Atendo

(Alidirektita el Atendado)

Atendo estas ago de tiu, kiu atendas, do restas ĝis iu okazo aŭ ies alveno; prokrastas ian agon ĝis okazos alia ago; antaŭvidas ion kiel probablan; esperas ricevi de iu ion kvazaŭ ŝuldatan.

Atendo
Atendo
Atendo
Aliaj projektoj
Atendo en Vikipedio
Atendo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita. » « If you expect nothing from somebody you are never disappointed. »
— Sylvia Plath, The Bell Jar
 
« Oni ne naskiĝas per si mem. Oni naskiĝas kun amaso da atendoj, amaso da aliulaj ideoj — kaj vi devas labori tra ĉio ĉi. » « (angle) One isn't born one's self. One is born with a mass of expectations, a mass of other people's ideas — and you have to work through it all. »
— V. S. Naipaul
 
« La mondo estas pli modlebla ol vi pensas, kaj ĝi atendas vin por martele formi ĝin. »
— Bono
 
« Feliĉa estas tiu, kiu atendas nenion, ĉar li neniam seniluziiĝos. » « (angle) Blessed is he who expects nothing, for he shall never be disappointed. »
— Alexander Pope
 
« Se vi pasigos vian tutan vivon atendante la ŝtormon, vi neniam ĝuos la sunbrilon. » « (angle) If you spend your whole life waiting for the storm, you'll never enjoy the sunshine. »
— Morris West
 
« Ni vivas en epoko de revolucio - la revolucio de kreskantaj atendoj. » « (angle) We live in an era of revolution — the revolution of rising expectations. »
— Adlai Stevenson 2a
 
« La tuta homa saĝo resumiĝas per ĉi tiuj du vortoj: Atendu kaj esperu!.[1] »
— Alexandre Dumas (patro), La grafo de Montekristo (1844) ĉapitro 117
 
« Homoj bonŝancas kaj malbonŝancas ne laŭ tio, kion ili ricevas entute, sed laŭ la proporcio inter tio, kion ili ricevas kaj kion ili atendis. » « (angle) People are lucky and unlucky not according to what they get absolutely, but according to the ratio between what they get and what they have been led to expect. »
— Samuel Butler
 
« Mia ideo pri Kristnasko, ĉu malmoderna aŭ moderna, estas tre simpla: ami aliajn. Pripensu ĝin, kial ni devas atendi Kristnaskon por fari tion? » « (angle) My idea of Christmas, whether old-fashioned or modern, is very simple: loving others. Come to think of it, why do we have to wait for Christmas to do that? »
— Bob Hope
 
« Necerteco kaj atendo estas la ĝojoj de la vivo. Sekureco estas sengusta afero. » « (angle) Uncertainty and expectation are the joys of life. Security is an insipid thing. »
— William Congreve, Love for Love (1695)
 
« La cinikuloj diras "feliĉa estas tiu, kiu atendas nenion, ĉar li ne seniluziiĝos". Mi diras "feliĉa estas tiu, kiu ĉion atendas, ĉar li ne ĉiam povas seniluziiĝi» « (angle) The cynic says "blessed is he who expecteth nothing, for he shall not be disappointed." I say "blessed is he who expecteth everything, for he can't always be disappointed. »
— Tallulah Bankhead
 
« Ne atendu la Lastan Juĝon. Ĝi okazas ĉiutage. »
— Albert Camus
 
« Kial homoj ĉiam atendas, ke aŭtoroj respondu demandojn? Mi estas aŭtoro, ĉar mi volas fari demandojn. Se mi havus respondojn, mi estus politikisto»
— Eugène Ionesco

Elias Canetti redakti

 
« La kvieta grego estas la grego en la stato de atendado… Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al religioj, kie haveblas kredo je la transa mondo. Do ekzistas homoj, kiuj sian propran vivon uzas kiel rimedon garantii pli bonan postmortan ekzistadon. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la komunio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La silentanto havas tiun avantaĝon, ke liajn eldirojn oni atendas. Ili estas konsiderataj gravaj. Ili estas mallongaj kaj apartigitaj, per tio proksimiĝante al la ordono… Pro tio la komandestroj, plenumante siajn funkciojn, silentas. Tiel formiĝas kutimo atendi de tiu, kiu silentas, se li ekparolos, la frazojn sonantajn kiel ordonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …bona soldato ĉiam estas atendanta la ordonon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« …soldato, kiu ne plu atendas la ordonon, jam estas ne soldato kaj uniformon li portas nur por ŝajnigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. Ankaŭ povus esti: “Ĉiu homa saĝo estas enhavita en ĉi tiuj vortoj: Atendo kaj espero!”