Torturo

ago intence kaŭzi doloron aŭ suferon, fizikan aŭ mensan, al homo aŭ besto, por puni aŭ perforti aŭ sin plezuri

Torturo estas kruela turmento (fizika aŭ morala), per kiu oni provas eltiri konfeson el akuzito aŭ pere de kiu oni iam punis kondamnitojn.

Torturo
Torturo
Torturo
Aliaj projektoj
Torturo en Vikipedio
Torturo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Torturo, kuraĝigita desupre, fariĝis fakto de la vivo [en okupita Irako]. Eble iu bona liberala apologiisto de Blair baldaŭ klarigos, kiel demokrata torturo estas multe pli bela ol aŭtoritata torturo. »
— Tariq Ali
 
« Mi ankaŭ volus Dion, kiu ne permesus Inferon. Senfina torturo povas esti nur puno por senfina malbono kaj mi ne kredas ke senfina malbono povas esti dirita ekzisti eĉ en la kazo de Hitler. Cetere, se plej multaj homaj registaroj estas sufiĉe civilizitaj por provi forigi torturon kaj malpermesi kruelajn kaj nekutimajn punojn, ĉu ni povas atendi ion malpli de tute kompatema Dio?
Mi sentas, ke se ekzistus postvivo, puno por malbono estus racia kaj kun limdato. Kaj mi sentas, ke la plej longa kaj plej malbona puno devas esti rezervita por tiuj, kiuj kalumnias Dion inventante Inferon. »
— Isaac Asimov
 
« Torturo estas sensenca perforto, naskita el timo... torturo kostas homajn vivojn sed ne savas ilin. »
— Jean-Paul Sartre
 
« La sola afero, kiun ni scias pri torturo, estas, ke ĝi neniam estis desegnita unue por atingi la efektivan veron de iu ajn; ĝi estis projektita en la plej malhelaj tagoj de la homa historio por produkti falsajn konfesojn por ekstermi politikajn kaj religiajn kontraŭulojn. Kaj tiel ĝi ĉiam funkcias: ĝi ricevas konfesojn sendepende de ilia precizeco. »
— Andrew Sullivan
 
« Konstitucia respubliko dediĉita antaŭ ĉio al la protekto de libereco ne povas leĝigi torturon kaj resti konstitucia respubliko. Ĝi importas en si tumoron de pura tiraneco. » « (angle) A constitutional republic dedicated before everything to the protection of liberty cannot legalize torture and remain a constitutional republic. It imports into itself a tumor of pure tyranny. »
— Andrew Sullivan
 
« Sekvu la voĉon de via koro, eĉ se ĝi kondukos vin for de la vojo de timemaj animoj. Ne fariĝu malmola kaj amara, eĉ se la vivo torturas vin kelkfoje. Nur unu afero gravas: vivi sian vivon bone kaj feliĉe... »
— Wilhelm Reich

Ernesto Sábato redakti

 
« Kiam viroj volis imagi inferon, nenion alian ili kreis krom torturo. »
— Ernesto Sábato
 
« La imperativo ne torturi devas esti fakta, ne hipoteza; torturo estas absoluta malbono, ne relativa; ne ekzistas bonaj aŭ malbonaj torturoj. »
— Ernesto Sábato