Komforto

bona stato de homo bazita sur la ĉeesto de certaj kondiĉoj

Komforto estas ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon kaj laciĝon en la ĉiutaga vivo.

Komforto
Komforto
Komforto
Aliaj projektoj
Komforto en Vikipedio
Komforto en Vikivortaro
Citaĵo
« La socio konsolidiĝas antaŭ danĝero kaj degradiĝas en la stato de trankvilo. Psikozoj multiĝas tie, kie regas la paco, higieno kaj komforto. »
— Emil Cioran, Silogismoj de amaro [1952]
Citaĵo
« Terapio, ĉu fizika aŭ sociala estas kontraŭincitilo, helpanta konservi ekvilibron de fizikaj organoj, kiu protektas la centran nervan sistemon. Se ĝuo servas kiel kontraŭincitilo (ekzemple sporto, amuziĝoalkoholo), do komforto estas ekskludo de incitiloj. Ĝuo kaj komforto estas efektive strategioj de subtenado de ekvilibro en la centra nerva sistemo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Mi komprenas bezonon je komforto, profunde kuŝantan en la homo, sed mi ne komprenas kial la vero devas kliniĝi antaŭ tiu bezono. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj