Afriko

Tera kontinento, suda de Eŭropo kaj Arabio, bordanta Mediteraneon, Atlantikon, kaj Hindan Oceanon, en ambaŭ Teraj hemisferoj

Afriko estas la dua plej granda kaj dua plej enloĝanta kontinento de la mondo.

Afriko
Afriko
Afriko
Aliaj projektoj
Afriko en Vikipedio
Afriko en Komunejo
Afriko en Komuneja kategorio
Afriko en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti
 
« La nombro da sklavoj kaptitaj estis senprecedenca. La grandskala komerco malstabiligis la socian kaj ekonomian ordon. Antaŭ la fino de la 18-a jarcento unu historiisto taksas 70 000 homojn jare estis kaptita kaj prenita kontraŭ ilia volo al la Amerikoj. Kio nun estas Angolo estis reduktita en partoj al dezertejo. En totalo, almenaŭ 12 milionoj afrikanoj estis perforte forigitaj de la kontinento. »
— BBC, Story of Africa
 
« Ekzistas malgaja noto pri fiasko en Afriko flanke de la evoluinta mondo, kiu ŝokas kaj hontigas nian civilizacon. » « There is a dismal record of failure in Africa on the part of the developed world that shocks and shames our civilization. »
— Tony Blair, Trying to Feed a Billion People
 
« Inter 1990 kaj 2005, 23 afrikaj nacioj estis implikitaj en konfliktoj kaj la totala kosto estis proksimume 300 miliardoj da usonaj dolaroj. »
— The International Herald Tribune
 
« Por ni eŭropanoj, Afriko kiel najbara kontinento gravegas. La evoluo de afrikaj landoj estas en nia tre propra intereso. Ni, kiel germanoj sed ankaŭ ni kiel membroj de la Eŭropa Unio, devos trakti tion. »
— Angela Merkel, Remarks by President Obama and Chancellor Merkel of Germany in a Joint Press Conference
 
« Afriko estas riĉa je naturaj resursoj, la problemo estas ke tiuj ne estas optimume uzataj. »
— Yoweri Musveni
 
« La afrikaj "nacioj" de hodiaŭ, kreita artefarite fare de fremduloj por siaj propraj celoj, nek originas de antikva afrika civilizacio, nek ili alĝustiĝas bone kun nia afrika vivmaniero aŭ kutimoj de interŝanĝo. Ili eĉ ne estas plejparte ekonomie vivipovaj. Ankoraŭ ili daŭre luktas ĉiu aparte, en mizera kaj senespera provo fari progreson, dum la reala malhelpo al ilia evoluo, imperiismo, plejparte en sia novkoloniisma stadio, funkciigas sur tutafrika skalo. Jam enormaj zonoj de Afriko estis integritaj ekonomie je la ekskluziva avantaĝo de internacia financkapitalo. » « The African "nations" of today, created artificially by foreigners for their own purposes, neither originate from ancient African civilisation, nor do they fit in with our African way of life or habits of exchange. They are not even, for the most part, economically viable. Yet they continue to struggle on, each one separately, in a pathetic and hopeless attempt to make progress, while the real obstacle to their development, imperialism, mainly in its neo-colonialist stage, is operating on a Pan-African scale. Already, huge zones of Africa have been integrated economically in the exclusive interest of international finance capital. »
— Kwame Nkrumah, Handbook of Revolutionary Warfare (1968), p. 25
 
« La 21 landoj kun la plej alta HIV-infeko incidenco estas ĉiuj en Afriko kaj en 10 el tiuj landoj, almenaŭ 10 procentoj el la loĝantaro estas infektitaj. »
— Dr. Peter Piot administra direktoro de UN pri HIV/Aidoso, WOL, Watching the World.
 
« Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi lukto de la afrika popolo. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ nigran regadon. Mi ŝategis la idealon de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en harmonio kaj kun egalaj ŝancoj. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se necesas, ĝi estas idealo por kiu mi pretas morti. » « (angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die. »
— Nelson Mandela

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Plejparto de la plej gravaj sciencistoj, esplorantaj civilizaciojn, krom Fernand Braudel, ne agnoskas ekziston de aparta afrika civilizacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tra la tuta Afriko ankoraŭ fortas memdifino surbaze de triba identeco, sed inter la afrikanoj rapide kreskas sento de afrika identeco kaj evidente Subsahara Afriko povas iĝi aparta civilizacio, verŝajne kun Sud-Afriko kiel akso-ŝtato. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Malgraŭ klopodoj de Francio konservi proksimajn rilatojn kun siaj eksaj kolonioj, en Afriko evidente komenciĝis longdaŭra procezo de malokcidentigo: graveco kaj influo de la okcidentaj landoj falas, unuan lokon denove okupas indiĝena kulturo, kaj Sud-Afriko dum pluraj jaroj efektivigas politikon de subigo de la angla-afrikaneraj elementoj en sia kulturo al tiuj afrikaj. Dum Latinameriko iĝas ĉiam pli simila al la Okcidento, Afriko iĝas ĉiam malpli simila al ĝi. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger

redakti
 
« La kontinento por kiu mankas precedenco en la eŭropa historio estas Afriko. Kvankam 46 landoj de la kontinento nomas sin demokratioj, ili ne efektivigas sian politikon surbaze de unuiganta ideologia principo. En la afrika politiko mankas ankaŭ dominado de ĝenerala koncepto de povekvilibro. La kontinento estas tro granda, radiuso de agado de multaj ĝiaj landoj estas tro eta por ke oni povu paroli pri la afrika povekvilibro. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Post la fino de la Malvarma milito neniu malamikeca fremda lando kapablas domini en Afriko kaj neniu afrika lando havas milito-ekonomian potencialan por tio. Kutima argumento de la tempo de la Malvarma milito — ke resursoj de Afriko ne devas trafi manojn de malamikoj — ne aplikeblas en prognozebla estonteco»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« ...en Azio koloniismo tendencis grandigi: Barato, Indonezio, Malajzio — ĉiuj ili estas pli grandaj ol la princlandoj, kiuj ekzistis antaŭ la koloniismo. Kaj inverse la postkoloniismaj landoj en Afriko tendencis eriĝi je malpli grandaj partoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Pro grandeco de la teritorioj de Afriko sude de Saĥaro neniu el troviĝantaj tie ŝtatoj kapablas minaci ĉiujn aliajn. Neniu lando, escepte de NiĝerioSud-Afriko, kapablas ludi la precipan rolon ekster la plej proksima regiono. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En Afriko mankas stabilaj demokratioj en la usona senco de tiu ĉi vorto — la escepto estas Sud-Afriko kaj eble Niĝerio, ĉirkaŭ kiuj povus formiĝi demokratia afrika interkonsento. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ

redakti