« La Liberiga Armeo de Kosovo (LAK) ne estis ordinara politika movado, luktanta por aŭtonomio. La armeo, kiu komencis sian vojon kiel lernintoj de la albana senkompata stalinista reganto Enver Hoĝa, estis karakterizita de speciala reprezentanto de Bill Clinton en Balkanio, ambasadoro Robert S. Gelbard ne pli frue ol en 1998 kiel "sendube terorista grupo". Ĝia celo estis la sendependa Kosovo kaj eble Granda Albanio, inkluzivanta la nunan Albanion kaj albanajn partojn de Makedonio. Pluralisma, pluretna demokratio, inkluzivanta serbojn, ne estis koncepto konvena al la spirito de LAK. » |