« En Pakistano oni diras ke la lando ekzistas danke al tri “a”: Alaho, Ameriko kaj armeo. Alaho estas malproksima, Ameriko ankaŭ fora kaj krome malklera. Sed la armeo estas surloke. Kaj pro tio monolita karaktero de la armeo restas por iu tempo centra faktoro de la pakistana politiko. »
« Laŭ sia esenco sufiĉe proksimaj restis rilatoj inter Pakistano, Irano kaj Ĉinio, kiuj kristaliĝis komence de la 1990-aj jaroj post vizitoj de preizdanto Yang Shangkun al Irano kaj Pakistano kaj de prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani al Pakistano kaj Ĉinio. »
« Pakistano dum dispartigo de Hindio en 1947 ricevis, se diri figursence, malbonajn kartojn. Ĝi ricevis areojn, enloĝatajn de triboj — la plej malkvietajn regionojn. Ĝi ne ricevis partion la Barata Nacia Kongreso, kiu donis al Baratosenton de unueco. Pakistananoj malsukcesis krei demokration — tie ĉiam okazis ŝtatrenversoj; civila registaro estis malkapabla funcii kaj dronis en korupto, kaj militistoj estis renversantaj ĝin kaj iun tempon regantaj memstare, poste ili estis denove fordonantaj la potencon al civilaj registaroj — kaj ĉio komenciĝis denove. »