Ŝtono estas natura, malmola petra aŭ minerala maso, ĝenerale negranda kaj movebla.

Ŝtono
Ŝtono
Ŝtono
Aliaj projektoj
Ŝtono en Vikipedio
Ŝtono en Komuneja kategorio
Ŝtono en Vikivortaro
Citaĵo
« Salto de la ŝtono al la metalo estis decida rilate kreskon de glateco. Kiom ajn estu ŝlifata la ŝtono, tamen la glavo — unue bronza, poste fera — estas eĉ pli glata. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Li ne elpensis la filozofian ŝtonon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malaperis kiel ŝtono en maron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ŝtono de falpuŝiĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Trafi du celojn per unu ŝtono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Trafis falĉilo sur ŝtonon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti