 | « En landoj, kie estas aprezata memstareco de la persono, kie oni konscie ĝin formas kaj substrekas, oni staras pli ofte kaj longe. La manĝejoj kie oni manĝas kaj drinkas stare estas speciale popularaj ekzemple en Anglio. La gasto povas foriri en iu ajn momento kaj sen ajnaj klopodoj. Li forlasos la aliajn facile kaj nerimarkite. Do li sentas sin oble pli libera ol se li devus komence stariĝi de ĉe la tablo. Stariĝon necesas trakti kiel deklaron de siaj intencoj, kio jam limigas la liberecon. Eĉ en privata konversacio la angloj preferas stari. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|