Leono estas speco (Panthera leo) de granda afrika mamulo el la subordo de rabobestoj, g. pantero, kies virbesto portas densan kolhararon.

Leono
Leono
Leono
Aliaj projektoj
Leono en Vikipedio
Leono en Komunejo
Leono en Komuneja kategorio
Leono en Vikivortaro
Citaĵo
« Kion rajtas leono, ne rajtas azeno»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Rimarkindas kian estimon havas kaptopremo. Funkcioj de la mano estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la potenco. La plej alta rango de la vortoj kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la superstiĉa timo kun kiu traktas la homoj la ĉasfelisojn — tigrojn kaj leonojn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan impreson — ĉiuj reĝoj volonte vidas sin leonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La fuĝo estas la sola kaj lasta instanco, al kiu eblas apelacii kontraŭ la mortkondamno. Roro de leono, elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la sola sono de ĝia lingvo, komprenebla por ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj povas esti ke tiu kompreno estas la sola komuna, kion ili havas. La plej antikva ordono — tiu, kiu estis farita oble pli frue ol sur la Tero aperis la homo — estas la mortkondamno, instiginta la viktimon al fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ

redakti