Ekonomiaj sankcioj

(Alidirektita el Sankcioj)
Ekonomiaj sankcioj
Aliaj projektoj
Ekonomiaj sankcioj en Vikipedio
Ekonomiaj sankcioj en Vikinovaĵoj

Ekonomiaj sankcioj estas limigoj kaj punoj, direktitaj kontraŭ iu firmao aŭ lando surbaze de akuzoj pro rompo de iuj reguloj aŭ leĝoj fare de ĝi.

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« La [usona] kongreso ne nur leĝe fiksas la eksteran politikon, sed ankaŭ strebas trudi normojn de konduto al la aliaj landoj per starigo de multaj tipoj de sankcioj. Dekoj da landoj nun estas sub efiko de tiaj sankcioj. Administracioj unu post alia silente akceptas tion, parte kiel kompromison por ricevi aprobon de aliaj programoj, kaj parte pro tio, ke pro manko de senpera ekstera minaco interna politiko iĝis pli grava por politika postvivado ol efektivigo de la ekstera politiko. Do tio kion eksterlandaj kritikantoj konsideras orgojla serĉado de la vojo al dominado tre ofte estas reago al agado de grupoj, premantaj rilate internajn aferojn. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri la ekonomiaj sankcioj de Usono] Eksterteritorian sferon de apliko, speciale kontraŭ aliancanoj, malfacilas pravigi kaj ĝi bezonas novan aliron. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En 1974 la kongreso unuafoje aplikis leĝajn sankciojn por promociado de la juda elmigrado el Sovetunio, farinte tion oficiala kaj malkaŝa parto de la usona ekstera politiko... Ekde tiam enmiksiĝo je tio, kio estis konsiderata interna politiko, iĝis ĉiam pli disvastiĝinta. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Koncerne la kongreson, dum la 1970-aj jaroj ĝi ĉiam pli dependigis helpon al aliaj ŝtatoj per ilia traktado de la homaj rajtoj. Dum la 1980-aj jaroj ĝi komencis apliki sankciojn provante atingi celojn en la sfero de la homaj rajtoj kaj dekoj da landoj nun estas trafataj de tiaj sankcioj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Andrej Movĉan

redakti
 
« Malfacilas eĉ mezuri damaĝon kiun fairs al la demokratia movadoliberaluloj”, kiuj en 2014 prognozis por Rusio ekonomian kolapson pro sankcioj (ilian nomojn ĉiuj perfekte memoras). La plej terura estas ke la loĝantaro de Rusio grandparte kredis nome al ili: panika aĉetado de dolaroj kontraŭ 70 [rubloj] estis interalie rezulto de prognozoj de “spertaj financistoj — batalantoj kontraŭ la reĝimo”. Kion pensas pri liberaluloj tiuj, kiuj tiam aĉetadis ope lavmaŝinojn, televidilojn kaj dolarojn, kaj hodiaŭ ne povas vendi la varojn dum dolarojn ili vendas kontraŭ 50? » « Трудно даже измерить ущерб демократическому движению, нанесенный «либералами», которые в 2014 году предсказывали России экономический коллапс от санкций (их имена все отлично помнят). Самое страшное — население России в массе именно им поверило: паническая скупка долларов по 70 была, в частности, результатом прогнозов «опытных финансистов — борцов с режимом». Что думают о либералах те, кто тогда покупал партии стиральных машинок, телевизоры и доллары, а сегодня не могут продать товары, а доллары продают по 50? »
— Andrej Movĉan
 
« [pri ekonomio de Rusio] Cirkonstancoj de internacia ekonomio, unuavice sankcioj, estas duarangaj, malmultsignifaj kaj ne faras al la ekonomio signifan negativan influon, malgraŭ tio ke la potenco en Rusio aktive uzas ilin kiel pravigon de ekonomiaj problemoj. » « [Об экономике России] Внешнеэкономические факторы, прежде всего санкции, вторичны, малозначимы и не оказывают на экономику существенного негативного влияния, несмотря на то что власть в России активно использует их как оправдание экономических проблем. »
— Andrej Movĉan, Ekonomio en Rusio — de Sovetunio al la 21-a jarcento [2016]
 
« [pri sankcioj kontraŭ Rusio] En 2015 ĉiu dua eŭropa ŝtatoficisto demandis min: “Kiom da monatoj ankoraŭ eltenos la rusia ekonomio?” Fine de la jaro tio tedis min kaj mi komencis respondi koncize: “Iom ajn”, kio nemalmulte mirigis la kunparolantojn. Iom poste la deĵora demando ŝanĝiĝis al “Kiom rapide sankcioj igos Rusion ŝanĝi sian politikon?” kaj mia respondo “Neniam” mirigis ilin ne malpli multe. » « В 2015 году каждый второй европейский чиновник задавал мне вопрос: «Сколько месяцев еще протянет российская экономика?» К концу года мне это надоело, и я стал отвечать коротко: «Да сколько угодно», что немало удивляло собеседников. Чуть позже дежурный вопрос сменился на «Как скоро санкции заставят Россию изменить свою политику?», и мой ответ «Никогда» удивлял их не меньше. »
— Andrej Movĉan, Rusio en la epoko de postvero: Racio kontraŭ informa bruo [2019]
 
« Kelkfoje mi verkis por okcidentaj amaskomunikiloj (de lokaj ĵurnaloj en Finnlando ĝis National Interest, Financial Times, Politico, Foreign Policy) kaj rimarkis, ke en la evoluntaj demokratioj cenzuro de la opinio ĉeestas en sufiĉa grado. Se en Rusio (interalie, ne tre forte, plejparte en ŝtataj amaskomunikiloj kaj eĉ tie ne ĉiam) oni malebligas al vi skribi, kion vi pensas, klarigante tion per malpermeso flanke de la potenco aŭ simple per maldeziro ofendi ĝin, do en la okcidentaj amaskomunikiloj cenzoro estas pli strikta: kelkfoje oni rekte sciigis al mi, ke “tion” ne decas skribi, ĉar “legantaro de deziras tion legi”. Ĉi tie mankas kaptilo aŭ kaŝitaj agoj de la potenco — efektive la okcidentaj amaskomunikiloj dependas de siaj buĝetoj, kiuj formiĝas proporcie al nombro kaj kvalito de legantoj kaj spektantoj. Kaj se publiko deziras kredi, ke la rusia ekonomio baldaŭ kolapsos [pro ekonomiaj sankcioj], ne eblas skribi alion. » « Несколько раз я писал для западного массмедиа (от местных газет в Финляндии до National Interest, Financial Times, Politico, Foreign Policy) и успел заметить, что в развитых демократиях цензура мнения присутствует в достаточной степени. Если в России (к слову, не так уж сильно, скорее, только в государственных медиа, и то не всегда) вам не дают написать то, что вы думаете, мотивируя это запретом со стороны власти или просто нежеланием ее обидеть, то в западных СМИ цензор более жесткий: несколько раз мне недвусмысленно сообщалось, что «это» не стоит писать, потому что «аудитория не хочет это читать». Здесь нет подвоха или завуалированных действий власти — действительно западные СМИ зависят от своих бюджетов, которые формируются пропорционально количеству и качеству читателей и зрителей. И если публика хочет верить, что российская экономика скоро рухнет, нельзя писать обратное. »
— Andrej Movĉan, Rusio en la epoko de postvero: Racio kontraŭ informa bruo [2019]
 
« [pri sankcioj kontraŭ Rusio] Limigoj por pruntoj (eĉ se forgesi, ke rondo de trafitaj de ili estas ege mallarĝa) apenaŭ povos influi la landon, kiu jam kelkajn jarojn sinsekve reduktas sian eksteran ŝuldon» « [о санкциях в отношении России] Ограничения на заимствования (даже если забыть, что круг подпавших под них очень узок) вряд ли могут повлиять на страну, которая уже несколько лет последовательно сокращает свой внешний долг. »
— Andrej Movĉan, Ekonomio en Rusio — de Sovetunio al la 21-a jarcento [2016]
 
« Usonaj sankcioj nian stabilecon ne minacas jam pro tio, ke neniu en Usono pretas striktigi la zonojn por “puni” Rusion. Hodiaŭ sugesto estas inversa: Usono strebas ricevi ekonomian profiton el “malbona konduto” de nia lando. Siavice por la Kremlo la sankcioj utilas: fortiĝas lojaleco al la potenco kaj unueco de la popolo fronte al la “malamiko”. » « Американские санкции нашей стабильности не угрожают хотя бы потому, что никто в США не готов затянуть пояса, чтобы «наказать» Россию. Сейчас посыл обратный: Штаты стремятся извлечь экономическую выгоду из «плохого поведения» нашей страны. В свою очередь, для Кремля санкции выгодны: укрепляется лояльность к власти и сплоченность народа перед лицом «врага». »
— Andrej Movĉan, En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
 
« Origina kialo de “aluminiaj sankcioj” estas en detruado de la aluminia industrio en Usono. En lastaj jaroj ĝi reduktiĝis kvinoble... Sed plejparto de fakoj en Usono fartas bone kaj ne bezonas protektadon kontraŭ la rusia importo. » « Первопричина «алюминиевых санкций» — в разрушении алюминиевого производства в США. За последние годы оно сократилось в 5 раз... Но большинство отраслей в США чувствует себя хорошо и в защите от российского импорта не нуждается. »
— Andrej Movĉan, En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
 
« La rusia nafto estas sankta bovino, kiun tuŝi estas malpermesite, ĉar Eŭropo forte dependas de ĝi. Eblas certe starigi sankciojn kontraŭ likvigita gaso — tio senteblos iom dolore, sed sen tiu eksporto Rusio postvivos. Ĉiuj aliaj hipotezaj embargoj estas malgravaj, ĉar en la aliaj industrioj ni havas nemalbonan internan merkaton kaj malfortan eksteran. » « Российская нефть — это священная корова, которую трогать нельзя, потому что Европа от нее сильно зависит. Можно, правда, ввести санкции на сжиженный газ — это будет неприятно, но без этого экспорта Россия переживет. Все остальные гипотетические эмбарго малозначимы, потому что в других отраслях у нас неплохой внутренний рынок и слабый внешний. »
— Andrej Movĉan, En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
 
« [pri sankcioj de Rusio kontraŭ la Okcidento] Rusio pro tio sensence redistribuas varojn tra la mondo, ĉe tio kreante ĉe si manĝaĵan inflacion, dum liverantoj ne suferas: ilian vendadon la kontraŭsankcioj ne influis. » « [о санкциях России в отношении Запада] Россия в итоге бессмысленно перераспределяет товары по миру, при этом создавая у себя продуктовую инфляцию, а поставщики не страдают: на их сбыт контрсанкции не повлияли. »
— Andrej Movĉan, En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
 
« [pri la okcidentaj sankcioj kontraŭ Rusio] La sankcioj, kiaj ajn ili estus, plej malmulte teruras la potencan eliton» « [о санкциях Запада против России] Санкции, какими бы они ни были, менее всего страшны властной элите. »
— Andrej Movĉan, Sankcioj — vido de malantaŭe [la 15-a de majo 2014]

Aleksej Navalnij

redakti
 
« Mi pensas ke la krimeaj sankcioj restos por ni por pluraj jaroj. Sed ili estas la plej senproblemaj. Nek Eŭropo, nek Usono povos la krimeajn sankciojn nuligi ĉe alia prezidanto. Tio evidente restos por longe. » « Я думаю, что крымские санкции останутся с нами на долгие годы. Но они самые беспроблемные. Ни Европа, ни США не смогут крымские санкции отменить при другом президенте. Это, видимо, останется надолго. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe The Bell la 11-an de decembro 2019][1]
 
« Mi ne povas subteni tiun parton de la sankcioj, kiu trafas la rusian ekonomion ĝenerale, mi ja estas civitano de Rusio. Sed mi estos tre kaj tre malĝoja, sed sinjoro Trump mildigos kaj nuligos tiun parton de la sankcioj, kiu trafas konkretajn personojn, tiajn kiel amikoj de Vladimir Putin aŭ Putinaj oligarĥoj, aŭ koruptitaj oficialuloj en lia proksima ĉirkaŭaĵo. Ĉar efektive tiu parto de la sankcioj funkcias por la bono de la rusia popolo kaj la rusianoj ĝin subtenas. » « Я не могу поддерживать ту часть санкций, которая касается российской экономики в целом, все-таки я — гражданин России. Но я буду весьма и весьма расстроен, если господин Трамп смягчит и отменит ту часть санкций, которая касается определенных личностей, таких, как друзья Владимира Путина или путинские олигархи, или коррумпированные официальные лица в его ближайшем окружении. Потому что на самом деле эта часть санкций работает во благо российского народа и россияне их поддерживают. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe BBC la 18-an de januaro 2017][2]
 
« Kiuj sankcioj? La sankcioj estas nenio. Tio estas nia deka problemo. Ĉe ni ĉesis kreski la ekonomio en 2013, kiam haveblis nek sankcioj, nek protestoj kaj nafto kostis po $120 kontraŭ barelo. Tamen en 2013 ĉio haltis kaj ne povis plu kreski. » « Какие санкции? Санкции — ерунда. Это наша десятая проблема. У нас перестала расти экономика в 2013 году, когда не было ни санкций, ни протестов, и нефть была по $120 за баррель. Тем не менее в 2013 году все остановилось и не могло дальше расти. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe The Bell la 11-an de decembro 2019][3]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Usono uzas ekonomiajn sankciojn por atingi en la lokoj, kiujn ili celas, nivelon de malriĉeco, kiu kaŭzos ribelon. Tio estas ne nur profunde kontraŭdemokratia, sed ankaŭ historie neefika. Usono daŭre havis ekonomiajn sankciojn kontraŭ Kubo, ekzemple, de 1960, tuj post la venko de revolucio en tiu lando. La registaro, kiu venis al potenco pro la Kuba Revolucio, restas ĝis nun, sed generacioj de kubanoj suferis pro la usona embargo. Estas probable, ke ekonomiaj sankcioj punos ordinarajn homojn en Rusio por la hororaj agoj de ilia gvidanto. Tamen ekzistas aldona danĝero, pli vasta kaj daŭra: nome ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj uzos la ŝancon enkonduki sankciojn responde al la invado fare de Putin, por relegitimi la uzon de sankcioj ĝenerale. Se la politiko de sankcioj denove reviviĝos, Usono deplojos ĝin ankaŭ kontraŭ aliaj landoj — kaj plejparto el ili havas malpli da resursoj, kompare al Rusio, por mildigi la efikojn. » « The U.S. uses economic sanctions to produce a level of misery in the places they target in order to foment unrest. Not only is this profoundly anti-democratic, it is also historically ineffective. The U.S. has maintained economic sanctions on Cuba, for example, since 1960 following the 1959 victory of the Revolution in that country. The government that came to power through the Cuban Revolution remains to this day, but generations of Cubans have suffered because of the U.S. embargo. It is likely that economic sanctions will punish ordinary people in Russia for the horrendous actions of their leader. But there is an additional danger with a broader and more lasting impact: that the U.S. and its allies will take the opportunity of using sanctions in response to Putin’s invasion to re-legitimize the use of sanctions in general. If the policy of sanctions gets a new lease on life, the U.S. will continue to deploy it against countries — and most will have fewer resources than Russia does to mitigate the effects. »
— Khury Petersen-Smith, „Truthout“, [Sanctions May Sound “Nonviolent,” But They Quietly Hurt the Most Vulnerable][4]
 
« Kombino de tento forme de dolaroj kaj de kunsento al kulturaj gefratoj transformis je ridindaĵo ekonomiajn sankciojn de UN kontraŭ Serbio — same kiel tio okazis al la enkondukita de UN embargo pri liverado de armiloj al ĉiuj respublikoj de la eksa Jugoslavio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti