasto. »
 
« Ne ekzistas la vivo pli vera, natura, memgvida ol tiu, kiu formiĝas el neeviteblaj eventoj. Kaj ĉio kio estas en niaj manoj, ĉio kion ni rajtas akcepti, rifuzi, anstataŭigi per io alia — ĉio ĉi estas falsaĵoj. »
 
« [pri la nuntempa epoko] Nek viroj vere scias, al kio ili vere servu, nek virinoj — kiujn virojn ili vere amu»
 
« Tiuj unuiĝoj, kiuj ĝis nun nomiĝis nacioj, proksimume antaŭ jarcento atingis sian apogeon. Ne eblas ion fari pri ili krom unu afero — superi ilin. »
 
« La naciaj ŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “naciisman” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda. »
 
« Sed ĉiu naciismo estas sakstrato. Celante morgaŭan tagon oni alfrontas muron. Ĉi tie la vojo perdiĝas kaj kondukas nenien. Naciismo estas mispaŝo je direkto kontraŭa al la nacia esenco. Ĝi estas kuniga, dum naciismo estas ekskluda kaj nur forpuŝas. »
 
« La burĝoj tute ne estas tiom timemaj, kiel li [ Georges Sorel ] pensis kaj hodiaŭ emas al perforto oble pli ol laboristojFaŝismo, etburĝa fenomeno, superis je perforto la tutan laboristan movadon. »
 
« …socialismo de Markso kaj bolŝevismo estas du historiaj fenomenoj, kiuj apenaŭ havas komunajn tuŝpunktojn. »
 
« Komunismo estas tre stranga moralo, sed tio estas moralo. »
 
« Eŭropo perdis sian moralon»
 
« Estas naive riproĉi nuntempan homon pri malmoraleco. Tio ne nur ne ofendos, sed eĉ flatos. Malmoraleco hodiaŭ iĝis populara varo kaj iu ajn fanfaronas per ĝi. »
 
« Se iu ludas reakciulon, do evidente por sub ŝirmo de savado de la patrujo kaj la ŝtato ebenigi ĉion alian kaj plenrajte treti la proksimulon, speciale se tiu havas meritojn. Sed ankaŭ revoluciulojn oni ludas samcele: la ekstera obsedo je la sorto de subprematoj kaj je sociala justeco servas kiel masko, liberiganta je domaĝa neceso esti honesta, tolerema kaj, plej grave, estimi la homajn meritojn. Mi konas nemalmulte da homoj, kiuj aniĝis al tiu aŭ alia laborista partio nur por akiri internan rajton malestimi la intelektularon kaj rigardi ĝin desupre. »
 
« Abomeno pri la devo parte klarigas ankaŭ duone ridindan, duone hontindan fenomenon — la kulton de “junularo”. Ĉiuj, de la etulo ĝis la maljunulo, transformiĝis je la “junuloj”, aŭdinte ke la junuloj havas pli da rajtoj ol da devoj, ĉar la lastajn oni povas prokrastigi kaj rezervi por maturaĝo. La juneco ĉiam estis liberigata de peza agado. Ĝi vivis ŝulde. Laŭ homaj kutimoj tiel ja devas esti. Tiun ŝajnigan rajton al ĝi pardoneme kaj tenere donacas la pliaĝuloj. Sed necesis ja tiom narkotigi ĝin, ke ĝi vere ekkonsideris tion sia merita rajto, kiun devas sekvi ankaŭ ĉiuj aliaj meritaj rajtoj. »
 
« La internaj eŭropaj militoj preskaŭ ĉiam havis interesan trajton, kiu similigis ilin al hejmaj skandaloj. Ili ne planis forviŝi malamikon de sur la tero kaj estis precipe militoj konkuraj, militoj de rivaloj, similaj al interbatiĝoj de buboj aŭ diskutoj de heredantoj»
 
« Unueco de Eŭropo estas ne fantazio, sed la pleja realo; la fantazio estas la kredo ke Francio, Germanio, ItalioHispanio estas efektive memstaraj kaj sendependaj. »
 
« Esti maldekstrulo, same kiel esti dekstrulo estas unu el sennombraj homaj vojoj esti stulta; kaj tiu kaj alia finfine estas specoj de unuflanka morala paralizo… politika eksperimentado finis mortan nodon kaj hodiaŭ ni observas kiel dekstruloj atutas per revolucio kaj maldekstruloj — per tiranio»
 
« Totala politikiĝo, forvorado de ĉio kaj ĉiuj fare de politiko estas la vera ribelo de la amasoj»
 
« Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj. »
 
« …danke al ĉiuj tiuj revolucioj en Francio pli ol ie ajn la tutan [19-an] jarcenton, krom malmultaj semajnoj aŭ eĉ tagoj, regis pli aŭ malpli aŭtoritata aŭ kontraŭrevolucia reĝimo. »
 
« En la revolucioj la abstrakta provas ribeli kontraŭ la konkreta, do la revolucio estas kondamnita je fiasko, ĝi estas unusenca kun ĝi. »
 
« La sola grava diferenco de la “natura historio” de tiu homa estas ke la lasta ne povas komenciĝi denove. »
 
« La vera riĉaĵo de la homo estas riĉaĵo de la homaj eraroj, kolektita dum jarmiloj vivosperto»