Gardisto estas homo kies okupo estas gardi, do zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron; zorgi, por evitigi al iu malbonon; zorgi, ke io restu bonstata, ne difektiĝu; zorgi, ke iu ne forkuru, ne kaŭzu danĝeron; ŝirmi, evitigi danĝeron aŭ malbonon; teni nedifektita aŭ neŝanĝita; observi, ne forgesi aplikadon de io.

Gardisto
Gardisto
Gardisto
Aliaj projektoj
Gardisto en Vikipedio
Gardisto en Komuneja kategorio
Gardisto en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Ni ŝirmas anĝelon ene de ni. Ni devas esti la gardantoj de tiu anĝelo. »
— Jean Cocteau

Elias Canetti redakti

 
« La dentoj estas la armitaj gardantoj de la buŝo. Spaco de la buŝo estas malvasta — tio estas prabildo de ĉiuj malliberejoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Silentado izolas — la silentanto estas pli soleca ol la parolanto. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de trezoro kaj la trezoro estas en li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Gravas klare konscii: la oficialaj murdistoj estas des pli kontentaj, ju pli da ordonoj kondukas rekte al la morto. Eĉ la vivo de la mallibereja gardisto estas pli malfacila ol tiu de la ekzekutisto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Sen rigardo, sen gardo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti