Malfermi la ĉefan menuon
Ĉefpaĝo
Hazarde
Ensaluti
Agordoj
Donaci
Pri Vikicitaro
Malgarantioj
Vikicitaro
Serĉi
Gasto
Lingvo
Atenti
Redakti
Gasto
Aliaj projektoj
Gasto en
Vikipedio
Gasto en
Komuneja kategorio
Gasto en
Vikivortaro
«
Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj.
»
—
Mark Fettes,
Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
«
Gasto havas akrajn okulojn.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Gasto tro petata foriras malsata.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Lerni bone gasti similas al la lernado de lingvoj; ĉiam restas pli por malkovri.
»
—
Mark Fettes,
Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
«
Malfrue en horo malhela, alvenos la gasto plej bela.
»
—
Sabine Dittrich
,
Heredantoj de silentado
«
Mastro
elbabilis, gastoj ne silentos.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Por gasto ne petita mankas kulero.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Por malfrua gasto restas nur osto.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
»
—
Zamenhofa proverbaro
«
Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
»
—
Zamenhofa proverbaro
Vidu ankaŭ
Redakti
Invito