Interkonsentoj de Oslo

Interkonsentoj de Oslo estas paro de interkonsentoj inter Israelo kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, subskribitaj en 1993-1995 sekve de negocado okazinta en Oslo.

Interkonsentoj de Oslo
Interkonsentoj de Oslo
Interkonsentoj de Oslo
Aliaj projektoj
Interkonsentoj de Oslo en Vikipedio
Interkonsentoj de Oslo en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« Israela ĉefministro Jicĥak Rabin, same kiel Jaser Arafat, preferus la venkon. Ili kontentiĝis per interkonsento en Oslo pro tio, ke ĉiu el ili venis al kompreno ke li ne havas alian elekteblon. Israelo estis tro forta por ke oni povu venki ĝin milite, kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino havis tro multe da internaciaj subtenantoj por ke oni povu venki ĝin politike»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Malkapablo de Israelo fini la intifadon en 1987-1988 en Cisjordanio kaj en Gazaa Sektoro lasis al Israelo nur kvar eblecojn: etnaj purigadoj; anekso de Cisjordanio kaj kreado de ŝtato dividita surbaze de rasapartiga principo; inkluzivigo de la araba loĝantaro je la juda ŝtato aŭ iu formo de interkonsentita dislimigo de la du komunumoj — do akcepti la kreadon de la palestina ento, kiu iam nepre ricevos formon de la ŝtato. Etnaj purigadoj kaj apartigo estis nekombineblaj kun moralaj konvinkoj kaj politikaj bezonoj de Israelo. Israelo estis malpreta ankaŭ al la inkluzivigo de ĉiuj araboj de Cisjordanio je Israelo, ĉar tio detruus la judan karakteron de tiu ĉi ŝtato. La atingita per intertraktoj kunekzistado de Israelo kaj de la araba loĝantaro de Palestino transformiĝis je la sola praktike realigebla varianto. Nelonge antaŭ sia murdo Jicĥak Rabin tiel esprimis tion al aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans, gratulinta lin pro tio ke li elektis la vojon de la paca procezo: "Ne mi elektis, — diris Rabin, — sed oni devigis min". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Pli ol 90% de la loĝantaro estis fiksita je areoj, kontrolataj de palestinanoj. Kaj rezulte de sekvintaj interkonsentoj tie nun estas ĉirkaŭ 95% de la palestina loĝantaro. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« [pri ilia subskribo] Dum la ceremonio Arafat rezignis je “apliko de teroro kaj aliaj specoj de perforto”, sed Jicĥak Rabin siaflanke ne anoncis sindevigon ĉesigi konstruadon de setlejoj en la teritorio de Palestino»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Vidu ankaŭ

redakti