« Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem. »
« (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
«Homo de la paranojanaturo estas tiu, kiu pardonas kun peno aŭ tute ne scias pardoni, kiu longe pri tio meditas, kiu neniam forgesas tion, kio estis pardonita, kiu konstruas fikciajn malamikajnagojn por ne pardoni. La ĉefa, al kio li rezistas en la vivo estas pardono en ĉia formo. Kiam tiaj homoj venas al la potenco kaj por ĝia fortigo ili devas pardoni, ili faras tion nur ŝajne. La reganto neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika ago restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. Pardonon eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon. »
« La bibliadio kun lia obstina strebo ne lasi eĉ unu animon povas servi kiel plej alta ekzemplo por ĉiuj regantoj. Li eĉ organizis implikitan komercon pri pardonoj: kiu al li subiĝos, tiun li denove akceptos pardone. Konduton de la sklavigitoj li traktis nome de tiu ĉi vidpunkto, kvankam ĉe lia ĉionscio estis nemalfacile rimarki, kiom oni trompas lin. »
« Ne dubindas ke multaj malpermesoj ekzistas nur por subtenado de la potenco de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La pardono estas altsignifa kaj koncentra ago de la potenco, ĉar ĝi supozigas kondamnon; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas. »