Araba-israela konflikto

konflikto inter Israelo kaj arabaj ŝtatoj (Ŝtato Palestino, Egiptio, Jordanio, Sirio, ktp.) en Mezoriento
Araba-israela konflikto
Araba-israela konflikto
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Araba-israela konflikto en Vikipedio
Commons-logo.svg Araba-israela konflikto en Komuneja kategorio
Wikinews-logo.svg Araba-israela konflikto en Vikinovaĵoj

La araba-israela konflikto okazas inter la ŝtato Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj, aparte la palestinanoj.

CitaĵojRedakti

Zbigniew BrzezińskiRedakti

 
« Eble malgraŭ atendoj de israelaj gastigantoj, mia vojaĝo al Golanaj Altaĵoj kaj vojaĝoj tra la lando konvinkis min pri vaneco klopodi garantii sekurecon per akirado de teritorioj. Mi komprenis ke Israelo neniam ricevos sufiĉe da teritorioj por rekompenci malamikecon de la araboj — kaj sekve la aferon de sekureco de Israelo necesas trakti aparte de afero de teritoria suvereneco. Vastigado de la suvereneco de Israelo per si mem ne garantios ĝian sekurecon, speciale se tia vastigado nur fortigas malamikecon de la araboj. »
— Zbigniew Brzeziński, Potenco kaj principoj: Memuaroj de la konsilisto pri nacia sekureco 1977-1981 [1983]
 
« Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta Eŭropo kaj la usonanoj observiĝas je ilia takso de la palestina terorismo: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de Israelo, dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la judaj setlejoj stimulas la terorisman agadon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Unu el la ĉefaj eraroj de la Organizaĵo de Liberigo de Palestino estas ke ĝi neniam sinsekve realigis taktikon de kontraŭsimbolismo por estigi en Israelo simpation al siaj klopodoj atingi sendependigon de Palestino disde Israelo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Malgraŭ grandaj atendoj kaj entreprenitaj de Bush-administracio klopodoj, la fina rezulto de la Madrida konferenco iĝis agnosko de rajto de Israelo pri ekzistado fare de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino reciproke al permeso al OLP havi propran administracion en la okupita de Israelo Cisjordanio kaj en Sektoro Gazao. “Granda paca solvo”, pri kiu parolis Bush, plu estis fantoma. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri provo solvi la araba-israelan konflikton en 1991] Tio estis momento kiam necesis oficiale prezenti kelkajn bazajn usonajn postulojn: ne povas esti rajto pri reveno de palestinanoj, ne povas esti signifa vastigo de teritorio de Israelo post linio de 1967, devas esti teritoria rekompenco por ĉiuj ajn ŝanĝoj, necesas plano pri divido de Jerusalemo kaj programo de malmilitarismigo de la estonta palestina ŝtato»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri la Iraka milito] Militaj problemoj de administracio realiganta militon, kiu ne havas historian pespektivon, eĉ pli komplikiĝas pro tio ke psikologie kaj eĉ simple laŭaspekte usona konduto estas identigata kun tiu israela. Scenoj sur ekranoj de televidiloj, en kiuj armitaj de la kapo ĝis piedoj kaj protektitaj de kirasveŝtoj usonaj soldatoj elbatas pordojn en irakaj domoj, invadas timigitajn familiojn kaj forkondukas virojn en mankatenoj kaj kun ŝirmitaj okuloj, tro similas al la agoj de israelaj trupoj en la okupita Palestino»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri politiko de Usono rilate la araba-israelan konflikton dum oficperiodoj de George W. Bush] …usona-israela komploto por forpuŝo de palestina gvidanto Jaser Arafat de politika scenejo, ĉar li estis konsiderata obstaklo por la usona-israela politiko; uzado fare de israelanoj de konstanta fizika premado al palestinanoj; indiferenta rilato de Usono al daŭra vastigo de kolonioj en Cisjordanio; preventa uzado de forto por fizika likvido de celitaj personoj, sen zorgi pri viktimoj kaj “flanka damaĝo” responde al palestinaj agoj de terorisma arbitreco. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Do ĝenerale politiko de Usono ĉe Proksima Oriento ĉe George W. Bush iĝis strategie direktita kontraŭ sin mem. Ĝi ne nur ignoris la fakton ke memstare israelanoj kaj palestinanoj neniam povos interkonsenti; ĝi ankaŭ ignoris tion ke Israelo, kiom ajn ĝia milita povo superas povon de ĝiaj najbaroj, neniam kapablos trudi sian solvon de la problemo, sin apogante sole sur perforton»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Transformiĝo de Usono el peranto inter israelanoj kaj araboj je subtenanto de Israelo havis paradoksan efikon: ĝi malaltigis kapablon de Usono havi decidan influon sur la evoluon de la eventoj (do sur la pacprocezon) aŭ fortigi en perspektivo sekurecon de Israelo»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Aserti ke profundiĝinta araba-israela konflikto ne estis kialo de malamikeco al Usono, trafinta la arabojn, povus nur tiuj kiuj estas persone interesitaj je tio. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« …problemo de la konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj estas tiom granda kaj emocia, ĝi tiom profunde enradikiĝis, ke memstare ili ne kapablas ĝin solvi… mi venas al firma konkludo ke efika peranto povas esti nur Usono»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri bazaj principoj de solvo de la araba-israela konflikto] La unua: neniu rajto pri reveno de palestinanoj al Israelo — tio estas amara pilolo por palestinanoj, tre amara pilolo. Necesas bone kompreni kiom amara estas tiu pilolo: la afero konsistas en tio ke la tuta strukturo de la palestina identeco estas bazita sur la ideo de maljusta forpelo el Israelo. La dua: reala divido de Jerusalemo, amara pilolo por israelanoj… La tria principo — reveno al limoj de 1967 kun reciprokaj korektoj: grandaj urboj ĉe alia flanko de tiu ĉi limo devas esti inkluzivigitaj en Israelon interŝanĝe al egalaj teritoriaj cedoj de israelanoj en Galileo kaj Negevo por ke palestinanoj ne plu perdu teritoriojn… La kvara — malmilitarismigita palestina ŝtato»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Kiam mi renkontiĝis unuan fojon kun Menaĥem Begin kiel ĉefministro, li kategorie diris al mi: “Palestinanoj ne ekzistas. Tio estas fikcio. Ekzistas neniuj palestinanoj, ili ĉiuj estas araboj. Kaj ilia natura hejmo estas ĉe alia flanko de Jordano”. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Israela publiko okupas rilate al tiu ĉi problemo oble pli fleksan pozicion ol estraro de la ĉefaj usonaj judaj organizoj, kiuj aktive partoprenas en socia-politikaj eventoj, sed ne spegulas ĉe tio opinion de plejparto de la usonaj judoj, oble pli liberalaj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Kiam mi unuan fojon venis al Proksima Oriento por admoni arabojn akcepti pactraktatojn inter Israelo kaj Egiptio en Camp David, iuj araboj diris al mi: “Vi scias, krucmilitistoj sidis en Jerusalemo 90 jarojn kaj poste ili malaperis. Ni ne hastas”. Do malkvieto de Israelo ne estas tute senbaza. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …kiam Israelo kaj Palestino interpaciĝos, ili havos ŝancon iĝi Singapuro de Proksima Oriento»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry KissingerRedakti

 
« Ironio de la usona rolo en la araba-israela konflikto konsistas je tio, ke provo de la Clinton-administracio en la lasta jaro de sia regado solvi ĝin definitive transformis la konflikton el malfacile solvebla je nesolvebla. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Apenaŭ tia konflikto povas esti solvita definitive per interkonsento (eĉ se ĝi vere devas esti tia). La plej realisma propono estas kunekzistado. Strebi iri pluen signifas instigi al perforto kiel tio okazis en Camp David en julio 2000 post pintokunveno de prezidento Clinton, israela ĉefministro Ehud Barak kaj prezidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat. La problemo nun konsistas je tio, ĉu la kunekzistado aperos per intertraktoj aŭ ĉu ĝi estiĝos post pliaj provoj de la forto de tia skalo, kiu en analogia periodo en Eŭropo kaŭzis la Tridekjaran militon»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Dum la lastaj tri jardekoj inter islamaj landoj okazis pli da militoj kaj ili estis oble pli sangoverŝaj ol inter Israelo kaj la islama mondo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Limoj de Israelo de 1967 kun Egiptio, Sirio kaj Jordanio spegulas fakte la internacie agnoskitajn limojn de la brita mandato en Palestino»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Israela ĉefministro Jicĥak Rabin, same kiel Jaser Arafat, preferus la venkon. Ili kontentiĝis per interkonsento en Oslo pro tio, ke ĉiu el ili venis al kompreno ke li ne havas alian elekteblon. Israelo estis tro forta por ke oni povu venki ĝin milite, kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino havis tro multe da internaciaj subtenantoj por ke oni povu venki ĝin politike»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Malkapablo de Israelo fini la intifadon en 1987-1988 en Cisjordanio kaj en Gazaa Sektoro lasis al Israelo nur kvar eblecojn: etnaj purigadoj; anekso de Cisjordanio kaj kreado de ŝtato dividita surbaze de rasapartiga principo; inkluzivigo de la araba loĝantaro je la juda ŝtato aŭ iu formo de interkonsentita dislimigo de la du komunumoj — do akcepti la kreadon de la palestina ento, kiu iam nepre ricevos formon de la ŝtato. Etnaj purigadoj kaj apartigo estis nekombineblaj kun moralaj konvinkoj kaj politikaj bezonoj de Israelo. Israelo estis malpreta ankaŭ al la inkluzivigo de ĉiuj araboj de Cisjordanio je Israelo, ĉar tio detruus la judan karakteron de tiu ĉi ŝtato. La atingita per intertraktoj kunekzistado de Israelo kaj de la araba loĝantaro de Palestino transformiĝis je la sola praktike realigebla varianto. Nelonge antaŭ sia murdo Jicĥak Rabin tiel esprimis tion al aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans, gratulinta lin pro tio ke li elektis la vojon de la paca procezo: "Ne mi elektis, — diris Rabin, — sed oni devigis min". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Israelo, dividita je "kolomboj", identigantaj la pacon kun sia psikologia memrealigo, kaj "akcipitroj", vidantaj en la paca procezo teston pri eltenemo, pelis sin je interna sakstrato. Ĝi estas disŝirata inter esperoj pri benata paco ka paralizantaj timoj dum atendado de tutnacia katastrofo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« De la vidpunkto de adfministrado de intertraktoj Ehud Barak kiel evidentiĝis estis la plej kuraĝa kaj plej pacama israela ĉefministro dum la tuta historio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En la nuna etapo la diplomatiaj klopodoj devas koncentriĝi je serio da interaj interkonsentoj. Ilia celo devas esti difinita kiel ne atingo de la definitiva paco, sed kiel konsento pri longa periodo de kunekzistado, spegulanta la formiĝintajn por ambaŭ flankoj realojn. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« La Palestina teritorio devas en signifa parto esti tuteca unuo kaj israleaj kontrolpunktoj kaj enmiksiĝo je ĉiutaga vivo ene de tiu teritorio devas esti strikte limigitaj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Postvivado de Israelo dependas precipe de diplomatia protekto kaj almenaŭ samgrade de milita ekipaĵaro liverata de Usono»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« [en marto 1990] Mia pozicio estas jena: ekstera politiko de Usono insistas ke en CisjordanioOrienta Jerusalemo ne devas esti novaj kolonioj»
— George H. W. Bush, Citita laŭ: Zbigniew Brzeziński. Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2008]
 
« Israelanoj havas regulon: respondi al la perforto per neproporcia perforto. Iun tempon tio efikis, sed jam ne plu. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭRedakti