Nuklea programo de Nord-Koreio

Nuklea programo de Nord-Koreio estas realigata de Nord-Koreio por kreado kaj produktado de nukleaj armiloj.

Nuklea programo de Nord-Koreio
Nuklea programo de Nord-Koreio
Nuklea programo de Nord-Koreio
Aliaj projektoj
Nuklea programo de Nord-Koreio en Vikipedio
Nuklea programo de Nord-Koreio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« [pri lanĉo de la nuklea programo de Nord-Koreio] Ne eblas precize diri kio gvidis la agojn de Nord-Koreio, sed certaj rezonoj, ligitaj al tio kiel Usono plenumis sian rolon, estis sufiĉe kompreneblaj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« …ni devis akcepti ke Nord-Koreio anoncis sian kapablon produkti nukleajn armilojn kaj kadre de sia programo testis nuklean bombon»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri politiko de Ĉinio rilate nuklean programon de Nord-Koreio] Plej gravas ke ili diris al nordkoreoj ke tiuj ne kalkulu pri helpo de Ĉinio se komenciĝos interbatiĝo. Kaj tio estis diable grave. Krome nordkoreoj havas tre seriozajn internajn ekonomiajn problemojn. Ilia komerca fenestro al la mondo estas Ĉinio. Do la ĉinoj tre helpis al ni. Nome ili faris la ĉefan premon al Nord-Koreio. Japanoj subtenis nin, sed iliaj rimedoj de influo al nordkoreoj estas limigitaj. Rusoj ankaŭ subtenis nin, sed ne tre rezolute. Do la ĉefan laboron faris ĉinoj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Samuel P. Huntington redakti

 
« Multaj loĝantoj de Sud-Koreio traktas la nordkoreian [nuklean] bombon kiel korean bombon, kiu neniam estos uzita kontraŭ la aliaj koreoj, sed povas esti uzita por defendo de la korea sendependeco kaj koreaj interesoj kontraŭ Japanio kaj la aliaj potencialaj kontraŭuloj. Sudkoreaj ŝtatoficistoj kaj oficiroj videble atendas ke la unuiĝinta Koreio havos tian potencialon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kombino de norda nuklea armilo kaj suda industria potencialo ebligos al la unueca Koreio ricevi rolon de grava ludanto sur la sudazia scenejo. Rezulte de tio aperis granda abismo en traktado de la sama problemo: Vaŝingtono en 1994 vidis en Korea duoninsulo grandan krizon, dum Seulo rimarkis neniun krizon, kio kreis timigan abismon de nekompreno inter la du ĉefurboj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« ...interkonsenton de Usono kun Nord-Koreio oni povas rajte nomi “kapitulaco post intertraktoj”... »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger redakti

 
« Kiam en 1992 oni demandis la tiaman ĉefministron Kiichi Miyazawa ĉu Japanio akceptos haveblon de nuklea potencialo ĉe Nord-Koreio, li respondis kun tre ne-japana rekteco per unu vorto “ne”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nek Ĉinio, nek Japanio deziras baldaŭan reunuiĝon de Koreio — speciale kaze de heredado de la unuiĝinta Koreio de la nuklea kaj misila teknologioj de Nord-Koreio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« [pri nuklea programo de Irano] Komparo kun Nord-Koreio estas erara, ĉar Nord-Koreio estas aparta kazo. Ĝi draste diferenciĝas de ĉiuj najbaraj landoj. Irano estas tute alia afero. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ redakti