Superecismo

(Alidirektita el Supereco)

Superecismo estas ideologio, bazita sur kredo ke unu grupo da homoj havas superecon super aliaj.

Superecismo
Superecismo
Superecismo
Aliaj projektoj
Superecismo en Vikipedio
Superecismo en Komuneja kategorio
Superecismo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Humuro estas aserto de digno, deklaro de homa supereco al ĉio, kio trafas ĝin. »
— Romain Gary

Eric Hoffer

redakti
 
« Ju malpli da kaŭzoj homo havas por paroli pri sia propra supereco, des pli li pretas aserti, ke superecon havas lia lando, lia religio, lia raso aŭ lia “sankta afero”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La usonanoj en la internacia politiko ne scias malami danke al denaska sento de supereco super ĉiuj eksterlandanoj… Se la usonanoj komencus malami la eksterlandanojn, tio estus signo de tio, ke ili perdis kredon je sia propra vivmaniero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La homo kredanta uzas praktikon de teroro ne nur por timigado kaj subpremado de siaj malamikoj, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu linĉado en nia Sudo ne nur timigas la nigrulojn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la blankuloj je ilia supereco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ

redakti