Transa mondo estas loko kie troviĝas animoj de la mortintoj.

Transa mondo
Transa mondo
Transa mondo
Aliaj projektoj
Transa mondo en Vikipedio
Transa mondo en Komuneja kategorio
Citaĵo
« Disfalo de la malrapida amaso de kristanismo estos iniciita en tiu momento, kiam ekdisfalos la kredo je la transa mondo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La kvieta grego estas la grego en la stato de atendado… Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al religioj, kie haveblas kredo je la transa mondo. Do ekzistas homoj, kiuj sian propran vivon uzas kiel rimedon garantii pli bonan postmortan ekzistadon. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la komunio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Stendhal] Li prezentas kompletan kontraŭon al la regantoj, kun kies morto mortas ĉiuj, kiuj estis al ili proksimaj por ke en la transa mondo ili ne spertu mankon de la kutima ĉirkaŭo. Nenio montras pli klare ilian teruran internan senpovon. Ili mortigas dum la vivo, ili mortigas ĉe la morto, la sekvantaro el la mortigitoj akompanas ilin en la transa mondo.
Sed kiu malfermas Stendhalon, renkontas lin mem kaj tiujn, kiuj estis apude, ĉi tie, en tiu ĉi vivo. La mortintoj proponas sin al la vivantoj kiel fajnan pladon. Ilia senmorteco estas por la ĝojo de la vivantoj. Tiu ĉi sinofero inverse estas por la bono de ĉiuj. Postvivado perdas sian pikilon kaj la regado de la malamikeco pereas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ redakti