Bruligado sur ŝtiparo

Formo de mortopuno

Bruligado sur ŝtiparo estas formo de mortopuno, praktikita en la pasintaj jarcentoj kaj aplikita precipe al kondamnitoj pro sorĉado, herezo, sodomio kaj perfido.

Bruligado sur ŝtiparo
Bruligado sur ŝtiparo
Bruligado sur ŝtiparo
Aliaj projektoj
Bruligado sur ŝtiparo en Vikipedio
Bruligado sur ŝtiparo en Komunejo
Bruligado sur ŝtiparo en Komuneja kategorio
Citaĵo
« El specoj de la morto, al kiuj tribopopolo kondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni. Perversa formo de tia elpuŝigo estas fordono al malamiko… La alia formo estas kolektiva mortigo. La kondamniton oni kondukas al kampo kaj ŝtonumas. Ĉiu ĵetas sian ŝtonon, la kulpulo pereas sub ŝtona hajlo. Neniu plenumas rolon de ekzekutisto, mortigas la tuta komunumo. La ŝtonoj reprezentas ĉi tie la komunumon, ili estas signo de ĝia decido kaj de ĝia ago. Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas bruligado sur ŝtiparo: la fajro anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En la tempo de la hispana inkvizicio opinio de bonkondutaj homoj… konsistis en tio, ke la socio ne devas bruligi tiom multe da herezuloj; la ekstremista, neracia vidpunkto postulis ke oni tute ne bruligu ilin. »
— Maurice Maeterlinck

Vidu ankaŭ redakti