Ekstera politiko de Ĉinio

Ekstera politiko de Ĉinio
Ekstera politiko de Ĉinio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Ekstera politiko de Ĉinio en Vikipedio
Commons-logo.svg Ekstera politiko de Ĉinio en Komuneja kategorio
Wikinews-logo.svg Ekstera politiko de Ĉinio en Vikinovaĵoj

Ekstera politiko de Ĉinio estas aro de la politikaj decidoj kiujn faras la registaro de Ĉinio pri la landaj interesoj kaj rilate al la ceteraj agantoj de la internacia sistemo.

CitaĵojRedakti

Zbigniew BrzezińskiRedakti

La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]Redakti

 
« [pri la Malvarma milito] Usono estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de estonteco, kiel la socio, kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, Rusio rilate kulturon estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en Centra Eŭropo kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Ĉinio estos la pli aĝa partnero en iu ajn serioza provo de Rusio establi tian “kontraŭhegemonian” koalicion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento ] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Orienta Azio ] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la usono-japanaj rilatoj, ĉar plejparto de la japanoj certe estus kontraŭ tia koalicio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Sed nome pro tio ke Ĉinio efektive apenaŭ baldaŭ leviĝos ĝis nivelo de mondpotenco — kaj pro tiu ĉi kialo estus malracie realigi politikon de regiona bridado — dezirindas trakti Ĉinion kiel tutmonde gravan figuron. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La Granda Ĉinio, speciale post digestado de Honkongo, preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de Tajvano kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la usonanoj kontraŭ la ĉinoj. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun Japanio povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta Eŭrazio povus esti fuŝitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Do oni devas nek bridi, nek pacigi Ĉinion. Ĝin necesas trakti kun estimo kiel la plej grandan evoluontan ŝtaton en la mondo kaj — almenaŭ ĝis nun — kiel sufiĉe sukcesan… Do estus racie akcepti Ĉinion kiel anon de la “granda sepopo”… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …malsame ol malsukcesaj pretendentoj je la monda dominado en la 20-a jarcento, Ĉinio en la nuna etapo ne kovas revoluciajn, nek mesiajn, nek maniĥeismajn planojn. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Malsame ol Usono kun ĝia avantaĝa geografia situo, por Ĉinio malfacilas protekti sin kontraŭ eventuala strategia blokado. Aliron al la Pacifiko por Ĉinio blokas Japanio, de Eŭropo Ĉinion disigas Rusio, kaj Barato regas aliron al la Hinda oceano, kiu servas por Ĉinio kiel la ĉefa porgedo al Proksima Oriento. Ĝis nun la “pace altiĝanta” (laŭ difino de la ĉinaj regantoj mem) Ĉinio akiris en Azio amikojn kaj eĉ subulojn, tamen la memfida kaj naciisma Ĉinio povus trafi izolitecon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Tamen ĝis nun la altiĝado de Ĉinio baziĝis sur impresaj kaj senteblaj atingoj, kaj distingiĝis je trankviliga sobreco. La supera politika estraro de Ĉinio evidente komprenas, ke ĝiaj grandaj planoj pri fora estonteco ankaŭ povus suferi, se la mondo dronos en la postusonaj kvereloj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry KissingerRedakti

Diplomatio [1994]Redakti

 
« Je nivelo de rilatoj inter la ŝtatoj nova ordo pli similos al sistemo de eŭropaj ŝtatoj en la 18-19-a jarcentoj ol al malfleksa modelo de la tempo de la Malvarma milito. Ĝin partoprenos almenaŭ ses potencoj, inkluzive de Usono, Eŭropo, Ĉinio, Japanio, Rusio kaj eble Barato, kaj ankaŭ abundo de mezaj kaj etaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis komenco de la 19-a jarcento Ĉinio neniam havis najbaron, kapablan konkuri kun ĝia supereco kaj ĝi eĉ ne povis imagi, ke tia ŝtato povas aperi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nocio de suverena egaleco de la ŝtatoj ne ekzistis en Ĉinio. Tiujn, kiuj loĝis ekster Ĉinio, oni konsideris barbaroj kaj tributuloj. Nome tiel oni akceptis en la 18-a jarcento en Ĉinio la unuan britan ambasadoron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum 500 jaroj ĝis sia perforta malfermigo fare de komodoro Matthew Perry en 1854, Japanio eĉ ne disdegnis ĝis kreado de ekvilibro inter la barbaroj kaj ilia kvereligado inter si aŭ, kiel tion faris la ĉinoj, inventado de rilatoj de la suvereno kaj tributuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Se imperiestro de la Sankta Romia imperio sukcesus starigi centralizitan kontrolon super ĉiuj teritorioj, kiuj formale troviĝis sub lia jurisdikcio, rilatoj de okcidenteŭropaj ŝtatoj al la imperio similus al la rilatoj de la najbaroj de Ĉinio al la Meza ŝtato, ĉe tio Francio similus al VjetnamioKoreio kaj Brition oni povus kompari kun Japanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt imagis la postmilitan ordon tiel, ke la tri venkintoj kune kun Ĉinio agu kiel internacia konsilio de direktoroj, per forto garantiante pacon kaj defendante ĝin de atakoj de ĉiu potenciala maliculo, kia Roosevelt unuavice konsideris Germanion. Tia imago pri la paco iĝis konata kiel plano de “kvar policanoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉinio jam troviĝas laŭvoje al la statuso de superpotenco. Dum tempoj de kresko je 8%, kiuj estas malpli altaj ol ĝi havis en la 1980-aj jaroj, indico de la malneta enlanda produkto en Ĉinio proksimiĝos al la indico de Usono fine de la dua jardeko de la 21-a jarcento. Longe antaŭe tio milito-politika ombro de Ĉinio falos sur la tutan Azion kaj influos kalkulojn de la aliaj potencoj, iom ajn sindetena efektive estus la ĉina politiko. La aliaj aziaj landoj ŝajne estos serĉantaj kontraŭpezilon al la ĉiam pli pova Ĉinio, kiel ili jam faras tion rilate Japanion. Kvankam landoj de Sud-Orienta Azio nepre malvalidigos tiun deklaron, sed ili jam inkludis la antaŭe terurintan ilin Vjetnamion, en sian grupon (ASEAN) ĉefe por ekvilibrigi povon de Ĉinio kaj Japanio. Kaj nome pro tio ASEAN petas Usonon konservi implikiĝon je la aferoj de tiu ĉi regiono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉe Ĉinio, lando historie ĉiam dominanta en sia regiono – fakte en la konata al ĝi mondo – ĉia provo trudi de flanke siajn instituciojn kaj internan politikon nepre kaŭzos profundegan indignon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]Redakti

 
« ...en Azio simple ne ekzistas politikaj kaj strategiaj kondiĉoj por markado de divida linio kaj grupiĝo de ĉiuj landoj ĉe unu flanko de ĝi, sen ebligi iujn grandajn ĉinajn provokojn. Provo fari tion — ĉu malkaŝe aŭ kaŝe — havus tute kontraŭan efikon kompare al la celita. Amikecaj landoj, plej verŝajne, preferus klare distanciĝi de tia plano. Ili preferus resti ie meze, kio kaŭzus laŭgradan izoladon de Usono en la regiono, stimulante la azian naciismon kaj politikon de nealiĝo al la blokoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia Aŭstralio — riskus kreskon de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de demokratio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Pli timante la demokratian Japanion ol la aŭtokratian Ĉinion, Sud-Koreio ne partoprenos krucmilitojn, kiuj rompus internajn strukturojn de iu ajn azia ŝtato, des pli de Ĉinio, kiun ĝi bezonas por konservi ekvilibron de siaj rilatoj kun Nord-Koreio, Japanio kaj Rusio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Geopolitika defio por ĉiu granda azia lando, inkluzive Ĉinion, konsistas ĉefe ne en kiel konkeri najbarojn, sed kiel malebligi unuiĝon de tiuj najbaroj kontraŭ si. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Nek Ĉinio, nek Japanio deziras baldaŭan reunuiĝon de Koreio — speciale kaze de heredado de la unuiĝinta Koreio de la nuklea kaj misila teknologioj de Nord-Koreio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« ...ĉina konduto formiĝis precipe danke el naciismaj ideoj de la 19-a jarcento, ne el marksismaj ideoj de la sama jarcento. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Aliro de Ĉinio al la ekstera politiko havas nuancon de skeptikeco kaj racio. Al Usono propras optimismo kaj misiismo. Ĉinio havas tute alian senton de la tempo ol Usono. Kiam oni petas usonanon nomi iun historian eventon, li parolos pri konkreta tago en kalendaro. Kiam ĉino priskribas eventon, li priskribas ĝin kadre de tiu aŭ alia dinastio. Kaj ĉiu el 14 imperiestraj dinastioj daŭris pli ol la tuta historio de Usono. Usonanoj pensas je terminoj de konkretaj solvoj de konkretaj problemoj. Ĉinoj pensas je terminoj de etapoj de procezo, kiu ne havas precizan kulminon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [komparo kun ekspansiisma politiko de Sovetunio] Ĉina komunista gvidantaro ne efektivigas tian politikon eksterlande kaj nek faras tiajn deklarojn mondskalajn: ĝi ne havas servistojn forme de tutmonda reto de komunistaj partioj aŭ radikalaj organizoj, deklarantaj pri sia fideleco al Pekino. Ĉinio ankaŭ ne kreas problemojn por internaj strukturoj de la aliaj landoj pro ideologiaj konsideroj. Nome naciismo, ne komunismo, povas kaŭzi konfrontiĝon kontraŭ Usono kaj ĉe tio ne pro la diskuto pri tutmonda hegemonio, sed pro Tajvano»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« La ekstera politiko de Ĉinio havas paciencan kaj longdaŭran karakteron. Geopolitika defio, kiel oni ĝin vidas en Pekino, evidente prezentiĝas ne kiel konkero de najbaraj landoj, sed kiel malebligo de ilia unuiĝo kontraŭ Ĉinio. Kaj plej malmulte gvidantaro de Ĉinio interesiĝas pri provokado de Usono, la lando plej fora de Ĉinio, kiu historie neniam minacis unuecon kaj tutecon de Ĉinio. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Ĉinio havas sufiĉe milite fortajn najbarojn, inkluzive de Barato, Vjetnamio, Japanio, Rusio kaj du Koreioj, ĉiun el kiuj estus malfacile venki je lukto unu kontraŭ unu, kaj eĉ pli malfacile se ili estos organizitaj je iuj grupoj. Tio almenaŭ postulas de Ĉinio efektivigon de diplomatio, kiu ne sekvigas minacojn al ĉiuj ĝiaj najbaroj samtempe. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭRedakti