« Disvastiĝo de protestantismo inter la malriĉularo de Latinameriko estas fakte ne anstataŭigo de unu religio per alia, sed ĉefe drasta kresko de religia fideleco kaj partopreno, okazantaj dum formalaj kaj pasivaj katolikoj iĝis aktivaj kaj ardaj evangeliistoj. Tiel en Brazilo komence de la 1990-aj jaroj 20% de la loĝantaro konsideris sin protestantoj, 73% katolikoj, sed dimanĉe en protestantaj preĝejoj estis pli ol 20 milionoj da homoj dum en la katolikaj ĉirkaŭ 12 milionoj. Same kiel aliaj mondreligioj, kristanismo trapasas etapon de renaskiĝo, ligita al moderniĝo, kaj en Latinameriko ĝi prenis formon pli protestantan ol katolikan. » |