« Iam herooj estis modelo: famulo estas taŭtologio... La sola signo de la gloro de la famuloj estas ilia fameco, fakto de ilia konateco... Tamen famulo estas nenio alia ol variaĵo de ni mem, idealigita reklamo. Imitante lin, strebante nin vesti kiel li, paroli lian lingvaĵon, ŝajnigi nin lia similaĵo, ni nur imitas nin mem... Kopiante taŭtologion, ni mem iĝas taŭtologioj: kandidatoj esti tio kio ni estas... ni serĉas modelojn kaj ni kontemplas nian propran spegulaĵon. »
« Mi ne kredas ke ili pravas, kiuj diras ke oni devas ignori la difektojn de famaj viroj. Mi pensas ke estas pli bone, ke ni konu ilin. Tiam, kvankam ni konscias havi kulpojn tiel okulfrapajn kiel iliaj, ni povas kredi ke tio ne malhelpas atingi iliajn virtojn. »
« (angle) I do not believe they are right who say that the defects of famous men should be ignored. I think it is better that we should know them. Then, though we are conscious of having faults as glaring as theirs, we can believe that that is no hindrance to our achieving also something of their virtues. »
« Por la sana fameco estas egale, per kies buŝoj ĝi kreiĝas: tio estas indiferente, gravas nur ke estas prononcata la nomo… Lia nomo kolektas la amason… La amaso de la strebanta al la fameco konsistas el ombroj, pli ĝuste el estaĵoj, por kiuj tute ne necesas vivi post kiam ili faris unusolan aferon: proponcis la tute konkretan nomon… Sed kion plu faros tiuj ĉi ombroj, iliaj grandecoj, aspektoj, laboroj, manĝaĵoj — ĉio ĉi al la glorata estas tute indiferente. Se li zorgas pri la prononcantaj la nomon buŝoj, ilin serĉas, subaĉetas, kolektas, devigas, tio signifas ke li ankoraŭ ne famas. »
« La famulo kolektas la ĥorusojn. Li deziras aŭdi en ili sian nomon. Tio povas esti ĥorusoj de la mortintoj, vivantoj aŭ ankoraŭ ne vivantaj — tio estas egale, nur ke tio estu grandegaj ĥorusoj, prononcantaj lian nomon. »