Komunio estas dono de la konsekrita hostio resp. vino; partopreno en la eŭkaristio.

Komunio
Komunio
Komunio
Aliaj projektoj
Komunio en Vikipedio
Komunio en Komunejo
Komunio en Komuneja kategorio
Komunio en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Elias Canetti redakti

 
« Tiu ĉi rito de la komuna manĝado kaj digestado estas la komunio. Al ĝi oni donas specialan sencon: ĝi devas okazi tiel, ke la manĝata besto sentu estimon al si. Ĝi ja devos reveni kaj venigi siajn gefratojn. La ostojn oni ne disbatas, sed zorgeme elprenas. Se ĉio estas farata ĝuste, kiel decas, ili denove vestiĝos je karno, la besto resurektos kaj oni povos denove ĉasi ĝin. Se ja oni kondutos malĝuste kaj la besto sentos sin ofendita, ĝi malaperos por ĉiam, forkuros kune kun siaj gefratoj, ne renkontiĝos al la homo, inter la homoj komenciĝos malsato. Dum iuj festoj oni penas ŝajnigi, kvazaŭ la manĝata besto mem tion ĉeestas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En la superaj religioj en la komunio estas enplektita nova motivo — la ideo de multiĝo de la kredantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La besto, solene manĝata de la ĉasisto, devas vivi denove, ĝi resurektos kaj denove ebligos ĉasi sin. Tia resurekto en la superaj komunioj iĝas la plej grava celo, nur anstataŭ la besto ĉi tie estas manĝata la korpo de dio, kaj lian resurekton la kredantoj almezuras al si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Grandan signifon havas transiro de la ekstera al la interna grego dum la komunio. Manĝante la mortigitan en ĉasado beston, kun respektego konsciante ke io de ĝi nun estas en ĉiu partoprenanto, la grego interniĝas. Nun oni povas atendi la resurekton kaj unuavice propran multiĝon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La kvieta grego estas la grego en la stato de atendado… Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al religioj, kie haveblas kredo je la transa mondo. Do ekzistas homoj, kiuj sian propran vivon uzas kiel rimedon garantii pli bonan postmortan ekzistadon. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la komunio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la Katolika Eklezio] Se observi tiujn, kiuj atendas komunion, ne eblas ne rimarki, ke ĉiu estas okupita nur per si mem. Tiuj kiuj iras antaŭ li kaj post li, estas por li pli indiferentaj ol ĉiu, kun kiu li komunikas dum la kutima vivo, kvankam ligo kun tiu lasta estas sufiĉe malforta. La komunio ligas la komuniantan kun la eklezio, kiu estas nevidebla kaj grandega; ĝi apartigas lin de la ĉeestantoj. La komuniantoj same malgrande sentas sin unu korpo kiel unu grupo da homo, kiuj trovis trezoron kaj tuj dividis ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rememoro pri tio, kiel la homo akiris por si manĝaĵon, nome per metamorfozoj, ankoraŭ transformiĝas en la malfrua sankta komunio. Viando, kiu estas manĝata ĉie, estas ne tio, kion ĝi prezentas ekstere, ĝi anstataŭas alian viandon kaj iĝas ĝi kiam ĝi estas englutita. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« [pri la Edipa komplekso] [...] kristana rito de la sankta komunio, kiam la kredanto konsumas la sangon kaj karnon de la Savinto, ripetas enhavon de la malnova totema dramo — certe nur en ĝia milda, estima, ne agresema senco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Vidu ankaŭ redakti