«Kolektivajnunuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj. »
« La standardoj estas la videbliĝinta vento. Ili estas eltranĉitaj nubopecoj, nur pli proksimaj kaj buntkoloraj, firme alkroĉitaj kaj konservantaj la formon. Sed ili vere disvolviĝas nur dum movado. La popoloj, kvazaŭ dezirante dividi la venton, ekuzas la standardojn por marki per ili aeron super si kiel sian posedaĵon. »