Grandeco
Aliaj projektoj
Grandeco en Vikipedio
Grandeco en Komuneja kategorio

Grandecogrando estas ĝeneraligo de konkretaj nocioj: longo, areo, pezo, ktp. Elektante unu el grandoj inter samspecaj kiel mezurunuo, oni povas esprimi per nombro la rilaton de ĉiuj grandoj kompare al mezurunuo.

Citaĵoj redakti

 
« (al parlamentano kiu mokis lian malgrandecon): En ĉi tiu ĉambro, sinjoro, oni mezuras grandecon de homo de la ŝultroj supren. » « In this chamber, sir, a man's stature is measured from the shoulders up. »
— Tommy Douglas
 
« Gardu min for de la saĝo, kiu ne ploras, de la filozofio, kiu ne ridas, kaj de la grandeco, kiu ne kliniĝas antaŭ infano. »
— Ĝibran Ĥalil Ĝibran
 
« Altaj postenoj faras grandajn virojn ankoraŭ pli grandaj, kaj malgrandaj viroj multe pli malgrandaj. »
— Jean de La Bruyère
 
« Elteni estas pli granda ol kuraĝi; lacigi malamikan fortunon; esti senkuraĝigita de neniu malfacilo; konservi koron, kiam ĉiuj ĝin perdis; trairi intrigon senmakule; kaj forlasi eĉ ambicion kiam la fino estos gajnita - kiu povas diri, ke tio ne estas grandeco? » « (angle) To endure is greater than to dare; to tire out hostile fortune; to be daunted by no difficulty; to keep heart when all have lost it; to go through intrigue spotless; and to forgo even ambition when the end is gained — who can say this is not greatness? »
— William Makepeace Thackeray
 
« Ni proksimiĝas al la grandeco, kiam ni estas grandaj je humileco»
— Rabindranath Tagore
 
« Se iu viro serĉas grandecon, li forgesu pri grandeco kaj demandu pri vero, kaj li trovos ambaŭ. » « (angle) If any man seeks for greatness, let him forget greatness and ask for truth, and he will find both. »
— Horace Mann
 
« Ni proksimiĝas al la grandaj, kiam ni estas grandaj en humileco»
— Rabindranath Tagore
 
« La ĉirkaŭaĵo de la homa vivo ŝanĝiĝis pli rapide kaj pli amplekse en la lastaj jaroj ol iam antaŭe. Kiam medio ŝanĝiĝas, devas ekzisti responda ŝanĝo en la vivo. Tiu ŝanĝo devas esti tiel granda, ke ĝi ne probable finiĝos post jardeko aŭ generacio» « (angle) The environment of human life has changed more rapidly and more extensively in recent years than it has ever changed before. When environment changes, there must be a corresponding change in life. That change must be so great that it is not likely to be completed in a decade or in a generation. »
— Charles Lindbergh
 
« Vivoj de grandaj viroj ĉiuj memorigas nin, ke grandeco ne facilas.
Ĉiuj morgaŭaj herooj estas la herezuloj de hodiaŭ. »
 « (angle) Lives of great men all remind us greatness takes no easy way.
All the heroes of tomorrow are the heretics of today. »
— Yip Harburg
 
« Kio gravas ne nepre estas la grandeco de la hundo en la batalo - kio gravas estas la grandeco de la batalo en la hundo. » « (angle) What counts is not necessarily the size of the dog in the fight — it's the size of the fight in the dog. »
— Dwight D. Eisenhower
 
« Neniu pli malgaja pruvo povas esti donita de viro kun sia propra malgrandeco ol nekredemo al grandaj homoj. »
— Thomas Carlyle
 
« Kiu pensas grande, tiu grande eraras. »
— Martin Heidegger
 
« Neniu viro estas sufiĉe granda aŭ sufiĉe saĝa por ke iu el ni transcedu nian destinon. La sola maniero per kiu iu povas gvidi nin estas redoni al ni la kredon je nia propra gvidado. » « (angle) No man is great enough or wise enough for any of us to surrender our destiny to. The only way in which anyone can lead us is to restore to us the belief in our own guidance. »
— Henry Miller

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas. »
— Zamenhofa proverbaro