Sinofero etsas virto de tiu, kiu oferas sian tempon, komforton kc, por helpi al aliaj.

Sinofero
Sinofero
Sinofero
Aliaj projektoj
Sinofero en Vikipedio
Sinofero en Vikivortaro
Citaĵo
« Arda konvinko, ke ni havas sanktan devon antaŭ la aliaj, ofte estas nura rimedo de saviĝo de nia dronanta “mi”: ni kroĉiĝas al flosanta preter ni flosaĵo. Tio, kion ni nomas helpomano etendita al alia, efektive ofte estas nura mano, kroĉiĝanta por saviĝo de nia propra kara vivo. Forprenu de ni tiujn “sanktajn devojn” kaj niaj vivoj iĝas mizeraj kaj sensencaj. Mankas duboj, ke anstataŭigante la egocentran vivon per tiu sinofera, ni neimageble gajnas en la senco de honoro kaj estimo. Vanteco de la sinoferantoj, eĉ de tiuj el ili, kiuj vere montras ekstreman humiliĝon, estas senlima. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kompreni naturon de la amasaj movadoj verŝajne ne eblas, se ne agnoski kiel fakton ke la ĉefa zorgo de tiuj ĉi movadoj estas kultivi, perfektigi kaj por ĉiam fiksi kapablon al la unuecaj agoj kaj kapablon al sinofero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Estas tre dubinde, ke en nia nuntempa mondo kun ĝia individua diferencigo eblus atingi ĉies sinoferon sen teatra prezentado kaj artfajraĵoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Radikalulo kaj reakciulo malamas nuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝin senkompate kaj sen ceremonioj, kaj ambaŭ estas emas al la ideo de sinofero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Unu el konkludoj, sekvantaj el analizado de faktoroj, helpantaj al sinofero: ni malpli pretas morti por tio, kion ni havas kaj kio ni estas ol por tio kio ni volas esti kaj kion ni volas havi. En tio estas amara, embarasanta vero: homoj, kiam ili havas “ion kio kostas por batali por tio” deziron por batali por tio ne sentas. La vivantaj per plensanga kaj plenvalora vivo homoj kutime ne volas morti nek por propraj interesoj, nek por la patrujo, nek por iu ajn “sankta afero”. Ne posedado de valoroj, sed pasia deziro — jen la patrino de la kompleta senpensa sinfordono. “Aĵoj kiuj mankas” en realo estas pli fortaj ol “aĵoj kiuj heveblas”[1]. En ĉiuj tempoj homoj despere bataladis por bonegaj urboj, ankoraŭ ne konstruitaj, por ĝardenoj, ankoraŭ ne plantitaj. Satano sciis, kion li diris, kiam li asertis: “Kontraŭ sia vivo la homo fordonas ĉion, kion li havas”[2]. Jes — ĉion kion li havas. Sed li prefere mortos, ol fordonos tion, kion li ankoraŭ ne havas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Preteco al sinofero en la homo estas des pli alta, ol pli for li estas de realo. La faranta konkludojn surbaze de sia persona sperto kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de martireco. Sinofero estas ago malracia. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj amasaj movadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la realo per nepenetrebla por la faktoj ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta vero estas esprimita en ilia doktrino, ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta skribo de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tie, kie unueco kaj sinofero necesas por normala funkciado de la socio, ĉiutaga vivo verŝajne estos “religiita” (ordinaraj aferoj estos transformitaj je la “sankta afero”) aŭ militigita»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti