Vundo

difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera

Vundo (latine vulnus) estas difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera. Ĝin kaŭzas ofte meĥanika damaĝo; la grando de la difekto dependas de la elasteco kaj rezisteco de koncerna histo.

Vundo
Vundo
Vundo
Aliaj projektoj
Vundo en Vikipedio
Vundo en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ĉiam valoras antaŭ ol fari ion ajn pripensi ĉu ĝi vundos alian personon pli ol tiom absolute necese. » « (angle) It's always worth while before you do anything to consider whether it's going to hurt another person more than is absolutely necessary. »
— John Galsworthy
 
« Per libera lando, mi celas landon, kie homoj rajtas fari, kion ili volas, kondiĉe ke ili ne vundas siajn najbarojn per siaj ŝatataj agoj. Mi ne celas landon, kie ses viroj povas igi kvin virojn fari ekzakte kion ili volas. » « (angle) By a free country, I mean a country where people are allowed, so long as they do not hurt their neighbours, to do as they like. I do not mean a country where six men may make five men do exactly as they like. »
— Robert Gascoyne-Cecil, 3a markizo de Salisbury
 
« Peko kuŝas nur en vundi aliajn senbezone. Ĉiuj aliaj "pekoj" estas elpensitaj sensencaĵoj» « (angle) Sin lies only in hurting others unnecessarily. All other 'sins' are invented nonsense. »
— Robert A. Heinlein
 
« Venis la tempo por resaniĝo de la vundoj. Venis la momento por transponti la abismojn, kiuj dividas nin. La tempo por konstrui alvenis. » « (angle) The time for the healing of the wounds has come. The moment to bridge the chasms that divide us has come. The time to build is upon us. »
— Nelson Mandela
 
« Iuj dirus, ke estas tro idealisme kredi je socio bazita sur toleremo kaj sankteco de la homa vivo, kie limoj, naciecoj kaj ideologioj gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝuste realismo, ĉar historio instruis al ni, ke milito malofte solvas niajn diferencojn. Forto ne resanigas malnovajn vundojn; ĝi malfermas novajn. »
— Mohamed ElBaradei
 
« Mi, kiu sendis armeojn al fajro kaj soldatojn al ilia morto, diras hodiaŭ: Ni veturas al milito, kiu ne havas viktimojn, nek vunditojn, nek sangon, nek suferon. Ĝi estas la sola milito, kiu oni plezure partoprenas - la milito por paco»
— Jicĥak Rabin
 
« Tiuj ĉi estas malfacilaj tempoj. La mondo vundas. Ni vivas en timo kaj forgeso marŝi kun espero. Sed espero ne forgesis vin. Do, petu al ĝi vespermanĝi. Ĝi verŝajne malsatas kaj dankus la inviton. » « (angle) These are hard times. The world hurts. We live in fear and forget to walk with hope. But hope has not forgotten you. So ask it to dinner. It's probably hungry and would appreciate the invitation. »
— Libba Bray
 
« Iam, iel, mi faros ion utilan, ion por homoj. Ili estas, plej multaj, tiel senhelpaj, tiel vunditaj kaj tiel malfeliĉaj» « (angle) Someday, somehow, I am going to do something useful, something for people. They are, most of them, so helpless, so hurt and so unhappy. »
— Edith Cavell

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Fremdan vundon kaŝas vesto»
 
« Langa vundo plej profunda»
 
« Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj. »
 
« Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo. »
 
« Saĝa hundo post la vundo. »
 
« Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas. »
 
« Unu vundo alian kuracas»
 
« Virino batas per lango, — aperas vundo plej sanga»
 
« Vundo pasas, vorto restas. »
 
« Vundo sekreta doloras plej multe. »

Vidu ankaŭ

redakti