Honto

diverse, afekcio, emocio, ekkono, stato aŭ kondiĉo de maltaŭgeco

Honto estas sento de hontanto, do ekhavanta malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ks.

Honto
Honto
Honto
Aliaj projektoj
Honto en Vikipedio
Honto en Komuneja kategorio
Honto en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Por aliaj, erari estas fonto de honto; por mi, rekoni miajn erarojn estas fonto de fiero. Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn. » « (angle) To others, being wrong is a source of shame; to me, recognizing my mistakes is a source of pride. Once we realize that imperfect understanding is the human condition, there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros
 
« Estis mia honto, kaj nun estas mia fanfaronado, ke mi amis vin sufiĉe pli ol plej multaj. » « (angle) It was my shame, and now it is my boast, That I have loved you rather more than most. »
— Hilaire Belloc
 
« Esti homo estas respondeci: honti pri mizeroj, kiujn vi ne kaŭzis; esti fiera pri la venkoj de viaj kamaradoj; esti konscia, kiam fiksas unu ŝtonon, tiam vi konstruas mondon. »
— Antoine de Saint Exupéry
 
« Hontu pro morto, antaŭ gajni iun venkon por la homaro» « (angle) Be ashamed to die until you have won some victory for humanity. »
— Horace Mann
 
« Venu, pluku bonan koron; parolu la veron kaj hontigu la diablon»
— François Rabelais
 
« Mi ne pensas, ke la Kampanjo por Nuklea Malarmado havas multajn eblojn efektive influi la registaron. Ĝi estas unu el la unuaj aferoj, kiujn vi devas alfronti. Sed ni faras ĝin por konservi nian memrespekton por montri al ni mem, ĉiu al li aŭ al ŝi mem, ke ni zorgas. Kaj sciigi aliajn homojn, ĉiujn maldiligentajn, sulkajn, senesperajn kiel vi, sciu, ke iu zorgas. Ni provas hontigi vin pensi pri tio, pri aktorado» « (angle) I don’t think the Campaign for Nuclear Disarmament has much chance of actually affecting the government. It’s one of the first things you have to face up to. But we do it to keep our self-respect to show to ourselves, each one to himself or herself, that we care. And to let other people, all the lazy, sulky, hopeless ones like you, know that someone cares. We’re trying to shame you into thinking about it, about acting. »
— John Fowles
 
« Mi amas mian pasintecon. Mi amas mian estantecon. Mi ne hontas pri tio, kion mi havis kaj mi ne malĝojas ĉar mi ne plu havas ĝin. »
— Colette
 
« Kio hontigas homojn plej ofte konsistigas bonan rakonton. » « What people are ashamed of usually makes a good story. »
— F. Scott Fitzgerald
 
« Fiero ne estas la malo de honto sed ĝia fonto. Vera humileco estas la sola kontraŭrimedo de honto. » « Pride is not the opposite of shame, but its source. True humility is the only antidote to shame. »
— Generalo Iroh, Avatar: The Last Airbender
 
« Malgajo, honto, timo, teruro, kolerego ne subiĝas al la leĝoj, estante ekzemploj de rapida frenezo»
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush

Sigmund Freud redakti

 
« Homoj, kiujn hontas la dormanto, plejparte estas fremduloj. Neniam en tiuj tipaj sonĝoj observeblas ke defektoj de la vestoj, kaŭzantaj tian hontosenton, estas rimarkataj de iu aŭ kaŭzas iujn sekvojn. Homoj inverse faras tute indiferentajn vizaĝmienojn aŭ, kiel mi rimarkis en unu tre klara sonĝo, ili surportas kvazaŭ solene orgojlajn maskojn»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Infanaĝo, sena je honto, ŝajnas al ni poste siaspeca paradizo, ja paradizo mem estas nenio alia ol amasa fantazio pri infanaĝo de la homo. Pro tio la homoj marŝas nudaj kaj ne hontas unu la alian ĝis momento, kiam en ili vekiĝas la timo esti forpelitaj el paradizo — komenciĝas seksa vivo kaj kutima laboro. Al tiu paradizo la sonĝo povas nin transporti ĉiunokte. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Kie timo, tie honto. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti