Grekio

lando en Eŭropo

Grekio aŭ Grekujo (oficiale la Helena Respubliko, greke Ελλάδα aŭ Ελληνική Δημοκρατία) estas lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj. Grekio limas Bulgarion, Albanion, la Iaman Jugoslavian Respublikon Makedonujan kaj Turkion.

Grekio
Grekio
Grekio
Aliaj projektoj
Grekio en Vikipedio
Grekio en Komunejo
Grekio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Samuel P. Huntington redakti

 
« En sia kontraŭstaro al Turkio grekoj ĉiam sentis sin defendantoj de kristanismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …Grekio estas anomalio, fremdulo en okcidentaj organizoj. Ĝi neniam estis obeema membro de EU, nek de NATO, kaj ĉiam kun peno adaptiĝis al tradicioj kaj ordo en ambaŭ organizoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Post la disfalo de Sovetunio kaj malapero de la komunista minaco, Grekio ekhavis komunajn interesojn kun Rusio rilate kontraŭstaron al Turkio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Ekde nun mi nomos nian estimatan EU-partneron "la iama otomana posedo de Grekio". »
— David Cameron
 
« Grekio estas unu el la maloftaj landoj de EU, kiu ne agnoskas la frazon "minoritataj rajtoj". Ili ankoraŭ havas koncepton pri pura nacio - unu ŝtato, unu nacio, unu religio, unu kulturo, ĉio greka. Kaj ili ne volas rekoni, ke en Grekio estas granda turka malplimulto, granda albana malplimulto kaj unu malgranda makedona malplimulto. »
— Antonio Milososki
 
« Ateno, la okulo de Grekujo, patrino de artoj kaj elokventeco. »
— John Milton
 
« La mencio de Grekujo plenigas la menson per la plej altaj sentoj kaj vekas en niaj brustoj la plej bonajn sentojn, kiujn kapablas nia naturo»
— James Monroe, mesaĝo al la Kongreso (decembro 1822)
 
« En 1947 Usono, laŭe al Truman-doktrino, prenis sur sin defendon de Grekio kaj Turkio... »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti