Mortigo estas ago de tiu, kiu mortigas, do senigas je la vivo; kaŭzi la morton de iu.

Mortigo
Mortigo
Mortigo
Aliaj projektoj
Mortigo en Vikipedio
Mortigo en Komuneja kategorio
Mortigo en Vikivortaro
Citaĵo
« El specoj de la morto, al kiuj tribopopolo kondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni. Perversa formo de tia elpuŝigo estas fordono al malamiko… La alia formo estas kolektiva mortigo. La kondamniton oni kondukas al kampo kaj ŝtonumas. Ĉiu ĵetas sian ŝtonon, la kulpulo pereas sub ŝtona hajlo. Neniu plenumas rolon de ekzekutisto, mortigas la tuta komunumo. La ŝtonoj reprezentas ĉi tie la komunumon, ili estas signo de ĝia decido kaj de ĝia ago. Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas bruligado sur ŝtiparo: la fajro anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Enfosado en la formikejon, praktikata en Afriko kaj ie aliloke estas transigado de malafabla devo de la kolektiva mortigo sur formikojn, bildigantaj la sennombran amason»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Abomeno je la kolektiva mortigo aperis tre antaŭnelonge. Ĝin oni ne supertaksu. Eĉ hodiaŭ ĉiu partoprenas en publikaj ekzekutoj, nome per gazeto. Nur nun li partoprenas en ili, same kiel en ĉio alia, kun pli granda komforto. Li trankvile sidas en sia hejmo kaj el centoj da sciigoj haltas ĉe tiuj, kiuj speciale ekscitas lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej superan estimon ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de mortigado. Tio, kio povis mortigi, naskis timon, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. Ĉiuj propraj al la mano kapabloj de la pacienco donis al tiuj, kiuj koncentriĝis je ili kaj ekzercis ilin, nenion krom sklaviĝo. Venkis ja tiuj, kiuj orientiĝis je la mortigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej simpla formo de postvivado estas la mortigo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Enkorpigo de ĉiuj danĝeroj certe estas la morto… La unua kaj decida signo de la reganto estas rajto ordoni pri la vivo kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun mesaĝo, kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la armilojn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li kaŭzas la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mortkondamno ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia potenco: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la mongoloj-invadintoj] Ili mortigas la homojn kiel bestojn. La mortigo estas ilia tria naturo, same kiel rajdado estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pelĉasado. Se ili ne militas, do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj manovroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ekzekutisto, same kiel ĉiu alia, kiu ricevas la ordonon, staras sub minaco de la morto. Sed li liberiĝas je tiu minaco, mortigante mem. Li tuj transdonas plu tion, kio povus okazi al li, preventante tiel la sankciojn, kiuj povus lin tuŝi. Oni diras al li: vi devas mortigi kaj li mortigas. Li ne kapablas kontraŭstari tian ordonon — la ordono estas farita de tiu, kies superantan forton de agnoskas. Tio devas okazi tre rapide, kutime tio okazas tuj. Por formiĝo de la pikilo mankas tempo. Sed eĉ se tempo haveblus, por formiĝo de la pikilo mankas bazo. Ĉar la ekzekutisto transdonas plu ĝuste tion, kion li ricevas. Li povas timi nenion, en li restas nenio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Viro venis antaŭ Rabba kaj diris al li: loka oficisto diris al mi: Iru kaj mortigu Ajnulon kaj se vi ne faros, mi mortigos vin. Rabba diris al li: Li mortigu vin kaj vi ne mortigu. Kion vi pensas, ĉu ke via sango pli ruĝas? Eble la sango de tiu viro pli ruĝas. » « הוא כי ההוא דאתא לקמיה דרבא אמר ליה מרי דוראי אמר לי זיל קטליה לפלניא ואי לא קטלינא לך אמר ליה ליקטלוך ולא תיקטול מאי חזית דדמא דידך סומק טפי דילמא דמא דההוא גברא סומק טפי »
— Gemaro (Talmudo), Pesaĥim 25b
Citaĵo
« Sportisto estas viro kiu iam kaj iam simple devas eliri kaj mortigi ion. » « A sportsman is a man who every now and then, simply has to get out and kill something. »
— Stephen Leacock

Vidu ankaŭ redakti