 | « [pri la priploranta grego en indiana tribo] Kiam iĝas klare, ke la homo mortos, la ploro jam estas nedetenebla. La grego ekfuriozas: ĝi longe atendis tiun eblecon kaj nun ne permesos al sia viktimo forgliti. Nekutima povo, kun kiu ĝi atakas la objekton de sia priplorado determinas definitive lian sorton. Malfacilas supozi, ke grava malsanulo, tiel traktata, povos resaniĝi… La kutima por ni regulo laŭ kiu la mortanton necesas lasi je trankvilo, estas tute nekomprenebla por tiuj ĉi homoj, kolektiĝintaj kune por la komuna ekscitiĝo… Ĉar li mem ne povas stari inter ili, ili kuŝiĝas al li… Ili kvazaŭ volas morti kune kun li… Eble pli ĝuste estus diri, ke ili volas egaliĝi kun li. Ili tamen ne planas morti efektive… Tamen al ĝi propras ankaŭ forpuŝado de la mortinto, kiam li estas jam morta… Li iĝis danĝera, ĉar li jam foriris. Li povas ekvenĝi al la vivantoj, kaj komencos venĝi al ili pro tio, ke li estas morta. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|