Ĉasado

serĉado, kaptado, kaj mortigado de sovaĝaj bestoj

Ĉasado estas ago ĉasi, do persekuti bestojn, por ilin kapti aŭ mortigi; konstante fervore peni por akiri ion.

Ĉasado
Ĉasado
Ĉasado
Aliaj projektoj
Ĉasado en Vikipedio
Ĉasado en Komuneja kategorio
Ĉasado en Vikivortaro
Ĉasado en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

 
« Oni pleje mensogas antaŭ elekto, dum milito, kaj post ĉasado. » « Es wird niemals so viel gelogen wie vor der Wahl, während des Krieges und nach der Jagd »
— Otto von Bismarck ankaŭ atribuita al Georges Clemenceau

Elias Canetti redakti

 
« La grego delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas. La plej natura kaj vera grego — tiu, de kiu fakte originas kaj kun kiu estas ligita nia vorto mem estas la grego kiu ĉasas…. la ĉasanta grego transiras al la stato de la dividanta grego… La dua formo, havanta multe da komuna kun la ĉasanta grego kaj ligita al ĝi per multe da transiroj, estas la milita grego…. Laŭ difiniteco de la objekto de la mortigo ĝi proksimas al la ĉasanta grego. La tria formo estas la priploranta grego…. En la kvara formo mi arigas aron da fenomenoj, kiuj malgraŭ ĉiuj malsamaĵoj havas ion komunan, nome: deziron de kresko. La multigantaj aŭ obligantaj gregoj formiĝas speciale cele al multigo de nombro same de la homoj en la grupo, kaj estaĵoj, per kiuj la grupo vivas, do de la plantoj aŭ la bestoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La germana meute — “grego” — devenas de la mezlatina movita, signifanta “movado”. La estiĝinta el ĝi malnovfranca meute havas duoblan sencon: ĝi povas signifi same “ribelo”, “insurekcio” aŭ “ĉasado”. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la komuna manĝado] …la ĉasanta grego transiras al la multiganta»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La besto, solene manĝata de la ĉasisto, devas vivi denove, ĝi resurektos kaj denove ebligos ĉasi sin. Tia resurekto en la superaj komunioj iĝas la plej grava celo, nur anstataŭ la besto ĉi tie estas manĝata la korpo de dio, kaj lian resurekton la kredantoj almezuras al si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ekstera grego, kiu manifestiĝas pli klare kaj pro tio facile priskribeblas, strebas al celo, troviĝanta ekster ĝi mem. Ĝi faras longan vojon. Ĝiaj movoj estas rapidigitaj, se kompari ilin kun la movoj en la normala vivo. Tio signifas ke la ĉasanta kaj la milita gregoj estas la eksteraj gregoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La historio pri la ĉasanta grego, kiu iras kontraŭ specifa besto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta mondo. Ĝi finiĝas per plorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la priploranta grego. Tiu transformiĝo formas la koron de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj religioj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …ekzistas religioj de la ĉasado kaj milito, multiĝo kaj ploro»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Al ĉiuj kiuj aliĝas al priplorado okazas la sama: la ĉasanta aŭ persekutanta grego, transformiĝinte je la pripolorantan gregon, seniĝas je la peko. La homoj ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras karnon de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per turmentado de malfortaj estaĵoj. En iliaj okuloj speguliĝas paliĝantaj okuloj de la viktimo kaj ĝia lasta krio, kiun ili ĝuis, neforigeble gravuriĝas en iliaj animoj. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn korpojn, ili nutras mallumon ene de si. Tamen la timo kaj la kulpo kreskas nedetenble kaj ili mem ne konscinate tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia tempo, kiom ajn ili faru malbonon — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu suferas. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi liberigas ilin de la kulpo pri la morto de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la venĝon. Do la religioj de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« El la forto de ĉasisto naskiĝas la potenco de paŝtisto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La rido estas konsiderata vulgara, ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la buŝo kaj montriĝas la dentoj. Evidente ĝi devenas de ĝojo pro ĉasado de predomanĝaĵo, kiu ŝajnas senduba. Falinta homo memorigas al la alia beston, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al kaptilo. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la viktimo: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. La homo ne ridus se li intencus daŭrigi la bildigitan supre naturan procezon kaj efektive manĝi la predon. La homo ridas anstataŭ ĝin manĝi. La manĝo, kiu ne iĝis manĝo, — jen kio kaŭzis la ridon: neatendita sento de supereco, kiel rimarkis jam Hobbes. Sed li nur ne aldonis, ke tiu sento nur tiam transformiĝas je la rido, kiam sekvoj de tiu ĉi supereco restas nerealigitaj. La Hobbes-a kompreno de la rido haltas duonvoje al la vero: la propre “bestan” devenon de la rido li ne ekvidis, eble pro tio, ke la bestoj ne ridas. Sed la bestoj ankaŭ ne rezignas je manĝaĵo kiu estas en ilia atingopovo, kiam ili deziras ĝin. Kaj nur la homo lernis anstataŭigi la kompletan procezon de manĝado per la simbola ago. Ŝajnas ke elirantaj el diafragmo kaj karakteraj por la rido movoj anstataŭigas aron da ĉiuj englutaj korpomovoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Postvivado donas specifan plezuron, ĉasado de kiu povas iĝi danĝera nesatigebla pasio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Roro de leono, elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la sola sono de ĝia lingvo, komprenebla por ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj povas esti ke tiu kompreno estas la sola komuna, kion ili havas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la mongoloj-invadintoj] Ili mortigas la homojn kiel bestojn. La mortigo estas ilia tria naturo, same kiel rajdado estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pelĉasado. Se ili ne militas, do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj manovroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri melankolio] Ĝi aperas, kiam eblecoj de la fuĝo per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la homo sentas sin jam ĉasita kaj kaptita. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Regna kaso — bona ĉaso. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti