Reunuiĝo de Koreio

hipoteza reunuiĝo de la du ŝtatoj de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio en unu ŝtaton
(Alidirektita el Reunuiĝinta Koreio)

Reunuiĝo de Koreio estas procezo sekve de kiu devus reestabliĝi la unueca Koreio.

Reunuiĝo de Koreio
Reunuiĝo de Koreio
Reunuiĝo de Koreio
Aliaj projektoj
Reunuiĝo de Koreio en Vikipedio
Reunuiĝo de Koreio en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Multaj loĝantoj de Sud-Koreio traktas la nordkoreian [nuklean] bombon kiel korean bombon, kiu neniam estos uzita kontraŭ la aliaj koreoj, sed povas esti uzita por defendo de la korea sendependeco kaj koreaj interesoj kontraŭ Japanio kaj la aliaj potencialaj kontraŭuloj. Sudkoreaj ŝtatoficistoj kaj oficiroj videble atendas ke la unuiĝinta Koreio havos tian potencialon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kombino de norda nuklea armilo kaj suda industria potencialo ebligos al la unueca Koreio ricevi rolon de grava ludanto sur la sudazia scenejo. Rezulte de tio aperis granda abismo en traktado de la sama problemo: Vaŝingtono en 1994 vidis en Korea duoninsulo grandan krizon, dum Seulo rimarkis neniun krizon, kio kreis timigan abismon de nekompreno inter la du ĉefurboj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger

redakti
 
« Certe la Nordkoreia reĝimo povas kolapsi kiel tio okazis en Orienta Germanio, ĉar Kim Ĝong-il perdas kontrolon super la paso de la eventoj. En multaj kampoj tio verŝajne estas koŝmaro por Seulo. Rapida procezo de reunuiĝo de Koreio malgrandigus kolosajn problemojn, kiujn spertis Germanio dum jardekoj. Rilatumo de nombro de loĝantaro de Okcidenta kaj Orienta Germanioj estis tri kontraŭ unu; en Koreioj ĝi estas proksimume du kontraŭ unu. Rilatumo de MEP pokape en Germanio estis proksimume du kontraŭ unu; la rilatumo en Koreio proksimas al 10:1, kio signifas ke la ekonomia problemo de la reunuiĝo de Koreio estas oble pli terura ol en Germanio. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Kio koncernas Usonon, ĝi ne havas kialojn kontraŭi la reunuiĝon de Koreio kaj havas multe da argumentoj por subteni ĝin. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Nek Ĉinio, nek Japanio deziras baldaŭan reunuiĝon de Koreio — speciale kaze de heredado de la unuiĝinta Koreio de la nuklea kaj misila teknologioj de Nord-Koreio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Japanio permesis loki usonajn militbazojn sur sia teritorio plejparte por defendi status quo en Koreio kaj ĝi timas ke la reunuiĝinta Koreio povus mobilizi sian socion per alvokoj al plurjarcentaj antipatioj rilate Japanion. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri eventuala foriro de la usonaj trupoj el la reunuiĝinta Koreio] Siavice post foriro de tiuj ĉi trupoj estonteco de la usonaj militbazoj en Japanio iĝus problema. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Se iam aperos unuiĝinta Koreio, ĝi plej verŝajne inklinos al Ĉinio, ne al Japanio aŭ ni. De tiu vidpunkto ĉinoj havas longdaŭran intereson pri konstrua kaj paca rezulto. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

redakti