Skizofrenio

psika malsano
(Alidirektita el Skizofreniulo)

Skizofrenio estas psikozo, karakterizata de intelekta malkohero aŭ deliro, disiĝo inter intelekto k emocio, sensa halucinado kaj tendenco al aŭtismo.

Skizofrenio
Skizofrenio
Skizofrenio
Aliaj projektoj
Skizofrenio en Vikipedio
Skizofrenio en Komuneja kategorio
Skizofrenio en Vikivortaro

Erich Fromm redakti

 
« En ekstremaj formoj de patologio ni trovas fortan strebon reveni al la patrina sino. Ĉe la homo, komplete absorbita je tia deziro, observiĝas skizofrenio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la 19-a jarcento senhomeco signifis kruelecon, en la 20-a jarcento ĝi signifas skizofrenian fremdiĝon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj redakti

 
« La skizofreniulo en la stato de la ekstrema sugestado kondutas kiel reprezentanto de la amaso. Li estas same influebla, same reagas al ĉia instigo. La similecon oni kutime ne rimarkas, ĉar li troviĝas en tiu stato solece. Ĉar la amaso mankas, al neniu venas ideo supozi, ke interne li sentas sin en la amaso, ke li estas elŝirita peco de la amaso»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Se histerio estis patologio de la ekspresio, akriĝinta dispozicio de la subjekto, teatra kaj opera konversioj de la korpo, se paranojo estis patologio de la organizo, rigida kaj ĵaluza strukturigo de la mondo, do la komunikado, informo, imanenta promiskueco de ĉiuj retoj kaj konstanta ligiteco estos por ni plej verŝajne la nova formo de skizofrenio. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« …nur relative antaŭnelonge psikiatrio agnoskis, ke la homo devas “suferi” pro “mensa malsano”, tia ekzemple kiel maljunula senileco aŭ skizofrenio, por ke lia malliberigo estu pravigita. En la antaŭa tempo sufiĉis esti senlabora junulo, prostituino, forlasita maljunulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ redakti