Ĥusejn ibn Ali (626-680) estis la dua filo de Ali ibn Abi Talib kaj de la filino de Mahomedo, Fatimah.

Ĥusejn ibn Ali
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« La vera drameca reprezentado de la suferoj de Ĥusejn establiĝis kiel regula solenaĵo nur en la unua duono de la deknaŭa jarcento»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En interparolo kun pia ŝijaisto pri lia religio, fojfoje li rememoros la pasintan tempon kaj kun larmoj en la okuloj rakontos detale la masakron apud Karbalo, kiam oni senkapigis Husejnon. Tiu skeptika, ironia eŭropano pensos — ho, Dio, kiun signifon tio havas nun! Kaj se li aŭdigos ĉi penson, li vekos koleregon kaj malamon ĉe la ŝijaisto. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho

Vidu ankaŭ

redakti