 | « La orienta formo de kaŭrado, al kiu kutimas riĉuloj kun iliaj gastoj, esprimas ion el ilia specifa traktado de la riĉeco. Ili kvazaŭ enhavas ĝin komplete en si kaj pro tio estas trankvilaj: dum ili kaŭras mankas eĉ ombro de zorgiĝo aŭ timo ke oni rabos ilin aŭ iel aliel senigos je la riĉeco. Kiam oni priservas ilin, oni kvazaŭ priservas la riĉecon. Sed en persona rilato neniu kruelo rimarkeblas; ĉi tie neniu sidas sur iu kiel tion faras ĉiuj, sidantaj sur la seĝoj; la homo estas bele formita kaj vestita sako, enhavanta ĉion kio decas, la servistoj venas kaj priservas la sakon. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|