Teruro
Aliaj projektoj
Teruro en Vikipedio
Teruro en Vikivortaro

Teruro estas tre forta timo aŭ persono, kiu kaŭzas tian teruron.

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Malgajo, honto, timo, teruro, kolerego ne subiĝas al la leĝoj, estante ekzemploj de rapida frenezo»
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
 
« La leĝaro estas lerta miksaĵo de kutimoj, kiuj utilas al la socio, kaj kiujn oni povus obei eĉ sen iaj leĝoj, kaj aliaj, kiuj avantaĝas al reganta malplimultulo, sed malutilas al la homamaso kaj povas esti eldevigataj al oni nur per teruro. »
— Petro Kropotkin
 
« La sola afero timinda de ni estas la timo mem. » « The only thing we have to fear is fear itself. »
— Franklin Delano Roosevelt
 
« La japanoj estis pretaj kapitulaci, kaj ne estis necese bati ilin per tiu terura afero. » « (angle) The Japanese were ready to surrender, and it wasn't necessary to hit them with that awful thing. »
— Dwight D. Eisenhower
 
« Neniu homo povas teruradi tutan nacion, krom se ni ĉiuj estas liaj komplicoj. » « (angle) No one man can terrorize a whole nation unless we are all his accomplices. »
— Edward R. Murrow
 
« La morteco de ĉiuj senvivaj aferoj estas terura por mi, sed tiu de libroj pli ol ĉiuj aliaj. » « (angle) The mortality of all inanimate things is terrible to me, but that of books most of all. »
— William Dean Howells
 
« Nia vekiĝo estas tuŝita de teruro; ni devas interkonsenti kun ĉi tiu mondo aŭ ĝi neniigos nin. Kiam ni parolas pri defendado de la medio, ni parolas pri defendado de niaj propraj vivoj. » « (angle) Our awakening is touched with dismay; we must come to terms with this world or it will terminate us. When we speak of defending the environment, we are speaking of defending our own lives. »
— Frank Herbert
 
« Estas bone ke milito estu tiel terura - por ke ni ne tro ŝatu ĝin. » « (angle) It is well that war is so terrible — lest we should grow too fond of it. »
— Robert E. Lee
 
« La sola afero, kiun ni devas timi estas timo mem - sennoma, senpripensa, nepravigebla teruro, kiu paralizas bezonatajn klopodojn por transformi retiriĝon en antaŭeniĝon. » « (angle) The only thing we have to fear is fear itself — nameless, unreasoning, unjustified terror which paralyzes needed efforts to convert retreat into advance. »
— Franklin D. Roosevelt

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti