Tuŝo estas unu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu ni povas, tuŝante la objektojn, taksi diferencojn de ebeneco, glateco, moleco aŭ varmeco.
|
| « Por la homo plej timiga estas tuŝo de nekonata… Ĉiuj barieroj, kiujn la homoj ĉirkaŭ si starigas, estas naskitaj nome de la timo de la tuŝo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Rapideco, kun kiu sekvas pardonpeto pro hazarda tuŝo, streĉiĝo, kun kiu oni atendas ĝin, drasta, foje eĉ aga reago, se pardonpeto sekvis, malico kaj malamo, kiuj elverŝiĝas sur la “ofendinton”, eĉ se estas nekonate, ĉu li vere estas tiu — tuta tiu ĉi nodo de animaj reagoj al la tuŝo de nekonatulo pruvas, ke ĉi tie estas tuŝita io tre profunda, eterne maldorma kaj atenta, kio neniam lasis la homon ekde kiam li ekkonis la limojn de propra persono. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kaj nur en la amaso la homo povas liberiĝi je la timo de tuŝo. Tio estas la sola situacio, kie tiu ĉi timo transformiĝas je sia kontraŭo… Kiu fordonis sin al la volo de la amaso, ne timas la tuŝojn. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Post ŝteliro kaj salto… sekvas la unua tuŝo. Tio estas verŝajne la plej terura por la viktimo momento… Tuŝsenso ja estas aŭguranto de la gusto. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « La tuŝo vekas niajn malnovajn timojn, ni revas pri la tuŝo, ĝin priskribas poetoj, kaj la civilizita vivo ĝenerale estas nenio alia ol la peno eviti ĝin. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « La senrevena tuŝo, kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia socia vivo enkorpiĝis je aresto… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas kaptado… Ujo de la fleksita manplato ĉi tie estas aŭguro de la faŭko aŭ stomako, kiu definitive englutos la predon. Ĉe multaj bestoj ne la mano kaj nek ungegoj, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la homoj la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla simbolo de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj lingvoj. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Pridemandado, kies fina celo estas malkovro, komenciĝas de la tuŝo. Demandoj tuŝas la plej diversajn lokojn kaj penetras internen. La elprenita estas stokata por posta konsumado kaj ne estas uzata tuj. Unue necesas trovi ion tute difinitan, por kio ĉio estas entreprenita. La pridemandado ĉiam havas konkretan, klare konsciatan celon. Necelitaj demandoj, faritaj de infano aŭ stultulo, estas senpovaj, de ili facilas seniĝi. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Eblecon esplori la amason, kia ĝi aperas en la imagoj de apartaj individuoj, donas halucinoj de alkoholuloj… Ili atingas maksimuman komplikecon kaj intensecon ĉe alkohola tremdeliro, en latina klasifiko — Delirium tremens… La unua grava punkto, kiu devas esti en ili rimarkita — tio estas ligo inter la tuŝaj kaj vidaj halucinoj… Tiun haŭtan senton de la amaso, kiel oni povas ĝin nomi, ni konas ne nur laŭ delirio. Ĝin spertis ĉiu nome lige al insektoj aŭ ĝenerale kun la juko sur la haŭto… La dua punkto, ligita al la unua, estas strebo al malgrandiĝo, miniaturiĝo. La malsanulo ne nur rimarkas kaj sentas ĉion, kio estas efektive malgranda — ĉio kio efektive estas granda, miniaturiĝas por partopreni tiun ĉi mondon. La homoj iĝas hometoj, la bestoj el zoo malgrandiĝas ĝis grandeco de la katino. Ĉio iĝas multnombra kaj ĉio iĝas malgranda. La deliriulo mem konservas sian naturan grandecon, eĉ dum la deliro li ekzakte scias, kio li estas kaj kiel li aspektas. Li restas la sama kaj nur la ĉirkaŭo radikale ŝanĝiĝas. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Al defio de amasa allogado al steriligita kulturo amasoj respondas per detrua invado, kiu trovas sian daŭrigon en kruda palpado. Al mentala apotropio la amasoj respondas per rekta fizika apotropio. Jen ilia defio. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
| « Homoj plenas je deziro ĉion forpreni, ĉion malplenigi, ĉion konsumi, ĉion palpi permane. Observado, malĉifrado, ekkono — tio ne kontentigas ilin. La sola amasa pasio estas pasio palpi permane. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
| « La ceremonio estas tuŝsensa mondo de gesta ordo kaj ŝajneco, kreita por teni la korpojn je ĝusta distanco kaj por fari tiun distancon sentebla. Du korpoj, kiuj kolizias, tuŝas unu la alian, estas obscenaj kaj maldecaj. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| « Kiel skribo estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej neŭtrala kaj objektiva nia senso, nome de vidkapablo, ankaŭ la nombro estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej intima kaj interliganta nia aktivado — nia tuŝsenso. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Tikla spececo de striptizo restis en pasinteco. Nudeco povis esti peke incita nur por la vida kulturo, fortranĉinta sin de aŭdo-tuŝaj valoroj de malpli abstraktaj socioj. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Plejparto de la sakraĵoj estas superŝarĝitaj je tuŝa akcento. Pro tio ili ŝajnas tiom naturaj kaj vivaj al la vida homo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Plejparto de la sakraĵoj estas superŝarĝitaj je tuŝa akcento. Pro tio ili ŝajnas tiom naturaj kaj vivaj al la vida homo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « La subevoluintaj popoloj traktas nudecon, se ĝi tute interesas ilin, de pozicio kiun ni kutimas atendi de niaj pentristoj kaj skulptistoj — la pozicio, inkluzivanta ĉiujn sensojn samtempe. Por homo, uzanta la tutan sensan aparaton, nudeco estas la plej riĉa ebla esprimo de struktura formo. Por tre vida kaj malekvilibriĝinta senseco de la industriaj socioj, subita renkontiĝo kun tuŝa karno iĝas vere ebriiga muziko. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Nia normala vidkapablo ankaŭ kaptas ĉion piedojn supren. Psike ni alkutimiĝas transversi nian vidan mondon kapon supren per transigado de imago, stampita sur retino, el la vidaj al tuŝaj kaj kinetaj parametroj. Estado kapon supren estas io kion ni perfekte sentas, sed ne povas senpere vidi. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Tuŝsenso — jen la pleja valoro en la eŭropa vivo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « [pri televido] …ne tiom vida, kiom tuŝ-aŭda komunikilo, entiranta en profundan interagadon ĉiujn niajn komunikilojn. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|