 | « Eĉ la superaj simioj, revenintaj de sur la arboj surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la manoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la komerco. Ĝi konsistas en tio, ke la homo, ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la aĵon, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi tuŝis ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en komerco. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|