« [pri la amasdetruaj armiloj] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de prorpa nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleaj programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
« [pri nukleaj programoj de Barato kaj Pakistano] Do en 1997, malgraŭ persista sed tute evidente senfrukta rezistado de Usono, en la mondo aperis du pliaj nukleaj potencoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Laŭ iuj informoj, Ĉinio transdonis al Pakistanouranion por riĉigo, konsultis pri konstrukcio de la bombo kaj verŝajne donis al Pakistano eblecon eksplodigi sian nuklean armilon en ĉina testejo. Poste Ĉinio liveris al Pakistano M-11, balistikajn misilojn kun radiuso 300 km, kapablajn porti nukleajn armilojn, rompinte tiel sindevigojn antaŭ Usono. Reciproke Ĉinio ricevis de Pakistano teknologiojn de fuelŝarĝado en aero kaj misilojn Stinger. »
«Barato realigis sian unuan nuklean teston en 1974. Ĉinio testis sian unuan nuklean armilon en 1964. En 1976 kiel la Ŝtata Sekretario, mi ne sukcesis konvinki Pakistanon ne lanĉi propran nuklean programon. Tiel nuklea testo servas por ni kiel memorigo pri tio ke malgraŭ mantroj pri tutmondiĝo ekzistas geopolitikaj realoj, kiuj staras pli alte ol modaj revoj pri universaleco. »