« La amasaj kristaloj mi nomas etajn kruelajngrupojn da homoj, kiuj havas klaran limon, altan stabilecon kaj servas por ekscitado de la amasoj. Gravas ke tiuj grupoj estas tuj videblaj, ĉiun el ili facilas kapti per unu rigardo. La unueco en ili pli gravas ol grandeco… La amasa kristalo estas stabila. Ĝi neniam ŝanĝiĝas je grandeco. »
« La soldatoj kaj monaĥoj estas la plej gravaj formoj de la amasaj kristaloj. Uniformo ĉi tie klarigas, ke la anoj de la grupo-kristalo setliĝas kune: eĉ kiam ili aperas unuope, tamen estas konsciata strikta unueco, al kiu ili apartenas — monaĥejo aŭ trupo. »
«Kolektivajn unuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj. »
« La amasaj kristaloj kaj la amaso en la nuntempasenco de la vorto devenas de iu origina unueco, kie ili ankoraŭ koincidis — de la grego. Ĉe malgrandaj triboj, migrantaj je grupoj po dek — dudek homoj, tio estas disvastiĝinta formo de la komuna ekscitiĝo. Por la grego estas karaktera neebleco de la kresko. Ĉirkaŭ ĝi estas malpleno, eblas aliĝi al neniu. La grego estas la grupo da ekscitiĝintaj homoj, sopirantaj ke ili multiĝu. »
« En la grego, kiu de tempo al tempo elkreskas la grupo kaj plej trafe esprimas senton de ĝia unueco, aparta homo neniam malaperas komplete kiel tio okazas al la nuntempaj homoj en iu ajn amaso. Li ĉiam — iel ajn formiĝu konfiguracio de la grego, en dancoj aŭ marŝoj — troviĝas rande. Li estas ene kaj samtempe rande, rande kaj samtempe ene. »
« La nacia unueco de Svislando estas nediskutebla. Patriotismo de la svisoj estas pli forta ol ĉe multaj popoloj, parolantaj en unu lingvo… Cetere ili havas la komunan amasansimbolon, ĉiam starantan antaŭ la okuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la naciaj simboloj: la montoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan korpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la lando. »
« Iam Ameriko havos voĉon de la kontinento, voĉon de unuiĝinta popolo. Voĉo respektata kaj aŭdata ĉar ĝi estos la voĉo de popoloj posedantaj sian propran destinon. »
« (hispane) Algún día América tendrá una voz de continente, una voz de pueblo unido. Una voz que sea respetada y oída porque será la voz de pueblos dueños de su propio destino. »