Sago estas sangeto, pintigita aŭ provizita per ŝtona aŭ metala pinto ĉe unu ekstremo, kun plumoj ĉe la alia, kiun oni pafas per arko.
|
| « La ordono estas kiel sago. Oni pafas ĝin kaj trafas. La ordonanto celas antaŭ ol pafi. Li volas trafi per la ordono iun difinitan: la sago ĉiam estas ekzakte direktita. Ĝi elstaras el la pikita, kiu devas ĝin eltiri kaj adresi al la sekva por liberiĝi de la alportita de ĝi minaco. Fakte la procezo de transdonado de la ordono disvolviĝas tiel, kvazaŭ ricevinta la ordonon eligas la sagon, streĉas propran pafarkon kaj pafas ĝin al la sekva. Vundo en lia propra korpo resaniĝas, kvankam lasas cikatron. Ĉiu cikatro havas sian historion — spuron nome de tiu ĉi, tute konkreta sago. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| |
|
| « Aplikado de pulvo por lanĉado de ĵetaĵoj laŭ trajektorio atendis aperon de perspektivo en la arto. Tiu eventa ligo inter teknologio kaj la arto povas klarigi problemon, pri kiu longatempe cerbumis antropologoj. Ili ĉiam denove klopodis klarigi la fakton, ke la neskribaj homoj kutime estas malbonaj fusilpafistoj, sin apogante sur tio ke kaze de pafarko kaj sago pli gravis proksimeco al ludo, ne distanca precizeco, atingi kiun estis preskaŭ neeble; el tio, asertas iuj antropologoj, sekvas kutimo imiti dum ĉasado bestojn, transvestante je iliaj feloj por pli proksime kaŝiri al la grego. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|